Saltu al enhavo

Komunumo Krzyżanowice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Komunumo Krzyżanowice
pole: Gmina Krzyżanowice (ekde 1945), germane: Gemeinde Kreuzenort (ĝis 1945)
Komunumo
Informa tabulo pri komunumo Krzyżanowice
Blazono
Oficiala nomo: Gmina Krzyżanowice
Lando Pollando Pollando
Provinco Silezia Provinco
Distrikto Distrikto Racibórz
Administra sidejo Krzyżanowice
Vilaĝoj
Riveroj Odro, Psina
Areo 98,67 km² (9 867 ha)
Loĝantaro 10 734 (2024)
Denseco 108,79 loĝ./km²
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Aŭtokodoj SRC
TERYT 2411042
Administra divido -
Vilaĝoj 10
Situo de komunumo enkadre de Distrikto Raciborski
Situo de komunumo enkadre de Distrikto Raciborski
Situo de komunumo enkadre de Distrikto Raciborski
Vikimedia Komunejo: Gmina Krzyżanowice
Retpaĝo: www.krzyzanowice.pl
Map

Komunumo Krzyżanowice (pollingve gmina Krzyżanowice, [krĵiĵaNOvice], germane ĝis 1945 Gemeinde Kreuzenort [geMAJNde KROJcnort]) situas en sudorienta fino de Silezia ebenejo en Racibórza valkaldrono ĉe pordego de Moravia pordego, kiu kreas malaltigon inter montetaroj Sudetoj kaj Karpatoj. Ties sudaj kaj okcidentaj randoj kreas ŝtatlimon al Ĉeĥio, krome okcidente ĝi najbaras kun komunumo Krzanowice, norde kun Racibórz kaj oriente kun komunumoj Lubomia (ĝis 1945 Lubom) kaj Gorzyce (ĝis 1945 Groß Gorschütz). Administre ĝi apartenas al distrikto Racibórz kaj al la nuna pola Silezia vojevodio. En la nuna komunumo estas 10 vilaĝoj. La komunumo tre aktive kunlaboras kun kunulaj ĉeĥaj vilaĝoj Hať, Píšť kaj Šilheřovice, kun germana vilaĝo Seeshaupt kaj ankaŭ kun hungara vilaĝo Rátka.

Historio de la komunumo

[redakti | redakti fonton]

En la paso de jarcentoj la teritorio de la komunumo estis alterne sub regadoj de pola, ĉeĥa, aŭstria, prusia, germana kaj post la jaro 1945 ĝi fariĝis pola. La unuaj mencioj pri plimulto da vilaĝoj de la komunumo devenas el ja 12-a ĝis la 14-a jarcentoj. Tiu ĉi teritorio tiam fariĝis parto de princlando de Piastidoj en Racibórz. En la jaro 1532 mortis la lasta el familio de Piastidoj kaj la princlandon transprenis margrafo brandenburgia Georgo Hohencolerno, kiu en la 1512 venkis disputon je sekvanteco en princlando Ratibor (Racibórz) kaj Oppeln (Opole) kun konsento de ĉeĥa reĝo Vladislao la 2-a Jagello. En la jaro 1551 la princlando venis sub regadon de Habsburgoj. La regiono Ratibor (Racibórz) estis ofte enlombardigata dum financaj malfacilaĵoj kaj interesoj de la dinastio. Eĉ ne historiaj katastrofoj evitis al ĝi, kiel ekz. periodo de la tridekjara milito (16331644), kiam svedaj kaj danaj soldataroj prirabis la vilaĝojn en la teritorio de la hodiaŭa komunumo Krzyżanowice. En tiama loĝantaro impresis grandan influon transiro de soldataroj de reĝo Jan Sobieski tra Moravia pordego, kiu en la jaro 1683 savis Eŭropon antaŭ invado de turkoj.

La fino de sileziaj militoj kaj la milito sepjara (1763) decidis pri tio, ke tieaj vilaĝoj venis por longa tempo en regatecon de prusia ŝtato. Valoras mencii, ke en la 1-a duono de la 19-a jarcento okazis en Tworków kontraŭfeŭdaj maltrankviloj, havantaj karakteron de kamparanaj ribeloj. La plej vasta estis en la jaro 1811 – la tn. Tworkówa konspiro. Ĉi tie estis evidenta influo de industria revolucio. En ties sekvo estis en la jaro 1847 konstruita fervojo el Ratibor (Racibórz) ĝis Bohumín (en Aŭstrio, germane Oderberg, pole Bogumin) tra Tworkau (ekde 1945 Tworków), Kreuzenort (ekde 1945 Krzyżanowice), Roschkau (ekde 1945 Roszków)kaj Annaberg (ekde 1945 Chałupki). Post la unua mondmilito okazis gravaj teritoriaj ŝanĝoj. Surbaze de traktato de Versajlo el la jaro 1919 estis en la tuta teritorio de la komunumo proklamita plebiscito, popolvoĉdonado, kiu estis decidonta pri la fina sorto de Supra Silezio. Simpatioj de la loĝantoj diferencis: parto balotis por aparteneco al Pollando kaj pli granda parto al la Germana Regno. La plebiscito el la 20-a de marto de 1921 signifis plimulton por restado en la Germana Regno. Pro la decido de grandpotencoj de la venka koalicio ĉiuj vilaĝoj de la hodiaŭa komunumo restis en la germana ŝtato. Pluajn ŝanĝojn de la ŝtatlimo kaj per tio ankaŭ la teritorian apartenecon de la komunumo alportis la fino de la dua mondmilito, kiam taĉmentoj de Ruĝa Armeo kaj de Ĉeĥoslovaka tanka brigado ekokupis regionon ĉirkaŭ la komunumo. Tiam estis neniigitaj multaj bienoj kaj bombardante pereis multe da lokaj loĝantoj kaj germanaj soldatoj, kiuj estis loĝigitaj en privataj domoj. En la komunumo, kiu post 1945 ricevis la polan nomon Krzyżanowice kaj apartenis al tiama Silezia vojevodio, estis destinita administra komitato de la komunumo. En la jaro 1950 sekve de administra reformo la komunumo troviĝis en nove kreita Opola vojevodio. Plua reorganizo finis en la jaro 1955 per likvido de la komunumo kaj per estiĝo de tri lokaj naciaj komitatoj, nome en Chałupki, Krzyżanowice kaj en Tworków. Post ties pli posta ĉesigo denove estiĝis komunumo Krzyżanowice.

La loĝantoj de la komunumo encerbigis la 21-an de aŭgusto de 1968, kiam tra la teritorio de la komunumo estis traveturantaj sovetaj okupaj soldataroj en tiaman Ĉeĥoslovakion, por ke ili subpremu la tn. „Pragan printempon“. Feliĉe tiam ne okazis milito, kiun la publiko timis.

Per administra reformo el la jaro 1975 komunumo Krzyżanowice estis transŝovita el Opola vojevodio sub oficejon de Katowica vojevodio. Post lasta reformo de teritoria aŭtonomio el la jaro 1999 komunumo Krzyżanowice apartenas al la Silezia vojevodio.

Nuna loĝantaro

[redakti | redakti fonton]

En 2002 la komunumo havis 11 522 loĝantojn. Aldone al la pola populacio, en la censo de 2002, 1 531 homoj (13,3%) raportis germanan naciecon (etnecon) kaj aldonaj 1 204 homoj raportis silezian etnecon (10,4%). 1 353 homoj (11,74%) precipe parolis la germanan lingvon en sia ĉiutaga vivo.[1][2] En la censo de 2011, el totala populacio de 11433 homoj, la procentaĵo de germanoj estis 16,5% aŭ 1 881 homoj.[3] Kaj laŭ la stato de 2024 en la komunumo vivis 10 734 loĝantoj sur areo de 69,67 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 154 loĝantoj/km².[4]

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Rilataj temoj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Malplimultoj laŭ vojevodioj, gubernioj kaj komunumoj en 2002, Centra Statistika Oficejo (pole: Mniejszości według województw, powiatów i gmin w 2002 r., GUS)
  2. "Deklaracioj pri nacieco en komunumoj en 2002", Centra Statistika Oficejo (pole: "Deklaracje narodowościowe w gminach w 2002 r.", GUS)
  3. informoj de la censo de 2011. Arkivita el la originalo je 2016-12-24. Alirita 2024-05-03 .
  4. el la retejo polskawliczbach, vidita la 3-an de majo 2024

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]