Bohumín

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bohumín
germane Oderberg, pole Bogumin
urbo
Placo de T. G. Masaryk
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Bohumín
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Karviná
Administra municipo Bohumín
Historia regiono Ĉeĥa Silezio
Parto de Teŝinio
Baseno Ostrava baseno
Fervojstacio Bohumín
 - fervojlinioj n-ro 270, n-ro 320
Najbaras kun Chałupki Pollando
Urbaj partoj
Interesaj lokoj MO S-5 fuorto, MO S-4 fuorto
Rivero Odro
Situo Bohumín
 - alteco 198 m s. m.
 - koordinatoj 49° 54′ 13″ N 18° 21′ 16″ O / 49.90361 °N, 18.35444 °O / 49.90361; 18.35444 (mapo)
Areo 31,02 km² (3 102 ha)
Loĝantaro 20 643 (2023)
Denseco 665,47 loĝ./km²
Unua skribmencio 1256
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 735 31 ĝis 735 81
NUTS 3 CZ080
NUTS 4 CZ0803
NUTS 5 CZ0803 599051
Katastraj teritorioj 7
Partoj de urbo 7
Bazaj setlejunuoj 25
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Bohumín
Retpaĝo: mesto-bohumin.cz
Portalo pri Ĉeĥio
Preĝejo luterana

Bohumín estas urbo situanta en Ĉeĥio, en distrikto Karviná en Moraviasilezia regiono. Vivas ĉi tie 20 643 loĝantoj (2023).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Ostrava, Šilheřovice, Dolní Lutyně, Orlová kaj Rychvald.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri Bohumín estas el la jaro 1256, kiam ĝia nomo estis Bogun, la urbo ĝi fariĝis en la 14-a jarcento. En la jaroj 1835 ĝis 1847 estis sudoriente de la urbo konstruita la tn. Norda fervojo de Ferdinando. Kiam la fervojo estis estiĝanta, tre ekkreskis devena vilaĝo Šunychl, kiu estis pli malfrue nomita kiel Nový Bohumín. La urbo estas industria urbo ĉirkaŭ rivero Odra, ĝi estas grava fervoja nodo. En la urbo troviĝas novgotikaj preĝejoj el ruĝaj brikoj. En la jaro 1885 ĉi tie estis fondita fabriko Železárny a drátovny (Ferfabriko kaj dratfabriko). En la urbo ni povas trovi monumentojn kreitaj al poeto Petr Bezruč, al L. L. Zamenhof (bildo), la kreinto de Esperanto kaj al komponisto Frédéric Chopin. Proksime de la urbo ni povas viziti rekonstruatan objekton el linio de ĉeĥoslovakaj antaŭmilitaj fortikaĵoj. La nomo de la objekto estas MO S-5 „Sur Fervojo“.

Transporto[redakti | redakti fonton]

En Bohumín estas fervoja vojkruciĝo de tri linioj:

En Starý Bohumín, parto de la urbo, troviĝas internacia fervoja kaj ŝosea limpasejoj Bohumín – Chałupki, kiu apartenas en Silezian vojevodion en Pollando kaj en komunumon Krzyżanowice. Plua limpasejo estas limpasejo Olza-Kopytov en Kopytov, parto de Bohumín.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18694 515
18805 448
189023 284
190013 297
191019 572
192123 289
JaroLoĝantoj
193025 408
195019 705
196121 833
197015 230
198025 177
199123 686
JaroLoĝantoj
200123 284
201421 663
201621 249
201720 980
201820 761
201920 690
JaroLoĝantoj
202020 518
202120 038
202220 450
202320 643

Esperanto[redakti | redakti fonton]

En 1917 propagandis Esperanton en Bohumín s-ro Hugo Steinhauer, fervoja ĉefinspektoro el Vieno. Post la unua mondmilito okazis kelke da kursoj, sekvis rondeto, kiu ekfloris post veno de trajnmanipulanto Jan Raszka (post dua mondmilito loĝanta en Racibórz).

Okazis la 8-an de majo 1932 ĉi tie kunveno de Regiona Ligo Silezia partoprenata de 54 gesamidenoj el 21 lokoj. Ekslernejestro Karl Adamek parolis pri la historio de la loka movado, kiun fondis per sia kurso s-ro Steiner. Gekursanoj deklamis poemojn. Jaroslav Hladký atentigis pri krizo de UEA kaj proponas, ke la Ligo aliĝu kiel MS; por tiu celo la kunveno kolektis 75 . La partoprenintoj kontentis pri la alta kvalito de literaturaj tradukoj alportitaj al la aranĝo. Lernejestro Franciszek Skulina proponis, ke REL-anoj alparolante unu la alian uzadu la esprimojn frato kaj fratino. Estis decidite, ke oni restu ĉe „samideano”.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]