Nový Bohumín

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nový Bohumín
pole Nowy Bogumin
urba parto
Placo de T. G. Masaryk en Nový Bohumín
Oficiala nomo: Nový Bohumín
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Karviná
Administra municipo Bohumín
Historia regiono Ĉeĥa Silezio
Parto de Teŝinio
Baseno Ostrava baseno
Memorindaĵo Preĝejo de Dia koro
Situo Placo en Nový Bohumín
 - koordinatoj 49° 54′ 14″ N 18° 21′ 29″ O / 49.90389 °N, 18.35806 °O / 49.90389; 18.35806 (mapo)
Loĝantaro 12 012 (2021)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Nový Bohumín
Portalo pri Ĉeĥio

Nový Bohumín (Nova Bohumín) estas parto de urbo Bohumín en Ĉeĥio. Vivas ĉi tie 12 012 loĝantoj (2021).

En la tempo, kiam estiĝadis la nuntempaj urbaj partoj de Bohumín kaj funkciis kiel memstaraj municipoj, estis pri Nový Bohumín (Nova Bohumín) eĉ nek dum kelke da sekvantaj jarcentoj neniom da memoraĵo.

La estonta urbo estis fondita pro koincido de hazardoj. Danke al konstruado de stacidomo ĉe nove konstruita fervojo en la jaro 1847 ĉio estiĝadis sur katastro de municipo Šunychl, kio estis la plej malkonvena loko meze de marĉoj kaj arbaroj, kiuj estis sekigendaj. Kvazaŭ tiu ĉi stranga koincido de hazardoj predestinis eĉ malfacilan historion de la municipo kun tiama nomo Šunychl-Bohumín-nádraží (Šunychl-Bohumín-stacidomo) kaj hasta konstruado de administraj konstruaĵoj kaj loĝejoj ne lasis estiĝi al historie interesaj arkitekturaj memorigaĵoj, eĉ ne al domina placo.

Laborista kolonio por longa tempo signis karakteron de la estonta urbo. Al interesaj konstruaĵoj apartenas konstruaĵo de la stacidomo kaj precipe norda parto de la hodiaŭa Placo de T. G. Masaryk. Tiun kreas devena urbodomo el la jaro 1897 ĝis 1898, kiu post sentemaj rekonstruoj nuntempe denove servas al tiu ĉi celo, komplekso de tiamaj germanaj lernejoj, konstruitaj en la jaroj 1894 ĝis 1914 (hodiaŭ ĉefa konstruaĵo de urba ofico), katolika preĝejo de la koro de Jesuo el la jaro 1896, katolika paroĥo el la jaro 1905 kaj post ili en Hus-strato konstruaĵo de eksa virina monaĥinejo Notre Dame el la jaro 1903, kie hodiaŭ havas sidejon Mezlernejo Bohumín. En la sama novgotika stilo estis konstruita en la jaro 1901 preĝejo de Silezia evangelia eklezio de aŭgsburga konfesio en Štefánik-strato.

La nomo Šunychl-Bohumín-nádraží estis ŝanĝita la 14-an de aprilo 1924 kaj la 16-an de oktobro 1924 avancis registaro de Ĉeĥoslovaka respubliko la vilaĝon al urbo. Tial ankaŭ Nový Bohumín dum longa tempo uzis devenan municipan blazonon de Šunychl. Tio estis arĝenta plugoklingo en blua kampo, sub kiu troviĝis arĝenta kvinangula stelo. Tiu ĉi blazono estis ŝanĝita post aliĝo de Kopytov. Ekde tiu tempo la blazono havis tri partojn. En la supra ruĝa kampo estis ora flugigita rado simbolanta parton de stacidomo, la suba duono estis vertikale dividita al du partoj - la blua kaj la verda kampoj. En la dekstra blua kampo estis arĝenta plugoklingo kaj sub ĝi arĝenta kvinangula stelo, kio simboligis Šunychlon, kaj en la maldekstra verda kampo estis pioĉo, simbolanta Kopytovon. Post la jaro 1945 oni iom post iom ĉesis uziu tiun ĉi blazonon. En la jaro 1967 venkis en publika konkurso propono de nova urba blazono, kiun oni uzas ĝis hodiaŭ.

Romkatolika preĝejo de dia koro de Sinjoro

Menciindaj estas ankoraŭ kelkaj malmultaj konataj interesaĵoj. En la jaro 1887 estis konstruita ponto en Skřečoň, en 1902 estis plilongigita historia ŝtalponteto por piedirantoj super relejo ĝis hodiaŭa Lidická-strato. Ŝosea superveturejo en Bezruč-strato estis solene inaŭgurita la 30-an de aprilo 1964. Plej multe da vendejoj en pasinteco oni trovus en la tiel nomata ora kruco, kreita per Nádražní-placo (hodiaŭa Placo de A. Mickiewicz), el kiu eliris avenuo de 28-a de oktobro (hodiaŭ avenuo de Dr. E. Beneš). El tiu ĉi ĉefa strato deflankiĝis Štefánik-strato (hodiaŭ strato de 9-a de majo), Šnejdarkova-strato (hodiaŭ Studentská) kaj Kostelní-strato (tiu ununura havas sian devenan nomon). Simile tio estas ankaŭ hodiaŭ, kiam al tiu ĉi centro dominas zono por piedirantoj.

Soldata garnizono estis en la urbo establita aŭtune en la jaro 1923 kaj malantaŭ hodiaŭa Parko de Petr Bezruč estis konstruitaj konstruaĵoj plejparte de teretaĝa, baraka tipo. Dum konstruado de fortikaĵsistemo antaŭ la dua mondmilito estis por plifortigo de defendo de la limo konstruita sur rando de la urbo en municipo Šunychl dua kazerno. Komence de la 1950-aj jaroj venis en la kazerno fervoja armeo kaj por la soldatoj estis konstruitaj proporcie sekuraj unuetaĝaj pavilonoj. Lastaj 120 anoj de la fervoja armeo forlasis la bohuminan kazernon la 6-an de aprilo 1994. Historie valora estas ankaŭ ronda remizo en ĉefa stacidomo de České dráhy (Ĉeĥa fervojo) el la jaro 1891, kiu estis ĝis la hodiaŭa aspekto reguligita en la jaro 1984.

En 2006 la urba parto Nový Bohumín havis 14.062 loĝantojn. La plej signifaj entreprenoj sur ties teritorio estas Bochemie, Bonatrans, České dráhy, Železárny a drátovny Bohumín (Ferfabrikoj kaj dratfabrikoj Bohumín) kaj vico da pliaj malpli grandaj entreprenoj, uzinoj, kompanioj kaj entreprenistoj.

Informcentroj por civitanoj kaj venintaj vizitantoj estas kvar - en konstruaĵo de urba biblioteko en Vrchlický-strato, en konstruaĵo de la urba ofico en Masaryk-strato, en vestiblo de la stacidomo de Ĉeĥaj fervojoj kaj en Penziono en turo en Kopernik-strato apud nova akvocentro. La urbo havas tri interkonsentojn pri kunlaborado kun urboj en Pollando. Tio estas Zdzieszowice, Prudnik kaj Gródkow.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869876
18801 532
18901 441
19004 229
19106 837
19219 607
JaroLoĝantoj
193010 794
19508 392
196110 993
197012 796
198016 687
199116 094
JaroLoĝantoj
200114 438
201113 063
202112 012