Ĉeĥoslovakaj antaŭmilitaj fortikaĵoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Emblemo de la ĉeĥoslovaka antaŭmilita armeo 1918 - 1939

Antaŭ la konstruado[redakti | redakti fonton]

En netraireblaj arbaroj de limregionaj montaroj kaj ĉe randoj de vilaĝoj ni trovos ilin tute certe. Egaj betonblokoj kun minacaj embrazuroj, kradpordegoj kaj neresaniĝintaj vundoj en lokoj, de kie estis elŝiritaj iliaj ŝtalturoj. Forlasitaj, silentantaj, nealireblaj kaj misteraj. Objektoj por maŝinpafiloj, fuortoj kaj fuortaroj de la ĉeĥoslovaka limregiona fortikaĵsistemo. Ili estas ŝpinitaj per legendoj kaj ili vekas intereson. Ne estas mirinde. Siatempe ili estis la fiero de la nacio kaj la garantio de ĝia sekureco. Miliardoj da kronoj estis investitaj en ilin, tridek mil civilaj laboristoj kaj du mil soldatoj konstruis ilin, agentoj de la germana spionado kaj volontaj informistoj el la sudetaj germanoj turniĝis ĉirkaŭ ili. En la jaroj 19361938 ĵurnaloj estis plenaj de informoj pri spionprocesoj. Post la dua mondmilito ili estis fermitaj, la armeo aŭ Civildefendo uzis vicon da ili, iliaj planoj estis sekretaj.

La kaŭzon, kial ĉe la ĉeĥoslovakaj ŝtatlimoj al Germanio kaj Aŭstrio (sed ankaŭ ĉe Bratislavo kaj Komárno) estiĝis pli multe ol dek mil da fortikaĵobjektoj, ni devas serĉi jam en la unuaj jaroj de la ekzistado de Ĉeĥoslovakio. La tuta lando estis malriĉiĝinta pro la unua mondmilito. Financaj rimedoj, kiuj estis je dispono, estis investendaj en sanitaron kaj lernejaferon, en la evoluon de orienta duono de la respubliko, neglektita de la hungara administrado. Batalo kontraŭ tuberkulozo kaj katastrofa infanmorteco, konstruado de lernejoj, malsanulejoj, fervojoj. Por la armeo restis nur malmulte. Tial la armeo estis konstruata nur en tia amplekso kaj kun tia ekipaĵo, por ke ĝi sufiĉu defendi sin en eventuala milito kontraŭ najbara ŝtato. El la najbaraj ŝtatoj Germanio laŭ pacpaktoj devis restrikti siajn armitajn fortojn al cent mil da viroj. La artileriaj armiloj de kalibro pli granda ol 105 mm estis malpermesitaj, al la germana „Reichswehr“ ne estis permesite havi aerofloton kaj tankojn. Aŭstrio povis havi nur tridek mil soldatojn, Hungario tridek kvin milojn, restriktoj pri armilaro estis la samaj. Rumanio estis aliancano de Ĉeĥoslovakio. Pollando disponis je la plej forta armea potencialo el la najbaroj de Ĉeĥoslovakio. Ĝia pacarmeo havis tricent mil virojn en tridek infanteriaj divizioj kaj en dek tri kavaleriaj brigadoj. Pli multe ol tridek milionoj da loĝantoj ebligis alvoki grandan nombron da rezervistoj. Sed Pollando por sia rezervistaro ne havis armilaron. Ankoraŭ en la jaro 1935 la pola armeo povis ekipi eĉ ne unu rezervan divizion kaj en la jaro 1939, post kvarjara klopodo, subtenita per miliarda franca pruntedono, estis je dispono armilaro nur por 10 rezervaj divizioj.

Tial la ĉeĥoslovaka armeo estis kunmetita el granda nombro da infanterio kaj kavalerio, sed – escepte de la artilerio – kun malgrandaj nombroj da pezaj armiloj. Ĝis la jaro 1933 la armeo havis sole sep tankojn, aĉetitaj el Francio por provi ilin, ekde la jaro 1918 ĝis 1933 estis batalekipitaj sume kvindek kirasaŭtomobilojn, inkluzive de prototipoj. La fakta deĵoro en militservo estis en la jaro 1927 malaltigita el du jaroj al dek ok monatoj kaj ekde la jaro 1933 ĝi estis daŭronta nur dek kvar monatojn. Tre estis neglektita motorizigo. Sub tio – apud ŝparpolitiko – subskribis sin ankaŭ la plej forta partio, la partio agrara. La agraranoj havis intereson liveri al la armeo ĉevalojn kaj akiri je la liveroj de furaĝo (la armeo pagis nur por furaĝo cent kvardek milionojn da kronoj ĉiujare). Tial ankaŭ la ĉeĥoslovaka nove konstruita kaj grandan nivelon montranta armilindustrio liveris pli multe ol 50 % de sia produktado eksterlanden de Ĉinio ĝis Brazilo kaj Meksiko. Vico de la baltaj kaj la balkanaj ŝtatoj aĉetadis la ĉeĥoslovakajn aviadilojn, ankaŭ Granda Britio aĉetis licencon al la ĉeĥoslovakaj maŝinpafiloj. Ankoraŭ en la jaroj 19351938 Ĉeĥoslovakio estos eksportinta pli multe ol duonon de fabrikitaj tankoj en tri kontinentojn.

Sed ekde la jaro 1918 la prudentaj ŝtatistoj frunte kun Masaryk atentigis, ke proksimume ĝis 15 jaroj de sia malvenko Germanio denove fariĝos militminaco. Ilia takso estis preciza. La 30-an de januaro de 1933 Hitler fariĝis reganto de Germanio kaj li komencis armigadon en ŝokaj dimensioj. Samtempe Hitler lasis neniun dubi pri siaj intencoj. Lia atako estis celonta orienten kaj Ĉeĥoslovakio estis la unua en la vico.

La militservo en Ĉeĥoslovakio estis somere en la jaro 1933 plilongigita al du jaroj. Estis menditaj 50 kirasaŭtomobilojn kaj unuajn 120 tankojn. Estis komenciĝinta fondado de kontraŭtanka artilerio, estis plinombriĝintaj kontraŭaviadilaj kaj migraj kanonoj, veturiloj, aviadiloj. Sed laŭ tiamaj milit-teorioj por defendi la ŝtatlimojn al Germanio estis havenda unu divizion en ĉiuj 10 kilometroj da batalfronto. Do ĉirkaŭ ducent diviziojn. La alia alternativo estis fortikigi la ŝtatlimojn.

Tiutempe Francio jam estis finiĝanta sian Maginot-linion, gardanta 400 km da franca-germana ŝtatlimo. Belgio estis konstruanta egan fortikaĵsistemon ĉirkaŭ Lieĝo. Fortikaĵojn konstruis jugoslavoj, grekoj, fortikaĵlinioj estis estiĝantaj ambaŭflanke de la pola-soveta ŝtatlimo. En Ĉeĥoslovakio estis decidite fortikigi precipe la tiel nomatan nordan militkampon, do linion de urbo Bohumín ĝis rivera elfluejo de Elbo el Bohemio. Okaze de mobilizo la fervojo estus la plej grava komunikilo. Kaj la ĉefa fervojlinio el Prago ĝis Košice, la strategia spino de Ĉeĥoslovakio, troviĝis en kelkaj lokoj danĝere proksime de la germana ŝtatlimo. Estis decidite fortikigi la nordan militkampon per sinsekva linio de pezaj betonfuortoj, intermetita per malpezaj objektoj por maŝinpafiloj kaj plifortigita per dek du fuortaroj. Dum pluaj etapoj per la malpezaj objektoj estis sekurigotaj ankaŭ la ŝtatlimoj sur montaroj Krušné hory (Ercmontaro) kaj Šumava kaj pli malfrue eĉ ĉi tie estis estiĝontaj pezaj objektoj. La tuta plano de la konstruado kalkulis kun daŭro pli multe ol dek jarojn kaj kun elspezoj dek miliardojn. La unua en la vico estis konstruota sektoro defendanta urbon Ostrava kun ĝia pezindustrio. Ĉi tie – kaj ankaŭ en provobjekto en montaro Brdy – estis provitaj tipoj de fortikaĵoj kaj metodoj de iliaj konstruado kaj ekipado.

Sed pri ilia konstruado, ekipado, grado de preteco en septembro de 1938 publiko sciis sole malmulton.

Dum la konstruado[redakti | redakti fonton]

Linio de ĉeĥoslovakaj fortikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Linio de antaŭmilitaj ĉeĥoslovakaj fortikaĵoj estis konstruita en limregionoj de Ĉeĥoslovakio por defendi ĝin kontraŭ nazia Germanio. La linio konsistas el malpezaj fortikaĵoj kaj pezaj fortikaĵoj; tiutempe spaco inter du najbaraj pezaj fuortoj estis plenigita ankaŭ per diversa sistemo de obstakloj. Krom tio al la fortikaĵsistemo apartenis pluaj bezonaĵoj servantaj al defendintoj de la fortikaĵoj por defendo de la respubliko. Ĉio ĉi estis konstruata de 1935 ĝis septembro 1938, kiam en la germana urbo Munkeno estis subskribita interkonsento de Britio, Francio, Germanio kaj Italio, kiu devigis Ĉeĥoslovakion transdoni siajn limregionajn teritoriojn al Germanio, Pollando kaj Hungario.

La pezaj fortikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Ĉeĥoslovakaj pezaj fortikaĵoj.

La pezaj fortikaĵoj troviĝas laŭlonge de la norda ŝtatlimo ekde urbo Bohumín (tiutempe tie estis tuŝloko de tri landoj – de Ĉeĥoslovakio, de Germanio kaj de Pollando) ĝis la elfluejo de rivero Elbo el Bohemio. Tasko de la tuta sistemo estis malebligi al la gemana armeo apartigi Ĉeĥoslovakion en du partojn kaj ĉirkaŭi la ĉeĥoslovakan armeon en Ĉeĥa baseno. La fortikaĵsistemo estas kreata per linio de pezaj objektoj, ekipitaj en strategie avantaĝaj spacoj per fuortaroj. La konstruitaj linioj de la pezaj fortikaĵoj en Ĉeĥoslovakio dividiĝas en la sektorojn;

Moravská Ostrava (sektora mallongigo: MO),
Opava (OP),
Staré Město pod Sněžníkem (StM),
Králíky (K),
Rokytnice v Orlických horách (R),
Náchod (N), kaj
Trutnov (T).

Oni kalkulis konstrui kelkajn fuortarojn. Smolkov, Hůrky, Bouda, Adam kaj Hanička – tio estis ĝis septembro de la jaro 1938 sukcese konstrue finitaj fuortaroj. Ankaŭ Šibenice, Skutina, Dobrošov kaj Stachelberg estis pluaj fuortaroj, kiuj estis ekkonstruitaj krom ili kaj kelkaj restis nur planitaj - U Orla. Kiam Germanio en marto 1938 aneksis Aŭstrion, fortikaĵoj estis konstruataj ankaŭ en suda Moravio kaj pluen direkte al slovaka urbo Bratislavo.

La malpezaj fortikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Ĉeĥoslovakaj malpezaj fortikaĵoj.

La malpezaj fortikaĵoj estis konstruitaj fakte laŭlonge de la tuta tiama ŝtatlimo inter Ĉeĥoslovakio kaj Germanio. Sukcese estis konstruita ankaŭ enlanda linio de malpezaj fortikaĵoj, nome: Vultava linio – Ekstera defendo de Prago – linio de Liběchov. La objektoj kreas sinsekvajn defendajn zonojn, en linioj kun la pezaj fortikaĵoj ili kreas helpdefendajn sinsekvajn zonojn.

Almenaŭ kelkajn informojn pri paso de la fortikigado de Ĉeĥoslovakio vi trovos en kroniko.

Rilataj temoj[redakti | redakti fonton]