K-S 14 U cihelny

El Vikipedio, la libera enciklopedio
K-S 14 U cihelny
La infanteria fuorto K-S 14 U cihelny en la jaro 2011
Koda nomo K-S 14
Betonado 29-a de septembro ĝis 8-a de oktobro 1936
Tipo izolita infanteria fuorto
Rezistkapablo la III-a
Armiloj en embrazuroj sub betono dekstre – maldekstre L1 – L1, M
Kloŝoj - turoj - kupoloj ZN – ZN
Ŝirmaj embrazuroj 4
Nombro de etaĝoj 2
Konstru-subsektoro la 3/III-a subsektoro – Boříkovice
Hom-ekipo 43
La infanteria fuorto K-S 14 ĉe Prostřední Lipka
La fuorto en la jaro 2000
Dizelagregato de la fuorto, temas pri postmilita tipo
Busto de Arnošt Hrad lokigita en la infanteria fuorto
K-S 14 U cihelny
muzeo
Oficiala nomo: K-S 14 U cihelny
Kromnomo: Cihelna
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Municipo Prostřední Lipka
Situo K-S 14 U cihelny
 - koordinatoj 50° 05′ 44″ N 16° 45′ 18″ O / 50.09556 °N, 16.75500 °O / 50.09556; 16.75500 (mapo)
Por publiko jes
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: K-S 14 U cihelny casemate
Retpaĝo: Infanteria fuorto K-S 14 "U cihelny"
Portalo pri Ĉeĥio
La fuorto vintre (jaro 2010)
Baraĵo ĉe K-S 14 (jaro 2007)

K-S 14 "U cihelny" estas memstara infanteria fuorto de pezaj fortikaĵoj, kiu estis konsisto de la fortikaĵa sistemo de la antaŭmilita Ĉeĥoslovaka respubliko.[1][2]

Tiu ĉi infanteria fuorto estis konsisto de la ampleksa ĉeĥoslovaka fortikaĵaro konstruita en la 1930-a jaroj, kiu devis servi por defendi la limojn de la ĉeĥoslovaka ŝtato. La fuorto situas en Regiono Pardubice proksime de ŝoseo n-ro III/31224, kiu kondukas el Králíky ĝis Prostřední Lipka. Per sia pafado la fuorto devis ŝirmi krom la pli supre menciita ŝoseo ankaŭ la najbarajn infanteriajn fuortojn K-S 15 kaj K-S 16 kaj ankaŭ infanterian fuorton K-Bg-S 13, kiu estis konsisto de la artileria fuortaro Hůrka (Berghöhe).

Konstruado[redakti | redakti fonton]

La fuorto estis komune kun pluaj objektoj komisiita fare de Direkcio de fortikaĵaj laboroj (DFL) por konstruado la 9-an de junio 1936, kiel konsisto de la 3-a/III-a konstru-subsektoro Boříkovice enkadre de Pionirara grupa komandantejo III Králíky. La tutan subsektoron devis konstrui konstrufirmao Inĝ. Jan Matoušek el Prago. La betonado de la memstara ambaŭflanka duala infanteria fuorto okazis en la tagoj de la 29-a de septembro ĝis la 8-a de oktobro 1936. Per sia kuba kapacito, kiam estis foruzita proksimume 2110 m³ da betono kaj 150 tunojn da ŝtalo, ĝi estis reprezentanto de III-a klaso de rezistkapablo, kiu estis tiu plej alta, kiu povis aperi ĉe la izolitaj objektoj. En la fuorto estis likigitaj du blenditaj infanteriaj kloŝoj, kiuj estis en la 1960-aj jaroj forigitaj de entrepreno n. p. Kovošrot.[3]

Ekipaĵo[redakti | redakti fonton]

La infanteria fuorto simile kiel plimulto de pluaj konsistis el du etaĝoj. Ambaŭ estis reciproke kunigitaj per ŝtuparejo kaj permana lifto, kiu devis servi por transporto de municipo por minĵetilo. La supertera etaĝo de la objekto, iam ankaŭ nomata kiel bataletaĝo, devis do servi al la gvidado de batalo mem. Troviĝis ĉi tie enirejo en la objekton, tri deponejoj por la armiloj, komandanta posteno, ĉambro por telefonisto, necesejoj, lavejo kaj precipe du porpafistaj ĉambroj, en kiuj estis lokigitaj la ĉefaj armiloj de la fuorto. Al tiuj apartenis kvin malpezaj maŝinpafiloj modelo 26, peza maŝinpafilo modelo 37 kaj precipe du 4cm kontraŭtankaj kanonoj kunligitaj kun la peza maŝinpafilo.

En la subtera etaĝo troviĝis fono de la tuta objekto. Estis ĉi tie loĝĉambroj por la garnizono de la fuorto, kiun devis krei 43 soldatoj, plu la koro de la objekto en aspekto de maŝnejo kun deponejo de brulmaterialo, filtrila ĉambro de aero, ĉambro por deponado de grenadoj kaj municio por la minĵetilo, posteno de tertelegrafo kaj eligo de puto. En la suba etaĝo troviĝis ankaŭ porpafista ĉambro por 9 cm minĵetilo, sed kiun oni jam ne sukcesis enmunti en la objekton.[3]

Garnizono[redakti | redakti fonton]

La infanterian fuorton devis priservi soldatoj, kiuj estis specisle por la priservado de tiuj ĉi objektzoj ekzercitaj – la tn. limgardistaj taĉmentoj. La objekton mem okupis soldatoj de la 12-a roto el limgardista regimento 6. La garnizonon de la fuorto devis krei 43 viroj, el tio estis 1 oficiro, 14 suboficiroj (2 serĝentoj, 3 kaporaloj, 9 subkaporaloj) kaj 28 soldatoj. Al la garnizono unue komandis leŭtenanto de infanterio Josef Peška, poste ĝis la 15-a de septembro leŭtenanto de infanterio František Novák, kiun alternigis leŭtenanto de infanterio Karel Kocián.[4]

En la objekto okazis la 3-an de oktobro 1938 tragika evento. Pro kaŭzo de akcepto de Munkena interkonsento faris sinmortigon serĝento Arnošt Hrad (5-a de aprilo 1914 – 3-a de oktobro 1938). Li mortis pro sekvoj de pafvundo en tereno de la koro, kiun li kaŭzis per deĵora pistolo. Por adiaŭi li postlasis tri leterojn, kiuj estis destinitaj al la panjo, plua al la komandanto de la 12-a roto staba kapitano de infanterio Leopold Medek kaj lasta estis destinta por liaj amikoj, suboficiroj kaj soldatoj.[5]

Sortoj[redakti | redakti fonton]

Post la estiĝo de Protektorato Bohemio kaj Moravio faris la germana armeo sur la fuorto kelke da ekzamenojn de siaj armiloj. La ekzamenoj sur la objekto okazis pase de oktobro de 1940. Al la germana armeo la fuorto servis kiel ekzerctabulo, sur kiun oni pafis el distancoj 400, 600, 800 a 4500 metroj. Ekzamenata estis ekzemple 9 cm minĵetilo, 5 cm minĵetilo aŭ 4 cm kontraŭtanka kanono. Post fino de la dua milito ĝi estis unue ruinigata fare de entrepreno n. p. Kovošrot. Ekde la jaro 1970 ĝis la jaro 1989 ĝi servis al la I-a administrado de Federala ministerio de enlando de ĈSSR por celoj de komuniko de eksterlanda raportistaro (Agado KAHAN). Poste por deponigo de rubo el entrepreno n. p. Tesla Králíky.[3])

Nuntempe la fuorto estas rekonstruita en la staton, kiu respondas al tio, kiel la fuorto aspektis en la jaro 1938. Pri la tuta objekto kaj ĝia apuda ĉirkaŭaĵo zorgas ekde la jaro 2001 membroj de Armea-historia klubo ERIKA BRNO, z.s. Ili konstruis en la fuorto muzeon kaj jam en la jaro 1994 estis senvualigita ankaŭ solena tabulo al serĝento Arnošt Hrad. Nuntempe eblas ĉi tie viziti tri daŭrajn ekspoziciojn, memorĉambron de Arnošt Hrad kaj ankaŭ kelke da laŭtempajn ĉambrojn. Proksime de la fuuorto ĉiujare en aŭgusto okazas ampleksa rememoriga agado Agado Cihelna, kiun krom la armea-historiaj kluboj partoprenas ankaŭ Armeo de Ĉeĥio.

Ekspozicio de la nuntempa Muzeo de ĉs. fortikaĵoj el la jaroj 1935-38, Infanteria fuorto K-S 14 "U cihelny" Králíky[redakti | redakti fonton]

En la jaro 2003 estis en la supra parto de la objekto konstruita bazo de la daŭra ekspozicio pri la fondo de Respubliko Ĉeĥoslovaka en la jaro 1918 kaj reveno de la ĉeĥoslovakaj legioj en la patrujon kun unika ekspozicio pri la komencoj de milita kirurgio kaj armea medicino. Plua parto de la daŭra ekspozicio temas pri la sistemo kaj konstruado de la fortikaĵoj ekde la jaro 1935 ĝis la ajro 1938. La spacoj kun plenigita laŭtempa meblaro aŭ replikoj estis alirebligitaj loĝĉambroj de suboficiroj, la ĉambro de telefonisto, maŝinjeo, loĝĉambro de komandanto kaj deponejo de brulmaterialo. En la subteraj spacoj de la objekto troviĝas ekipita maŝinejo, filtrila ĉambro por laŭtemaj ekspozicioj kaj ĉambro de tertelegrafio. En la loĝĉambro por garnizono estas unika daŭra ekspozicio dediĉita financa gardistaro de Respubliko Ĉeĥoslovaka 1918-1948 kun memortabuloj kun nomoj de la falintoj aŭ murditaj membroj en periodo 1938-1939. En la minĵetila porpafista ĉambro eblas vidi daŭran ekspozicion pri la vivo kaj la tragika m orto de serĝento Arnošt Hrad kun bronza busto de tiu ĉi soldato de skulptisto Ondřej Štoček el Brno.

La infanteria fuorto estas alirebla por publiko de aprilo ĝis oktobro, la vizito estas ĉiam kun gvidanto.

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]

Ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hranice z betonu a oceli. Ministerstvo obrany ČR. Arkivita el la originalo je 2021-02-12. Alirita 2020-10-18.
  2. redakce@instituteu.cz, Propamatky info [www propamatky info]; e-mail:, "PROPAMÁTKY -". Kontrolita 2020-10-17. (ĉeĥe)
  3. 3,0 3,1 3,2 Ráboň, 2011
  4. Kolektiv, 1999
  5. Sicha, 2008

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • SICHA, Richard M. Průvodce sbírkami a knihovnou Muzea: Brno, VHK Erika, o.s., 2015 (ISBN 978-80-904267-8-8)
  • SICHA, Richard M. Četař Arnošt Hrad: příběh z pohraničí. Králíky: Muzeum čs. opevnění z let 1935-38, Pěchotní srub K-S 14 "U cihelny", 2008. (ISBN 978-80-904267-0-2)
  • RÁBOŇ, Martin; SICHA, Richard M. Pěchotní srub K - S 14 "U cihelny". Hradčany u Tišnova : Spolek přátel československého opevnění Brno, 2011. (ISBN 978-80-86463-32-2).<
  • KOLEKTIV autorů. K-S 14 - pevnost a člověk v zrcadle dějin. Brno: Společnost přátel československého opevnění Brno, 1999.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Sekvanta objekto: Armeafero Sektoro Králíky Armeafero Antaŭa objekto:
K-S 15 U lípy K-S 14 U cihelny K-Bg-S 13