Stachelberg (artileria fuortaro)
| Artileria fuortaro Stachelberg | |
| ĉeĥe Dělostřelecká tvrz Stachelberg | |
| muzeo (fuortaro) | |
T-St-S 73 Polom, ununura konstruita fuorto de fuortaro Stachelberg
| |
| Oficiala nomo: Dělostřelecká tvrz Stachelberg | |
| Aliaj nomoj: Ježová Hora, Babí | |
| Lando | |
|---|---|
| Regiono | Regiono Hradec Králové |
| Distrikto | Distrikto Trutnov |
| Municipo | ĉe Babí |
| Parto de | PGK VI Trutnov |
| Montaro | Karkonoŝa cismontaro |
| Situo | Stachelberg |
| - koordinatoj | 50° 37′ 40″ N 15° 54′ 41″ O / 50.62778 °N, 15.91139 °O (mapo) |
| Komandanto | ne estis difinita |
| Por publiko | jes |
| Plej facila aliro | el Žacléř |
| Konstrufirmao | Inĝ. Zdenko Kruliš |
| Ekkonstruita | 16-a de oktobro 1937 |
| Stato en 1938 | fuortaro konstruata |
| Objektoj de fuortaro | T-S 71 – infanteria fuorto T-S 72 – infanteria fuorto T-S 73 – infanteria fuorto T-S 74 – infanteria fuorto T-S 75 – artileria turniĝonta turo T-S 76 – artileria turniĝonta turo T-S 77 – artileria fuorto T-S 78 – artileria fuorto T-S 79 – minĵetila turo T-S 80 – minĵetila turo T-S 80a – enireja objekto |
|
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |




Artileria fuortaro Stachelberg (germane "dorna monto") (estis uzata ankaŭ ĉeĥa nomo Ježova hora) estis en la jaroj 1937 kaj 1938 konstruata kiel parto de ĉeĥoslovakaj fortikaĵoj. Ĝi troviĝas sur orienta lango de Gigantmontaro (nivellinio 632 Hřebínek) proksime de Rýchorský prales super municipa parto Babí inter urboj Trutnov kaj Žacléř. Ties celo estis ŝirmi montpasejon Libavské sedlo, landan pordegon inter montodorso de Gigantmontaro kaj Vraní hory, kiun en la pasinteco eluzis armeoj por invadoj ĝis Bohemio eĉ male (ekz. en la jaro 1866 dum Prusia-Aŭstria milito la 1-a armea korpuso de generalo Adolf von Bonin) aŭ husanoj dum siaj rejsoj ĝis Silezio. La fuortaro ne estis konstrue finita kaj hodiaŭ estis aranĝita en ĝi armehistoria muzeo.
Projekto de la fuortaro
[redakti | redakti fonton]La esploro de la tereno en tiu ĉi loko antaŭ komenco de la fina projekto kaj konstruado estis farata jam en februaro de 1935. Konsiderindaj venis tri variantoj en la loko: Baba (nivellinio 673m), Vrchy (nivellinio 716m) kaj Stachelberg/Hřebínek (nivellinio 632m), kiu estis fine elektita.
Dum la elekto de la loko estis konsiderindaj la plej avantaĝaj pozicioj de la unuopaj fuortaraj fuortoj kaj surbaze de tiu ĉi estis prilaboritaj alternaj studoj de la armea karaktero. Stachelberg tiel fariĝis la dek dua strategia objekto en la defendo de la sektoro Odro–Gigantmontaro kaj ĝi estis planita kiel la plej granda ĉeĥoslovaka artileria fuortaro.
La fuortaro estis projektita kiel 11 fuortoj kunigitaj per subteraj koridoroj kaj plenigita per mestara artileria gvatejo.
Objektoj de la fuortaro
[redakti | redakti fonton]En la akso de la defendlinio estis markitaj la infanteriaj fuortoj S 71, S 72, S 73 kaj S 74 kiel frunta defenda grupiĝo por la ceteraj fuortoj de la fuortaro. Sur la maldekstra alo (nordo) estis la linio sekurigita per la izolitaj infanteriaj fuortoj S 81a, S 81b kaj S 82, kaj sur la dekstra alo (sudo) per la izolitaj infanteriaj fuortoj S 69 kaj S 70. Por la artileriaj turoj en la fuortoj S 75 kaj S 76 estis elektitaj altaĵoj sur la dekstra kaj maldekstra aloj de la fuortaro. Sur la forturnita flanko de montodorso (sudokcidento) estis projektitaj du artileriaj fuortoj S 77 / S 78 kaj du minĵetilaj fuortoj S 79 / S 80. La lasta fuorto, kiu estas konsisto de la subterejo de fuortaro, estas enireja objekto S 80a.
La konsisto de fuortaro devis esti ankaŭ fuorto S 76a – la izolita artileria gvatejo sur nivellinio 674m – Baba por gvatado de batalkampo kaj gvidado de pafado. Ĉar la gvatejo situis ekster la centro de la fuortaro kaj en pli granda distanco de la plej proksimaj fuortoj S 71 kaj S 76, ĝi ne estis alligita al la subterejo pro kaŭzo de altaj enspezoj rilate al fosado de kuniga koridoro.
Ekde januaro de 1938 oni oficiale komencis uzi la nomon Ježová hora, malgraŭ tio la objekto estas konata sub abunde disvastigita nomo Stachelberg (nivellinio), kiu estas samtempe oficiala nomo de la muzeo, aŭ loke uzata nomo Babí (municipo).
| koda markigo | specifikado | kaŝnomo | fazo de konstruado |
| Najbaraj objektoj de la fuortaro – PO | |||
| T-S 69 | izolita infanteria fuorto | V maliní | nekonstruita |
| T-S 70 | izolita infanteria fuorto | U kříže | konstruita |
| Fuortaraj objektoj – PO | |||
| T-S 71 | infanteria fuorto | - | ekkonstruita |
| T-S 72 | infanteria fuorto | Chlum | ekkonstruita |
| T-S 73 | infanteria fuorto | Polom | konstruita enirejo en la muzean ekspozicion |
| T-S 74 | infanteria fuorto | U silnice | ekkonstruita |
| T-S 75 | artileria turo | - | ekkonstruita |
| T-S 76 | artileria turo | - | ekkonstruita |
| T-S 76a | izolita artileria gvatejo | - | nekonstruita |
| T-S 77 | artileria fuorto | - | ekkonstruita |
| T-S 78 | artileria fuorto | - | ekkonstruita |
| T-S 79 | minĵetila turo | - | nekonstruita |
| T-S 80 | minĵetila turo | - | nekonstruita |
| T-S 80a | enireja objekto | U Kanceláře | ekkonstruita |
| Najbaraj objektoj de la fuortaro – PO | |||
| T-S 81a | izolita infanteria fuorto | Na hřebeni | konstruita |
| T-S 81b | izolita infanteria fuorto | Vrchy | konstruita |
| T-S 82 | izolita infanteria fuorto | V končinách | konstruita |
La konstruado de fuortaro estis komencita aŭtune de 1937 de firmaoj Inĝ. Zdenko Kruliš kaj Konstruktiva, a.s. – Praha. Konstrue ĝi devis esti finita aŭtune de la jaro 1939. Sur konstruado de la fuortaro laboris seninterrompe en tri skipoj 1 500 laboristoj. Dum unu jaro de konstrulaboroj oni sukcesis en la subterejo elfosi ĉiujn koridorojn, loĝigejojn, deponejon kaj spacojn por elektrejo kaj pluajn teknikajn fonojn, sed betonigitaj estis sole kelkaj partoj de la subterejo (sume proksimume 10 %). La tuta elfosita materialo estis uzata por terenaj reguligoj sur la surfaco de fuortaro por egaligi terenajn neegalaĵojn, kavajn vojojn kaj malaltaĵojn. Tiel la surfaco de la fuortaro fariĝus facile trarigardebla pripafebla surfaco, kiu ne donas al malamiko eblecon por kaŝi sin.
Post la finigo la fuortaro devis esti armigita sume per dek 100mm haŭbizoj mod. 38 kun pafdistanco 12 km kaj rapideco de pafado ĝis 20 pafoj/min, per ok 4,7cm kontraŭtankaj kanonoj mod. 36 kun pafdistanco 6 km kaj rapideco de pafado 35 pafoj/min; plu per kelke da dekoj de pezaj kaj malpezaj maŝinpafiloj por defendi la plej proksiman surfacon de la fuortaro.
Por la fuortaro estis planita garnizono 778 viroj (46 oficiroj, 15 rotestroj, 717 viroj); komune kun ili devis esti en la subterejo loĝigitaj pluaj proksimume 240 viroj – du rotoj de infanterio – por batalo sur la surfaco de fuortaro. La fuortaro devis okaze de la plena ĉirkaŭigo kaj daŭra gvidado de batalo rezisti al malamiko preskaŭ du monatoj; por tiel longa tempo estis kalkulitaj provizoj de municio, nutraĵoj, movigsubstancoj kaj plua ekipaĵo.
Mobilizo, Munkena interkonsento kaj malplenigo de la fuortaro
[redakti | redakti fonton]Ĉiuj konstrulaboroj en la fuortaro ĉesis la 23-an de septembro 1938, kiam estis proklamita ĝenerala mobilizo de Ĉeĥoslovaka armeo. La fuortaro, kvankam ĝi ne estis finita, estis okupita de soldatoj de la 17-a limgardista regimento el Trutnov, sav-armigita kaj preparita al defendo. Sed neniel ĝi povis plenumi la taskojn eĉ ne pretendojn metitaj al ĝi en la devenaj planoj.
La garnizono de fuortaro partoprenis etaj armigitaj kunpuŝiĝoj kun membroj de sudegermana Freikorps, kiuj en la teritorion de Ĉeĥoslovakio enpenetris el Liebau (hodiaŭ la pola Lubawka). Sed la vera batalaktivigo de la fuortaraj objektoj ne okazis.
La 29-an de septembro 1938 estis en Munkeno subskribita Munkena interkonsento, kiu aljuĝis la limregionajn regionojn de Ĉeĥoslovakio inkluzive de Trutnov al la germana Tria regno. Ĉiuj armiloj, ekipaĵaro, maŝinoj kaj konstrumaterialo estis forveturigitaj el la fuortaro. Ĉio, kion ne eblis evakui, estis neniigita. Dum la malplenigo de la subterejo pioniraro faris kelke da forpafoj, per kiuj ili ŝtopigis ŝtolojn irantaj al la surfaco kaj la deakvigan sistemon de la fuortaro. Dank' al abundaj subteraj fontoj la subterejo pleniĝis dum kelke da tagoj per akvo, kiu malebligis la aliron en internon de la fuortaro ĝis la jaro 2000.
Kiel la unuaj enpaŝis en la ĉeĥoslovakan teritorion membroj de la 8-a regimento de la III-a infanteria divizio de Wehrmacht, sur la fuortaro konkrete la 9-a roto de tiu ĉi regimento. Rilate al tio, ke la fuortaro estis nefinita, la subterejo inundigita kaj en ĝia proksima ĉirkaŭaĵo troviĝis kelke da domaroj kaj vilaĝoj, germanoj ne havis intereson testi sur ĝi armilojn, ekzerci taĉmentojn nek alie uzi ĝin. Dum la tuta milito ĝi tiel estis forlasita. En la jaro 1945 la objektoj en spaco de la fuortaro estis sav-preparitaj al defendo antaŭ antaŭeniranta Ruĝa Armeo, sed okazis ĉi tie nenia batalo.
La postmilita periodo kaj hodiaŭa stato
[redakti | redakti fonton]Kelke da jaroj post la milito oni ankoraŭ konsideris pri la armea uzo, sed ekde la 1950-aj jaroj tiu ĉi ideo estis forlasita, same kiel pri fuortaro Stachelberg. Ununura finita objekto T-S 73 estis en la 1980-aj jaroj uzata kiel deponejo de ĥemiaĵoj (aredino), kiuj estis el la objekto malplenigitaj en la jaro 1990.
Ekde la jaro 1993 funkcias sur la fuortaro senĉese disvastigata muzeo de ĉeĥoslovakaj fortikaĵoj. Lasta disvastigo de la ekspozicio okazis printempe de 2010, kiam estis alirebligita la tuta subtera kazerno. La vizito de la subteraj spacoj tiel plilongiĝis al 1 horo.
La trafikanto de la muzeo fariĝis de komence kooperativo Fortis kun sidejo en Trutnov. Ekde la jaro 2005 transprenis la administradon de la fuortaro civitana asociiĝo Stachelberg (ekde la jaro 2015 ŝanĝita la nomo al Stachelberg, z.s.), la sekvantula organizaĵo de Fortis. Por ĉiuj membroj de la asociiĝo estas komuna entuziasmiĝo kaj intereso pri la historio de la ĉeĥoslovakaj fortikaĵoj. Ili donas la fuortaron en la devenan staton en sia libera tempo kaj sen rajto al rekompenco, la muzeo havas nenian pagitan okupiton kaj ĉiuj rekonstruaj laboroj estas enspezataj esplicite el la enirpago.
Iom post iom estis rekonstruita objekto T-S 73, kie estas lokigita la ĉefa parto de la ekspozicio kaj kiu estas hodiaŭ ankaŭ ununura eniro en la subteran komplekson (la eniro kun gvidisto minimume 1× dum horo laŭ aktualaj informoj en kaso de la muzeo). Plua alirebla objekto estas malpeza objekto mod. 37, kiu estas armigita kaj donita en staton en la jaro 1938. Porokaze estas alireblaj ankaŭ pluaj objektoj mod. 37, kiuj estas reguligitaj en aspekton proksimiĝanta postan uzon de la fortikaĵoj (la germanaj reguligoj el tempo de la okupado kaj la postmiluta reaktivigo). Sur la surfaco kaj la ĉirkaŭaĵo de la fuortaro gvidos la vizitantojn instrupado tra Libeč kuniganta Stachelberg kun memstara infanteria fuorto T-S 63 en Debrné.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Miroslav Kejzlar: Opevnění na Trutnovsku, Fort print, Dvůr Králové nad Labem 2008, (ISBN 978-80-86011-37-0)
- Kolektiv autorů: Stachelberg - Obr na prahu Krkonoš, Město Žacléř, Žacléř 2010, (ISBN 978-80-254-7654-3)
- Jiří Novák: Opevnění na Stachelbergu, Jiří Novák, Jablonné na Orlicí 1998, (ISBN 80-902326-0-4)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Fortikaĵo Stachelberg en Vikimedia Komunejo - Artileria fuortaro Stachelberg
- Artileria fuortaro Stachelberg - Surfacaj objektoj, sed nealirebla subterejo. Video en Youtube pri la fuortaro kun anglaj titoletoj
| ||||||||||||||||


