Saltu al enhavo

Plafonaj blendaj elementoj en la ĉeĥoslovakaj fortikaĵoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vido al plafona tabulo de objekto R-S 78 "Na pasece" de fuortaro Hanička kun kvar blendaj elementoj: kloŝo por leĝera mitralo (antaŭe), kopulo por peza mitralo (malantaŭe) kaj duopo de malgrandaj ventolilaj kloŝoj (dekstre)
Infanteria blenda kloŝo por leĝera mitralo (AJ/N) libere staranta antaŭ enitreja objekto K-Ba-S 22a "Krok" de artileria fuortaro Bouda

Plafonaj blendaj elementoj en la ĉeĥoslovakaj fortikaĵoj estas ŝtalgisferaj elementoj de ĉeĥoslovakaj fortikaĵoj enkonstruitaj en plafonoj de pezaj objektoj. Plimulto el ili estis priservata de garnizono de la donita objekto kaj ili servis por batalo aŭ observado, ununura escepto estas malgrandaj ventolilaj kloŝoj. Laŭ celo eblas dividi ilin en infanteriajn kloŝojn (observado kaj ebla pafado por defendo de la objekto), kopulojn (ekskluzive por pafado), artileriajn kloŝojn (sole por observado), ventolilajn kloŝojn kaj moviĝemajn turojn.

Karakterizo

[redakti | redakti fonton]
Infanteria kloŝo AJ/N en bratislava fuorto B-S 13 "Stoh" kun kamufla ferbetona konuso

Blendaj kloŝoj (koda markigo AJ) kaj kopuloj (koda markigo JA) estas elementoj firme sidigitaj en la plafona ŝakto de la objekto. Laŭ sia taktika celo ili disponas de unu aŭ kelke da pafejoj aŭ kaŝrigardejoj. Temas pri ŝtalgisferaj gisferaĵoj de milde konusa ĝis cilindra formo, kies supraĵo estas rondigita. En la suba parto de la kloŝo aŭ kopulo troviĝas flanĝo, kiu plibonigas firmigon de la elemento en la ferbetona plafona tabulo kaj certigas pli grandan sidig-areon por transprenado de puŝigoj.[1] Okaze de pli alta grado de rezistkapablo de la objekto kaj kun tio koneksanta pli forta plafona tabulo, pli granda maso kaj alteco de la kloŝo/kopulo (proksimume de 43–45 tunoj pli supre[2]) estas tiuj ĉi elementoj ekipitaj per memstara ŝtalgisfera subaĵa ringego, sur kiuj poste ili estis en la plafona ŝakto lokigitaj. Ĉiu koloŝo (kopulo) havas en la malaj flankoj du duopojn de algisaĵoj, kiuj servis por manipulado kun la elemento helpe de gruo.[3]

La kloŝoj kaj kopuloj estis de produktanto transportataj sur fervojo sur specialaj profundaj aŭ plataj vagonoj en stacidomon, kiu troviĝis proksime de la konstruata sektoro de la fortikaĵoj. Ĉi tie ili estis per gruo transŝovitaj sur vagonoj de la tn. benzino-elektra trajno (ŝosea vagonaro devene servanta dum la Unua mondmilito por transportado de la plej pezaj kanonoj), kiu forveturigis ilin al difinita objekto. Ĉi tie la elemento estis helpe de portala gruo levita kaj lokigita en la preparitan plafonan ŝakton. Post kontrolo kaj reguligo de turnigo la kloŝo aŭ kopulo estis en la ŝakto betonigita.[3] El la flanko, kie ne troviĝis pafejoj/kaŝrigardejoj, tiuj ĉi elementoj ŝirmantaj per ferbetona kamulfla konuso, k kaj por ĝi pli bona unuiĝo kun la objekto. Kelkaj kopuloj estis, rilate al siaj paftaskoj kaj ankaŭ al pli bona kamuflado, enŝovitaj en la plafonan tabulon de la objekto.[4]

La blendaj ventolilaj kloŝoj (la tn. fungoj) diferenciĝis de la ceteraj kloŝoj kaj kopuloj pro sia celo. Ĝia tasko estis ensuĉigado de la freŝa aero kaj forkonduko de la malbonigita aero ekster la objekto, ili do estis konsisto de la ventolila sistemo de la donita objekto. Temas pri pli malgrandaj cilindroformaj ŝtalaj elementoj kun rondigita supraĵo. En la supra parto de la kloŝo troviĝas ĉiam kvar funelformaj aperturoj por eniro/eliro de la aero dislokigita po 90 °. Interne de la kloŝo malfermoĝas tubaro konsistanta el kvar senjuntaj, enmetitaj en si tuboj, kiuj kondukas tra la tuta forto de la ferbetona plafono en la internon de la objekto, kie ligas al ili tra flanĝo la interna ventolila tubaro.[5]

Bazaj teknikaj indikoj

[redakti | redakti fonton]
Malplena interno de la kloŝo por leĝera mitralo kun videbla aperturo por periskopo kaj tri pafejoj laŭlonge laŭ perimetro (objekto R-S 81 "U obrázku")

Dimensioj de la kloŝoj kaj kopuloj estas diferencaj kaj ili dependis de grado de rezistkapablo de la donita elemento, por la pli rezistkapablaj elementoj estis krom alia uzita pli forta blendo. La internaj spacoj estas identaj, tial tiuj ĉi faktoj montriĝis sole en eksteraj dimensioj. La reziskapablo estas derivita de la rezistkapablo de la tuta objekto. Por la tn. "arabaj" rezistkapabloj de la infanteriaj fuortoj markitaj per numeroj 1 kaj 2 estis proponitaj kloŝoj kaj kopuloj kun forto de muroj 150 mm kun identa markigo (1 kaj 2). La obkjektoj de la "romiaj" gradoj de la rezistkapablo estis ekipitaj per la kloŝoj kaj kopuloj kun forto de blendo 200 mm (versio M por la fuorto de rezistkapablo I, versio S por rezistkapablo II) aŭ 300 mm (versio V por reziskapablo III, versio W por rezistkapablo IV).[3] La unuopaj versioj kun la identa forto de muroj diferenciĝas per la alteco (pli rezistkapabla objekto → pli forta plafona tabulo → pli alta kloŝo/kopulo)[6] kaj laŭ ĉirkaŭa tereno ankaŭ de elevacioj de pafejoj kaj gvat-aperturoj (1:1,7, 1:2, 1:3, 1:5).

Sume ekzistis 24 variantoj de la infanteriaj kloŝoj (12 por leĝera kaj 12 por peza maŝinpafilo), 30 versioj de kopuloj (18 por soloo peza maŝinpafilo, 12 por ĝemelo), kvar variantoj de artileria kloŝo[7] kaj tri versioj de ventolila kloŝo.[8]

Interna ekipaĵaro

[redakti | redakti fonton]
Vido al konservita postmilita subaĵo de la kloŝo kun meza gvidiga tubo en sudmoravia objekto MJ-S 3 "Zahrada"

La pafisto aŭ gvatisto en la kloŝo aŭ kopulo staris sur altece reguligebla subaĵo el truita lado, kiu estis alirebla per ŝtala ŝtupetaro. La aperturoj por pafejoj estis ekipitaj per paf-enmetaĵoj, en kiuj estis firmigita afusto kun la armilo. Okaze, ke ne estis devige havi la armilon en la pafejo, estis ĉi tie enmetita fermtabulo. Ĉe la kloŝoj la aperturo povis esti ankaŭ ekipita per gvat-enmetaĵo kun netrapafebla vitro. Sur la muroj de la kloŝo/kopulo estis alŝraŭbitaj teniloj por bezonata ekipaĵaro – mitralo, afusto, rezervaj paftuboj. Plu ĉi tie troviĝis rezerva doto de pafaĵo en rezervujoj, signalpistolo, deklinebla sidloko, supra finaĵo de lifto por municio kaj ankrara ekipaĵo kun la resto de la objekto kaj priservo de la ceteraj armiloj (telefono, sonkondukilo, optika signalado). La forŝovo de gasoj estis solvita per la meza tubo, kiu servis ankaŭ kiel gvidiga tubo por alteca reguligo de la subaĵo kaj kiel forfalo de kuglingoj.[9] En la supraĵo de la kloŝoj troviĝas aperturo por periskopa lorno, la kopuloj ne disponas je tiu ĉi aperturo.[10] Por la infateriaj kloŝoj estis prikonsiderate plenigo de ekipaĵo je lumĵetilo kun ĉemana 5 cm minĵetilo por kovrigado de surdaj spacoj,[11] kies evoluo en la jaro 1938 nur komencis.[12]

La gvatkloŝoj ne havis enmetitan enmetaĵon, ĉar la gradigita gvatiga kaŝrigardejo, fermita per netrapafebla vitro, troviĝis rekte en la muro de la kloŝo. La kaŝrigardejon eblis ankaŭ tute blindigi helpe de ŝtala valvo.[9] Plua diferencaĵo estis la tn.ĉemizeto el ŝtala lado, kiu estis enmetita interne de la kloŝo kaj kiu plialtigis la sekurecon de la gvatisto kaj gvatiga tekniko antaŭ erigaĵoj de la blendo.[13]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Aron, Lubomír; a kol.. (1990) Československé opevnění 1935–1938. Náchod: Okresní muzeum Náchod, p. 112–116.[Plu nur Aron.]
  2. Kupka, Vladimír; a kol.. (2002) Pevnosti a opevnění v Čechách, na Moravě a ve Slezsku. Praha: Libri, p. 328. ISBN 80-7277-096-9.[Plu nur Kupka.]
  3. 3,0 3,1 3,2 Ráboň, Martin; a kol.. (2005) Val na obranu republiky. Československé opevnění z let 1935–1938 na Králicku. Brno: Nakladatelství a vydavatelství Spolek přátel československého opevnění Brno, p. 99. ISBN 80-86463-21-4.[Plu nur Ráboň.]
  4. Kupka, p. 320–322.
  5. Čermák, Ladislav. Ventilační zvony československého opevnění. Brno: Nakladatelství a vydavatelství Spolek přátel československého opevnění Brno, p. 59–82. ISBN 80-86463-18-4.
  6. Ráboň, p. 99–102.
  7. Kupka, p. 317–318.
  8. Ráboň, p. 106.
  9. 9,0 9,1 Aron, p. 114–115.
  10. Aron, p. 133.
  11. Vaněček, Jiří; a kol.. Pancéřová bojová stanoviště československého opevnění z let 1935–1938. Brno: Technické muzeum v Brně, p. 41–48.
  12. Aron, p. 131.
  13. Ráboň, p. 101.