Saltu al enhavo

Artileria gvatejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Izolita trietaĝa artileria gvatejo de artileria fuortaro Hůrka
Artileria gvatejo de artileria fuortaro Smolkov; ambaŭ kloŝoj estis elŝiritaj

Artileria gvatejo estas en terminologio de ĉeĥoslovakaj fortikaĵoj nocio uzata por permanenta unifikita ferbetona objekto konstruata pro celo de observado de malamiko kaj donado de tiel ĉi akiritaj informoj al propraj taĉmentoj.

Taktike la artileria gvatejo enfalis ĉiam sub iun el artileria fuortaro, malgraŭ tio ke ili povis malproksimaj de ĝi eĉ kelke da kilometroj. Laŭ tio, ĉu la gvatejo estis konektita al la subtera sistemo de la supera fuortaro, ni dividas ilin al fuortaraj aŭ izolitaj. Ili estis lokigataj sur loko kun bona belvido al ĉefa defenda posteno kaj ĝia antaŭkampo, sed kiujn estis samtempe tro vundeblaj por malamiko. En la plafono ili havis enigita artilerian gvatigan kloŝon ĝis tri travidejoj kaj ekipita de speciala optiko.

Artileria gvatejo aŭ infanteria fuorto?

[redakti | redakti fonton]

Iom misgvida estas fakto, ke kongruan taskon kiel la artileriaj gvatejoj devis plenumi ankaŭ kelkaj infanteriaj fuortoj, kiuj estis ekipitaj per la sama tipo de gvatiga kloŝo. Sed diference de la artileria gvatejo la infanteriaj fuortoj estis konsisto de la ĉefa defenda posteno kaj ilia ĉefa tasko estis aktiva batalo kontraŭ malamiko. Tiun ĉi tasko la artileria gvatejo ne havis. Kiel rezistema objekto de la pezaj fortikaĵoj ili estis konstruataj pro kaŭzo de certigado de pasiva ŝirmo de gvatisto sur eksponita loko kaj ĝia maŝinpafila armilaro estis ĉefe destinita nur por defendo de la propra objekto.

Listo de artileriaj gvatejoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]