Bouda (artileria fuortaro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Bouda
Boudatvrz.jpg
Enirobjekto K-S 22a "Krok"
Bazaj indikoj
Objektoj de fuortaro K-S 21 Kazi
K-S 22 Horymír
K-S 22a Krok
K-S 23 Teta
K-S 24 Libuše
Aliaj nomoj Baudenkoppe
Komandantoj kaj soldatoj
Komandanto pplk. Jan Špale
Hom-ekipo 316 viroj + duonroto de infanterio, sume proksimume 400 viroj
Konstruado
Konstru-firmao Ing. Zdenko Kruliš, Praha II
Koordinatoj: 50°04′09″N 16°40′37″E  /  50.06917°N, 16.67694°O / 50.06917; 16.67694 (Bouda (artileria fuortaro))
Bouda
muzeo
Oficiala nomo: Dělostřelecká tvrz Bouda
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Parto de Bouda
Montaro Orlica montaro
Situo Bouda
 - koordinatoj 50°04′09″N 16°40′37″E  /  50.06917°N, 16.67694°O / 50.06917; 16.67694 (Bouda (artileria fuortaro))
Por publiko jes
Situo enkadre de Ĉeĥio
RedHut.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Bouda (fortress)
Retpaĝo: www.boudamuseum.com
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

La artileria fuortaro Bouda (legu Boŭda) situas sur monto Bouda kaj ĝi apartenas inter kvin konstrue finitaj fuortaroj de la ĉeĥoslovaka fortikaĵsistemo, ĝi ja apartenis al la malplej grandaj fuortaroj kun la malplej nombra fuortara artilerio, sed ĝi tamen priregis el la alia – okcidenta flanko la tutan vastan valon ĉirkaŭ urbo Králíky. Ĝi estis konstruita en montaro Orlické hory en la samnomata monto (antaŭe Baudenkoppe – hodiaŭ Bouda) super vilaĝo Těchonín, en malfacile alirebla tereno sur descenda montodorso, proksimume 6,5 km de urbo Jablonné nad Orlicí. La fuortaro ensumigas en sia konsisto kvin pezajn fuortojn. Tio estas la jenaj fuortoj, kiuj estis nomigitaj laŭ la ĉeĥaj mitoj:

    • K S-21 „Kazi“ – infanteria fuorto;
    • K S-22 „Horymír“ – kanona elŝovonta kaj turniĝonta turo;
    • K S-22a „Krok“ – enirejobjekto;
    • K S-23 „Teta“ – infanteria fuorto;
    • K S-24 „Libuše“ – infanteria fuorto.

La subteraj spacoj kaj kunigkoridoroj de la fuortaro estas lokigitaj profunde sub tereno, por ke ili estu certigitaj kontraŭ kia ajn interveno de ekstere. La plej granda alteco de ŝtonmasivo estas super spaco de subtera kazerno – 50 ĝis 56 m. La batalobjektoj estas kunigitaj kun la subtera sistemo per profundaj liftŝaktoj kun perimetraj ŝtuparejoj superantaj grandan altecdiferencon, ekz. ĉe fuorto K S-24 „Libuše“ tio faras 30 m. La endanĝerigitaj muroj kaj la plafonoj de ĉiuj fuortoj de la fuortaro kreas ferbetono, kies dikeco estas 3,5 m.

La propra konstruado de la fuortaro komenciĝis la 1-an de oktobro 1936 kaj laboroj estis finigotaj precize post 20 monatoj, te. la 31-an de majo 1938.

Nuntempe fariĝis el la tuta fuortaro muzeo, troviĝanta en distrikto Ústí nad Orlicí, en arbaroj en Orlické hory. La muzeo estas vizitinda pro sia eksterordinara travivaĵo.

Rilataj temoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.