U Orla (artileria fuortaro)
| Artileria fuortaro U Orla | |
| ĉeĥe Dělostřelecká tvrz U Orla | |
| fuortaro | |
MO S 20 Orel, ununura konstruita fuorto de la fuortaro
| |
| Oficiala nomo: Dělostřelecká tvrz U Orla | |
| Aliaj nomoj: Orel | |
| Lando | |
|---|---|
| Regiono | Moraviasilezia regiono |
| Distrikto | Distrikto Opava |
| Lokigo | ĉe Darkovičky norde de Hlučín |
| Parto de | PGK II Hlučín |
| Montaro | Opava montetaro |
| Situo | U Orla |
| - koordinatoj | 49° 55′ 43″ N 18° 12′ 58″ O / 49.92861 °N, 18.21611 °O (mapo) |
| Komandanto | ne estis difinita |
| Konstrufirmao | nekomisiita |
| Ekkonstruita | ne estis, MO-S 20 konstrue finita |
| Stato en 1938 | laboroj ne komencis |
| Objektoj de fuortaro | MO-S 20 Orel - Infanteria fuorto MO-S 20a - infanteria fuorto MO-S 20b - infanteria fuorto MO-S 20c - minĵetila turo MO-S 20d - Artileria turo MO-S 20e - enireja objekto |
| Garnizono | 405 viroj |
|
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Artileria fuortaro U Orla (en Esperanto Ĉe Aglo) estis ekzistonta kiel la plej orienta fuortaro de la ĉeĥoslovakaj fortikaĵoj. Ĝi estis lokigota proksimume 4,5 km de urbo Hlučín inter vilaĝoj Darkovice kaj Darkovičky. Estas tre verŝajne, ke spaco por lokigo de la fuortaro estis elektita jam dum supraĵesploro en oktobro de la jaro 1934 kaj poste konfirmita dum sekvanta esploro printempe kaj somere de 1935. La artileria fuortaro Ĉe Aglo estis havonta sume 6 fuortarajn objektojn kun la jenaj markigoj:
- MO S-20 - "Aglo"
- MO S-20a – infanteria fuorto unuflanka dekstra,
- MO S-20b – infanteria fuorto unuflanka maldekstra,
- MO S-20c – minĵetila fuortara fortikaĵo,
- MO S-20d – artileria turniĝonta turo,
- MO S-20e – enireja objekto.
Unusola objekto de la fuortaro, kiu estis betonigita, estis la infanteria fuorto MO S-20 „Aglo", kies konstruigo estis bezona pro kaŭzo de plenigo de la interspaco inter la infanteria fuorto MO S-19 „Aleo" kaj la infanteria fuorto MO S-21 „Jaroš". Por plene finkonstrui la fuortaron Ĉe Aglo inkluzive de armilaro, municio, ekipaĵaro kaj obstakloj oni kalkulis sumon 63 514 541,00 Kč. Konstruado de la ceteraj menciitaj objektoj estis planata por pli malfrua tempo, sed aŭtuno de la jaro 1938 decidis alie.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Pluaj fotoj
[redakti | redakti fonton]-
Pěchotní srub MO-O-S 20 Orel
-
Tank T-34/85 v blízkosti srubu
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Stehlík, Eduard: Lexikon tvrzí československého opevnění z let 1935-38. Praha: FORTprint, 1992, s. 36-37.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Fuortaro U Orla en Vikimedia Komunejo
| ||||||||||||||||

