MO S-20 "Orel"
| MO S-20 "Orel" | |
| infanteria fuortara fuorto | |
MO S 20 Orel, ununura konstruita fuorto de la fuortaro
| |
| Oficiala nomo: MO S-20 "Orel" | |
| Lando | |
|---|---|
| Regiono | Moraviasilezia regiono |
| Distrikto | Distrikto Opava |
| Lokigo | ĉe Darkovice norde de Hlučín |
| Parto de | PGK II Hlučín |
| Montaro | Opava montetaro |
| Situo | MO S-20 "Orel" |
| - koordinatoj | 49° 55′ 39″ N 18° 12′ 56″ O / 49.92750 °N, 18.21556 °O (mapo) |
| Betonado de objekto | 5- – 11-a de julio 1936 |
| Rezistkapablo | IV |
| Nombro de etaĝoj | 2 |
| Armilaro de objekto | 4cm kanono modelo 36 Peza maŝinpafilo mod. 37 malpeza maŝinpafilo mod. 26 |
|
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
MO S-20 "Orel" (Orel estas en Esperanto Aglo) estas infanteria fuorto apartenanta al ĉeĥoslovakaj antaŭmilitaj fortikaĵoj kaj nuntempe ĝi kreas parton de muzeo de fortikaĵoj proksime de Hlučín. Ĝi estis planita kiel konsisto de artileria fuortaro U Orla.
Historio
[redakti | redakti fonton]La objekto estis planita jam ekde la jaro 1935 kiel konsisto de fuortaro "U Orla", komune kun ĝi devene devis esti konstruitaj ankoraŭ du infanteriaj fuortoj, artileria turniĝonta turo "RO", minĵetila turniĝonta turo kaj enireja objekto kun lifta ŝakto. Ĝia originaleco konsistis en tio, ke la plej elŝovinta objekto al la malamiko devis esti la "artileria turo" ŝirmata el ambaŭ flankoj de unuflankaj infanteriaj fuortoj. Nur 160 m malantaŭ ili - meze de la fuortaro, estis lokigita la jam menciita MO S-20. Ankaŭ koncentriĝo de la artileriaj armiloj nur en la blendaj kloŝoj ne estas kutima escepte de fuortaro Bouda.
Sed kial la fuortaro ne estis konstruita? Ĝis nun esploritaj materialoj parolas pri prokrasto de la konstruado al pli posta tempo kun ligilo al neklareco de la koncepto. Sed plej verŝajne estas, ke ĉar la objekto troviĝis sur sabla grundo tuŝanta ĝis profundaĵo, ne devis esti en la subterejo sekure.
Pluaj fotoj
[redakti | redakti fonton]-
La maldekstra flanko de MO S-20
-
Vido al la enirejo de MO S-20
-
Desegnaĵo de la supra etaĝo
-
Desegnaĵo de la suba etaĝo
Rilataj artikoloj
[redakti | redakti fonton]- Sektoro Moravia Ostrava
- Atlas objektů těžkého opevnění úseku Moravská Ostrava
- Subsektoro 3./II. Hlučín
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- DURČÁK, Josef. : Opevňování Ostravska v letech 1935 až 1938. 2. vyd. Opava : AVE Centrum, 2005. ISBN 80-86268-05-5.
- TOMAŠOVSKÝ, Petr. : Atlas objektů těžkého opevnění úseku Moravská Ostrava. 1.vyd. Opava : AVE Centrum, 2000. (ISBN 80-86268-01-2)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo MO S-20 "Orel" en Vikimedia Komunejo
| Sekvanta objekto: | Antaŭa objekto: | |
|---|---|---|
| MO S-21 | MO S-20 "Orel" | MO S-19 |

