Darkovice estas municipo de Regiono Hlučín en Ĉeĥio. Vivas ĉi tie 1 358 loĝantoj (2022). La unua mencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1250. Meze de la vilaĝo estas kapelo de sankta Floriano, el la jaro 1823, kiun konstruis servutuloj por memorigo de malvalidigo de laborego en Prusio. En norda parto de la vilaĝo situas kulturdomo kun futballudejo, basketbala ludejo kaj tenisejoj. Allogaĵo estas ankaŭ naturbaniĝejo kun ludejo por stranda volejbalo.
En katastro de la municipo troviĝas objekto de ĉeĥoslovaka peza fortikaĵo MO S-20 "Orel", kiu nun kreas parton de Muzeo de fortikaĵoj. La objekto estas lasita en stato el la jaro 1945.