Neplachovice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Neplachovice
germane Neplachowitz
municipo
Kastelo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Neplachovice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Opava
Administra municipo Opava
Historia regiono Ĉeĥa Silezio
Montaro Nízký Jeseník
Ŝoseo I/57
Rojo Heraltický potok
Situo Neplachovice
 - alteco 278 m s. m.
 - koordinatoj 49° 59′ 21″ N 17° 48′ 24″ O / 49.98917 °N, 17.80667 °O / 49.98917; 17.80667 (mapo)
Areo 5,73 km² (573 ha)
Loĝantaro 983 (2023)
Denseco 171,55 loĝ./km²
Unua skribmencio 1257
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 347 74 ĝis 747 74
NUTS 3 CZ080
NUTS 4 CZ0805
NUTS 5 CZ0805 553158
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 2
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Neplachovice
Retpaĝo: www.neplachovice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Neplachovice estas municipo situanta en Ĉeĥio, en distrikto Opava kaj ĝi etendiĝas sur ambaŭ flankoj de limo de Silezio kaj la tn. moraviaj enklavoj en Silezio. Vivas ĉi tie 983 loĝantoj (2023).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Opava, Holasovice kaj Stěbořice.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kiam Neplachovice estis fondita, ne eblas precize konstati. La unua skribmencio pri Neplachovice estas el la jaro 1257 kaj tio, ke paroĥan preĝejon en "Niplawitz" tenis ordeno de germanaj kavaliroj.

La unua dokumento, kiu parolas pri Neplachovice kiel pri la vilaĝo, estas el la jaro 1374. La vilaĝon tenis poste multaj posedantoj. En la jaro 1779 estis fondita kolonio Neplachovské Zadky (Neplachovaj Postaĵoj). En 1848 estis nulugita laborego kaj la loĝantoj de Neplachovice per tio fariĝis liberaj homoj.

Fine de la 19-a kaj komence de la 20-a jarcento montriĝis en ĉirkaŭaĵ vilaĝoj forte germanismo, la ĉeĥaj familiaj nomoj estis germanigitaj kaj en lernejoj oni komencis instrui germane. Sole Neplachovice staris sur la plej mallasta lingva limo kaj ĝi firme tenis sian ĉeĥecon. Sed ankaŭ ĉi tie komencis parte efiki la germanigaj klopodoj.

La 8-an de oktobro 1938 okazas okupacio de la vilaĝo fare de germana soldataro pro la munkena interkonsento. La popolo de Neplachovice malfacile portas la tempon de okupacio kaj forte ĝi rezistas al la germanigo. Estas karakterize, ke Neplachovice kiel unusola vilaĝo en la ĉirkaŭaĵo devigis en germanaj oficoj konservon de ĉeĥa lernejo.

Pro la alveno de germanoj koenciĝas regado de perforto kaj teroro, la civitanoj estas ĉikanataj kaj junaj laboristoj sendataj por labori en Germanio.

La 6-an de majo 1945 Neplachovice estis liberigita de Ruĝa Armeo.

Kiam estis fondataj agrikulturaj kooperativoj, ankaŭ Neplachovice estis kunigita kun pluraj vilaĝoj en la ĉirkaŭaĵo sub novan nacian komitaton en Holasovice.

Ekde la 1-a de septembro 1990 Neplachovice estas denove memstara municipo.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869663
1880722
1890690
1900745
1910762
1921732
JaroLoĝantoj
1930797
1950637
1961699
1970670
1980854
1991826
JaroLoĝantoj
2001828
2014943
2016947
2017943
2018948
2019950
JaroLoĝantoj
2020948
2021910
2022944
2023983