Orlová

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Orlová
germane: Orlau, pole: Orłowa
urbo
Orlova downtown.jpg
Centro de Orlová-Lutyně
Orlová vlajka.jpg
Flago
Orlová znak.png
Blazono
Oficiala nomo: Orlová
Ŝtato Flago de Ĉeĥio  Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Karviná
Administra municipo Orlová
Historia regiono Ĉeĥa Silezio
Parto de Teŝinio
Rivero Rychvaldská stružka
Situo Orlová
 - alteco 215 m s. m.
 - koordinatoj 49°51′00″N 18°26′00″E  /  49.85°N, 18.433333°O / 49.85; 18.433333 (Orlová)
Areo 24,67 km² (2 467 ha)
Loĝantaro 32 689 (20.08.2010)
Denseco 1 325,05 loĝ./km²
Unua skribmencio 1223
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 735 11 ĝis 735 14
NUTS 3 CZ080
NUTS 4 CZ0803
NUTS 5 CZ0803 599069
Katastraj teritorioj 4
Partoj de municipo 4
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Orlová
Retpaĝo: www.mesto-orlova.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio
Konstruaĵo de gimnazio en Orlová akiris prezon Grand Prix por arkitekturo

Orlová estas urbo situanta en Teŝinio.

La unua mencio pri ekzistado de Orlová devenas el la jaro 1223 en konekso kun dokumento de vroclava episkopo. La tiama vilaĝo kreis kernon de loko nomata Sal (salo) kaj ĝi apartenis al benediktanoj havantaj sidejon ĉe Krakow.

Nomo Orlová unuafoje estas menciata en 1227. Fare de benediktinoj konstruita orlova monaĥejo fariĝis sidejo de abatujo, kiu ekonomie forte influis regionon proksimume 160 km kv en la ĉirkaŭaĵo de Orlová ĝis la jaro 1560.

En mezepoko Orlová estis agrikultura vilaĝo. Sian signifon ĉi tie havis ankaŭ metia produktado. rincipan ŝanĝon alportis en la vivon de Orlová komenco de minado de nigra karbo en la 19-a jarcento. Okazas signifa kresko de loĝantoj kaj ŝanĝiĝas ankaŭ konstruo de la vilaĝo.

Post munkena diktaĵo la teritorio de Orlová estis donita por unu jaro al Pollando kaj poste ĝi fariĝas parto de germana regno.

Esperanto en Orlová[redakti | redakti fonton]

Pola Socialista Partio aranĝis oficialajn kursojn de Esperanto dufoje semajne en Orlová, 1922.

Fonda kunveno de Regiona Esperantista Ligo okazis 25-a de januaro 1931 en hotelo „Hvězda”. Estis elektitaj: 1-a prezidanto Ludwik Krysta, 2-a prezidanto Józef Poncza, komitatanoj: Josef Balický, Jaroslav Hladký, Jan Neděla, F. Petrák, Emanuel Sebera, Franciszek Skulina, Anton Slanina, V. Slaný. Regiona Ligo Silezia havis sian ĝeneralan kunvenon la 14-an de februaro 1932 en Orlová, Hotelo „Hvězda, je la 14-a horo. Ĉeestis 47 personoj el 15 lokoj. S-ro Rudolf Z. Kobiela salutis en la nomo de Macierz Szkolna. Sekretario Jaroslav Hladký prezentis raporton pri agado, kasisto Franciszek Skulina la raporton financan, laŭ kiu REL havas 500 , bibliotekisto s-ro F. Petrák sendis raporton pri biblioteko, kiu havas 10 librojn. Laŭ novaj elektoj la komitato estas: Ludwik Krysta prezidanto, Józef Poncza vicprezidanto, Jaroslav Hladký sekretario, Vladimír Slaný vicsekretario, Franciszek Skulina kasisto, Emil Chudoba vickasisto, F. Petrák bibliotekisto, Emil Eisenberg anstataŭanto, Karl Adámek kaj František Křetínský revizoroj. ─ La kotizo estas 6 Kĉ plus 3 Kĉ aliĝkotizo. Subtenantoj 10 Kĉ. Okazis 11 laborkunsidoj, el ili tri sur montoj Ĉantorio, Javorový kaj Stožek. S-ro Křetínský sukcesis ligi kontakton kun radiostacio en Ostrava. ─ Por ke ĉiu REL-anoj perfektiĝadu en la lingvo, oni decidis, ke en ĉiu kunveno oni nacilingve diktos mallongajn artikolojn, kies tradukoj estos analizataj ĉiam en sekvanta kunsido. Por venonta kunveno preparos ĉiujn tri tekstojn instruisto Johann Liberda el Třinec.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]