Orlová-Město

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Orlová-Město
urba parto
Placo
Oficiala nomo: Orlová-Město
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Karviná
Administra municipo Orlová
Historia regiono Ĉeĥa Silezio
Parto de Teŝinio
Baseno Ostrava baseno
Domoj 350 (2011)
Situo Orlová-Město
 - koordinatoj 49° 50′ 50″ N 18° 25′ 51″ O / 49.84722 °N, 18.43083 °O / 49.84722; 18.43083 (mapo)
Katastro 5,19 km² (519 ha) Orlová
Loĝantaro 1 143 (2021)
Denseco 220,23 loĝ./km²
Unua skribmencio 1305
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 735 11
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Orlová
Portalo pri Ĉeĥio

Orlová-Město estas loka parto de urbo Orlová situanta en Ĉeĥio, en Silezio, en Teŝinio. La eksa centra parto de Orlová estis post alligo de Lazy, Poruba kaj Horní Lutyně markita kiel Město (Urbo). Vivas ĉi tie 1 143 loĝantoj (2021).

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Urbodomo
Preĝejo de Naskiĝo de Virgulino Maria

La orlovanoj nomas parton Orlová-Město per popoliĝinta nomo "Jednička" (Unuo) aŭ "Staré Město" (Malnova Urbo) aŭ "Stará Orlová" (Malnova Orlová). Sed antaŭ lonĝe ĝi jam ne plu estas centrejo, ĝi estas nur torso de la eksa urbo. Orlová-Město havas kelke da partoj (Střed, Kopaniny, Mezilesí, Dvě hranice, Obroky, Pod Lipou, Muhsam, Olšovec, Zimný Důl, Kamenec, Cihelna, Klášterní kolonie), temas plejparte pri kvartalo havantaj karakteron de dometistaj domaroj – krom Střed kun placo, kastela parko, preĝejo kaj parto de eksa ĉefa avenuo (iom post iom nomata Haupt Strasse, Masarykova třída, Piłsudskiego ulica, A. Hitler Strasse, Gottwaldova třída, hodiaŭ strato Petra Cingra).

Orlová-Město havas liberan kaj tre maldensan konstruareon, ĉar ĉi tie post la dua mondmilito komencis malkonstruadoj pro subminado. Oni eĉ prikonsideris pri forviŝo de la urbo el mapoj kaj forloĝigon de la loĝantoj en la ĉirkaŭajn municipojn. Dank' al alligo de Horní Lutyně al Orlová estiĝis ideo konstrui panelan loĝdomaron kaj transloĝigi ĉi tien plimulton de la loĝantoj.[1] Plimulto de servoj transŝoviĝis en la novan parton de la urbo, sed kelkaj servoj devis esti tute forigitaj. Ekzemple fervoja stacio Orlová, situanta sur fervojo Košice-Bohumín, estis kun la ceteraj haltejoj inter stacidomo Bohumín kaj Louky nad Olší (krome tiuj ĉi stacioj) nuligitaj en la jaro 1967 eĉ spite al amasa malkonsento de la loĝantaro kaj el granda plimulto anstataŭigitaj per aŭtobusoj, dum kio jam ennn la jaro 1963 okazis forklinigoj de rapidtrajnoj tra Dětmarovice.[2] Pereis ankaŭ tramvojo en la tuta distrikto Karviná, kiu kondukis tra Orlová kaj Horní Lutyni inkluzive.[2]

El vidpunkto de civitana ekipeco estas ĉi tie urbodomo, poŝto, centra tombejo, ceremonia ĉambrego, hejmo kun zorgista servo Altenheim, infanĝardeno, polikliniko, korpuso de volontulaj fajroestingistoj, urba amasa transporto, vendejoj kaj servoj (en limigita mezuro) aŭ refreŝigeja Restoracio flughaveno.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Preĝejo de Naskiĝo de Virgulino Maria

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 353
18802 955
18903 435
19006 679
19108 334
19219 717
JaroLoĝantoj
193010 040
195010 090
19617 400
19705 444
19803 964
19912 271
JaroLoĝantoj
20012 420
20111 312
20211 143

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Historio kaj nuntempo - Město Orlová - oficiala prezentiĝo Alirebla rete Arkivigite je 2020-09-25 per la retarkivo Wayback Machine
  2. 2,0 2,1 Orlová - Kompanio por publika transporto Alirebla rete Arkivigite je 2020-07-12 per la retarkivo Wayback Machine