Dětmarovice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dětmarovice
germane Dittmarsdorf, germane Dittmannsdorf, pole Dziećmorowice
municipo
Detmarovice.jpg
Preĝejo de sankta Maria Magdalena
Detmarovice flag.svg
Flago
Dziecmorowice herb.png
Blazono
Oficiala nomo: Dětmarovice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Karviná
Administra municipo Karviná
Historia regiono Ĉeĥa Silezio
Parto de Teŝinio
Baseno Ostrava baseno
Fervojo fervojlinio 320
Rivero Olše
Situo Dětmarovice
 - alteco 214 m s. m.
 - koordinatoj 49° 53′ 12″ N 18° 27′ 44″ O / 49.88667 °N, 18.46222 °O / 49.88667; 18.46222 (mapo)
Areo 13,76 km² (1 376 ha)
Loĝantaro 4 344 (2022)
Denseco 315,7 loĝ./km²
Unua skribmencio 1305
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 735 71
NUTS 3 CZ080
NUTS 4 CZ0803
NUTS 5 CZ0803 598941
Katastraj teritorioj 2
Partoj de municipo 2
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Dětmarovice
Retpaĝo: www.detmarovice.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Dětmarovice estas vilaĝo de Ĉeĥio, en Moraviasilezia regiono. Vivas ĉi tie 4 344 loĝantoj (2022).

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribinformo pri Dětmarovice tuŝas ĝis la jaro 1305. Tiutempe la vilaĝo apartenis en posedaĵon de teŝinaj princoj. Kiel parto de la princlanda posedaĵo Dětmarovice partoprenis en ties sortoj. En 1792 aĉetis Dětmarovice-on Jan Larisch kaj li kunigis ĝin kun karvinaj posedaĵoj. En tiu ĉi ligo ĝi restis ĝis la jaro 1848, sed la parcel-aĉetrajto restis en la manoj de Larischidoj ĝis la unua parcelreformo en la jaroj 1924 - 1927, kiam estis ŝtatigitaj kelkaj posedaĵoj, la cetera posedaĵaro estis malvalidigita post liberigo en la jaro 1945.

La vilaĝo apartenis al fryštáta juĝeja distrikto ĝis 1855, kiam ĝi fariĝis parto de miksita bohumína distrikto. La 9-an de oktobro 1938 estis farita preno de la vilaĝo fare de de Pollando. La vilaĝo estis liberigita la 1-an de majo 1945 per sovetaj taĉmentoj. Ekde 1949 ĝi apartenas en distrikton Karviná.

En katastro de la vilaĝo troviĝas varmelektrejo konstruita en la jaroj 1971-1976. Tio estas la plej granda varmelektrejo en Ĉeĥio, kiu bruligas nigran karbon. En la jaro 1998 estis tie instalita filtrilo redukanta bruligaĵojn.