Kaczyce

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kaczyce
ĉeĥe: Kačice, germane: Katschitz
municipo
Preĝejo de Avanco de sankta Kruco
Oficiala nomo: Kaczyce
Ŝtato Pollando Pollando
Regiono Silezia provinco
Distrikto Distrikto Cieszyn
Komunumo Komunumo Zebrzydowice
Historia regiono Silezio
Parto de Teŝinio
Baseno Ostrava baseno
Najbaras kun Ráj Ĉeĥio
Situo Kaczyce
 - alteco 323 m s. m.
 - koordinatoj 49° 50′ 04″ N 18° 35′ 30″ O / 49.83444 °N, 18.59167 °O / 49.83444; 18.59167 (mapo)
Katastro 9,27 km² (927 ha)
Loĝantaro 3 173 (2011)
Unua skribmencio 1332
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 43-417
Telefona antaŭkodo (+48) 32
Aŭtokodoj SCI
SIMC 0990304
Situo enkadre de Pollando
Situo enkadre de Pollando
Situo enkadre de Pollando
Situo enkadre de komunumo Zebrzydowice
Situo enkadre de komunumo Zebrzydowice
Situo enkadre de komunumo Zebrzydowice
Vikimedia Komunejo: Kaczyce, Silesian Voivodeship
Retpaĝo: www.kaczyce.net

Kaczyce (ĉeĥe: Kačice, germane: Katschitz) estas vilaĝo situanta en suda Pollando en Silezia provinco en distrikto Cieszyn en komunumo Zebrzydowice. Ĝi situas sur teritorio de Teŝina Silezio rekte ĉe la ĉeĥa limo – okcidente ĝi najbaras kun Ráj, urba parto de Karviná. Ĝi konsistas el tri partoj: norda Kaczyce Dolne (aŭ Podświnioszow), centra Kaczyce Górne kaj sudokcidenta Otrębów. Laŭ popolnombrado en la jaro 2011 ĉi tie vivis 3 173 loĝantoj, areo de la municipo faras 9,27 km².

Nomo Kaczyce estas de patronimika deveno, derivita de nomo de familio Kaczidoj, verŝajne fondintoj de la vilaĝo. La unua skribmencio devenas el la jaro 1332. Pluaj posedantoj de la municipo estis en la 18-a kaj la 19-a jarcentoj Spensidoj el Booden kaj ekde duono de la 19-a jarcento ĝis fino de la Dua Mondmilito Larischidoj. Post divido de Teŝinio en la jaro 1920 Kaczyce estis pro decido de Konferenco de grandambasadoroj alligita al Pollando kaj per tio forŝirita de la plej proksima urba centro – Fryštát.

Fotoj[redakti | redakti fonton]