Marklowice Górne

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marklowice Górne
(Marklovice)
ĉeĥe: Horní Marklovice, germane: Ober-Marklowitz
municipo
Centro de la municipo
Oficiala nomo: Marklowice Górne
Ŝtato Pollando Pollando
Regiono Silezia provinco
Distrikto Distrikto Cieszyn
Komunumo Komunumo Zebrzydowice
Historia regiono Silezio
Parto de Teŝinio
Baseno Ostrava baseno
Najbaras kun Dolní Marklovice Ĉeĥio
Situo Marklowice Górne
 - koordinatoj 49° 53′ 09″ N 18° 35′ 12″ O / 49.88583 °N, 18.58667 °O / 49.88583; 18.58667 (mapo)
Areo 4,64 km² (464 ha)
Loĝantaro 1 094 (2011)
Unua skribmencio 1305
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 43-410
Telefona antaŭkodo (+48) 32
Aŭtokodoj SCI
SIMC 0225408
Situo enkadre de Pollando
Situo enkadre de Pollando
Situo enkadre de Pollando
Situo enkadre de komunumo Zebrzydowice
Situo enkadre de komunumo Zebrzydowice
Situo enkadre de komunumo Zebrzydowice
Vikimedia Komunejo: Marklowice Górne

Marklowice Górne (ĉeĥe: Horní Marklovice, germane: Ober-Marklowitz, esperante: Supra Marklovice) estas vilaĝo en suda Pollando en Silezia provinco en distrikto Cieszyn en komunumo Zebrzydowice. Ĝi situas rekte apud la ĉeĥa limo sur teritorio de Teŝina Silezio sur rivero Petrůvka (pollingve rivero Piotrówka). Ĝi najbaras okcidente kun Zebrzydowice, kun urbo Jastrzębie-Zdrój norde, Petrovice u Karviné okcidente kaj Karviná sude. En la jaro 2011 ĉi tie vivis 1 094 loĝantoj.

Temas pri orienta parto de devene unu vilaĝo, kies okcidenta parto - Dolní Marklovice (esperante Suba Marklovice) - apartenas al Ĉeĥio, kaj ĝi estas ekde la jaro 1952 parto de Petrovice u Karviné. Unuafoje Marklovice, menciata jam en dokumento de arkidiocezo de Vroclavo el tempo ĉirkaŭ la jaro 1305, estis en la 17-a jarcento dividita en du partojn - Dolní kaj Horní. Sed en la 19-a jarcento ili denove kreis unu municipon. Ties daŭra apartigo okazis sekve de apartigo de Teŝinio en julio 1920. Dolní Marklovice falis pro decido en Konferenco de grandambasadoroj al Ĉeĥoslovakio kaj ĝi estis post la Dua Mondmilito aligita al Petrovice u Karviné, dum Horní (Supra) troviĝis sur la pola flanko de la limo kaj nun ĝi estas memstara municipo enkadre de komunumo Zebrzydowice.

Kondukas tra ĉi tie fervojlinio kuniganta urbojn Krakow kaj Katowice kun Bohumín - iama Norda fervojo de imperiestro Ferdinando, hodiaŭ eluzata por internacia ŝarĝ- kaj persona transportoj. Sed en Marklowice mem ekzistas nenia haltejo, la plej proksima estas en Zebrzydowice (tie haltas internaciaj rapidtrajnoj kaj regionaj trajnoj ĝis Teŝino kaj Czechowice-Dziedzice) kaj Petrovice u Karviné (kun alligoj ĝis Dětmarovice).

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]