Petrovice u Karviné

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Petrovice u Karviné
pole Piotrowice koło Karwiny
municipo
Preĝejo de sankta Martino
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Petrovice u Karviné
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Karviná
Administra municipo Karviná
Historia regiono Ĉeĥa Silezio
Parto de Teŝinio
Baseno Ostrava baseno
Riveroj Šotkůvka, Petrůvka, Olše
Situo Petrovice u Karviné
 - alteco 212 m s. m.
 - koordinatoj 49° 53′ 46″ N 18° 32′ 38″ O / 49.89611 °N, 18.54389 °O / 49.89611; 18.54389 (mapo)
Areo 20,46 km² (2 046 ha)
Loĝantaro 4 924 (2023)
Denseco 240,66 loĝ./km²
Unua skribmencio 1335
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 735 72
NUTS 3 CZ080
NUTS 4 CZ0803
NUTS 5 CZ0803 599077
Katastraj teritorioj 4
Partoj de municipo 4
Bazaj setlejunuoj 6
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Petrovice u Karviné
Retpaĝo: www.petroviceuk.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Petrovice u Karviné estas municipo en Ĉeĥio en distrikto Karviná. Ĝi situas ĉe ŝtatlimo kun Pollando. Vivas ĉi tie 4 924 loĝantoj (2023). Petrovice u Karviné konsistas el kvar partoj: Petrovice u Karviné, Dolní Marklovice, Závada kaj Prstná. Dum la evoluo tiuj ĉi partoj estis kelkfoje kunigitaj kaj denove memstarigitaj. Nuntempan aspekton ĝi havas ekde februaro de 1952. Norde ĝi limas kun komunumo Godów, oriente kun komunumo Zebrzydowice, ambaŭ en Pollando, sude kun Karviná kaj okcidente kun vilaĝo Dětmarovice.

El vidpunkto de nombro de loĝantoj Petrovice apartenas al la plej grandaj municipoj en Ĉeĥio, kiuj ne havas statuson de kampurbo nek urbo.

Tra Petrovice trafluas tri riveroj - Šotkůvka en Prstná, Petrůvka, trafluanta tra ĉiuj partoj de la vilaĝo krom Prstná kaj Olše, en kiun en parto Závada enfluas Petrůvka.

Por Petrovice estas tipaj fiŝlagoj. La vilaĝo estas konata kiel fervoja nodo de eŭropa signifo. Krom fervoja lima transirejo estas ĉi tie ankoraŭ du landvojaj transirejoj en Pollandon, nome en Dolní Marklovice kaj en Závada.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Karviná kaj Dětmarovice.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18692 403
18802 716
18902 831
19003 149
19103 696
19213 893
JaroLoĝantoj
19304 450
19503 735
19613 957
19703 810
19803 831
19914 092
JaroLoĝantoj
20014 517
20145 344
20165 333
20175 333
20185 410
20195 407
JaroLoĝantoj
20205 384
20214 835
20224 853
20234 924

Rilataj temoj[redakti | redakti fonton]

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]