Dolní Marklovice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dolní Marklovice
(Marklovice)
pole Marklowice Dolne, germane Nieder Marklowitz
vilaĝo
Ligna preĝejo de Ĉieliro de Sinjoro
Oficiala nomo: Dolní Marklovice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Karviná
Administra municipo Petrovice u Karviné
Historia regiono Silezio
Parto de Teŝinio
Baseno Ostrava baseno
Najbaras kun Marklowice Górne Pollando
Domoj 1249 2011
Situo Dolní Marklovice
 - koordinatoj 49° 53′ 57″ N 18° 33′ 30″ O / 49.89917 °N, 18.55833 °O / 49.89917; 18.55833 (mapo)
Katastro 4,93 km² (493 ha) Dolní Marklovice
Loĝantaro 1 476 (2021)
Denseco 299,39 loĝ./km²
Unua skribmencio 1305
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 735 72
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Dolní Marklovice
Portalo pri Ĉeĥio

Dolní Marklovice (pole Marklowice Dolne, germane Nieder Marklowitz, esperante Suba Marklovice) estas vilaĝo, parto de municipo Petrovice u Karviné en distrikto Karviná en Ĉeĥio. Ĝi troviĝas nordoriente de Petrovice u Karviné. En la jaro 2011 ĉi tie estis registritaj 1249 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 1 476 loĝantoj.

Dolní Marklovice estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 4,93 km².

Temas pri okcidenta parto de devene unu vilaĝo, kies orienta parto - Marklowice Górne (ĉeĥe Horní Marklovice, esperante Supra Marklovice) - apartenas al Pollando, kaj ĝi estas parto de komunumo Zebrzydowice. Unuafoje Marklovice, menciata jam en dokumento de arkidiocezo de Vroclavo el tempo ĉirkaŭ la jaro 1305, estis en la 17-a jarcento dividita en du partojn - Dolní kaj Horní. Sed en la 19-a jarcento ili denove kreis unu municipon. Ties daŭra apartigo okazis sekve de apartigo de Teŝinio en julio 1920. Dolní Marklovice falis pro decido en Konferenco de grandambasadoroj al Ĉeĥoslovakio kaj ĝi estis post la dua mondmilito aligita al Petrovice u Karviné, dum Horní (Supra) troviĝis sur la pola flanko de la limo kaj nun ĝi estas memstara municipo enkadre de komunumo Zebrzydowice.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869685
1880754
1890752
1900789
1910982
19211 141
JaroLoĝantoj
19301 662
19501 225
19611 406
19701 267
19801 140
19911 178
JaroLoĝantoj
20011 371
20111 972
20211 476

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Preĝejo de Ĉieliro de Sinjoro
  • Statuo de Johano Nepomuka
  • Krucifikso
  • Monumento de sankta Venceslao

Fotogalerio[redakti | redakti fonton]