Světlá Hora

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Světlá Hora
municipo
Preĝejo de sankta Barboro
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Světlá Hora
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Bruntál
Administra municipo Bruntál
Historiaj regionoj Ĉeĥa Silezio, Sudetio
Montaro Nízký Jeseník
Situo Světlá Hora
 - alteco 575 m s. m.
 - koordinatoj 50° 03′ 11″ N 17° 22′ 53″ O / 50.05306 °N, 17.38139 °O / 50.05306; 17.38139 (mapo)
Areo 42,97 km² (4 297 ha)
Loĝantaro 1 359 (2023)
Denseco 31,63 loĝ./km²
Unua skribmencio 1267
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 792 01 ĝis 793 34
NUTS 3 CZ080
NUTS 4 CZ0801
NUTS 5 CZ0801 597872
Katastraj teritorioj 5
Partoj de municipo 5
Bazaj setlejunuoj 5
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Světlá Hora
Retpaĝo: www.svetlahora.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Světlá Hora (legu Svjetla Hora, ĉeĥa traduko Hela Monto) estas municipo situanta en distrikto Bruntál en Ĉeĥio. Nuntempe la vilaĝo havas 1 359 loĝantojn (2023). En malnovaj dokumentoj ĝi estas nomata Lichtewerden, pli poste ankaŭ Lichtward.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Ludvíkov, Rudná pod Pradědem, Malá Morávka, Široká Niva, Vrbno pod Pradědem, Karlova Studánka, Andělská Hora kaj Staré Město.

Historio[redakti | redakti fonton]

La estiĝo de Světlá datiĝas al la jaro 1267, kiam germana nobelo Henriko el Waldov fondis en arbara spaco novan vilaĝeton kaj li nomis ĝin Lichtewerde. Klarigon de tiu ĉi nomo ni trovas en popola etimologio, skribe dokumentita en la 20-a jarcento, laŭ kiu la menciita vilaĝo estis konstruota sur hela loko meze de arbara pejzaĝo. Vilaĝo Světlá Hora estiĝis en la jaro 1960 per kunigo de du historiaj lokoj - minista urbo Andělská Hora, fondita ĉirkaŭ la jaro 1540 kaj vilaĝo Světlá (ĝis la jaro 1946 Lichtward). Post rea memstariĝo de Andělská Hora la iama vilaĝo lasis la nomon Světlá Hora pro la kaŭzo kun kunigo kun vilaĝoj Dětřichovice, Suchá Rudná, Stará Voda kaj Podlesí.

Tra katastra teritorio de Světlá Hora kondukas dislimejo inter montaroj Hrubý Jeseník kaj Nízký Jeseník, do kelkaj vilaĝoj troviĝas en unua kaj la aliaj en la dua montaro.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18693 124
18803 198
18903 169
19002 854
19102 773
19212 458
JaroLoĝantoj
19302 375
19501 205
19611 174
19701 363
19801 345
19911 477
JaroLoĝantoj
20011 532
20141 422
20161 458
20171 435
20181 424
20191 393
JaroLoĝantoj
20201 406
20211 340
20221 355
20231 359
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.