Vrbno pod Pradědem estas urbeto kun 4 839 loĝantoj (2022) en Ĉeĥio, situanta en Silezio, en montaro Hrubý Jeseník, 16 km de urbo Bruntál. En la urbeto kunfluiĝas riveroj Nigra Opava kun Meza Opava kaj Blanka Opava kaj estiĝas tiel rivero Opava, kies larĝa valo ebligis alkonduki ĝis Vrbno pod Pradědem krom landvojo ankaŭ fervojon.
Antaŭulo de Vrbno estis eble jam en la 13-a jarcento minista vilaĝo, la urbeton fondis sinjoroj el Vrbno en la jaro 1611. En la unua periodo proksimume ĝis fino de la 17-a jarcento ekonomia aktiveco de la urbeto estis celita al minado de oro, arĝento kaj fererco. En la urbeto laboris vitrofabrikoj, en la 18-a jarcento la urbeto orientiĝis al teksfarado, poste ankaŭ al lignoindustrio. Sur montopinto de Zámecká hora estas ruino de Fürstenwald, origine eble de přemysla burgo el la 13-a jarcento, ruinigita en la jaro 1471. Sur montopinto estas belvedero.
Vrbno estas elirejo precipe al montaro Jeseníky, al ties parto Hrubý Jeseník. En la ĉirkaŭaĵo estas multnombraj turismaj interesaj rokpartoj. En la valoj ni trovos spurojn de la minado kaj ellavejojn de oro el sablo.