Bílý Potok (Vrbno pod Pradědem)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Bílý potok
Bílý Potok
germane Weisseseife
domaro
Bílý Potok
Oficiala nomo: Bílý Potok
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Bruntál
Administra municipo Vrbno pod Pradědem
Historia regiono Ĉeĥa Silezio
Montaro Hrubý Jeseník
Domoj 13 2010
Situo Bílý Potok
 - koordinatoj 50° 07′ 46″ N 17° 19′ 03″ O / 50.12944 °N, 17.31750 °O / 50.12944; 17.31750 (mapo)
Katastro 40,12 km² (4 012 ha) Železná pod Pradědem
Loĝantaro 11 (2021)
Denseco 0,27 loĝ./km²
Estiĝo 1828
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 793 26
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Bílý Potok (Vrbno pod Pradědem)
Portalo pri Ĉeĥio

Bílý Potok (germane Weisseseife, pole Biały Potok) estas malgranda vilaĝo en Ĉeĥio, parto de urbo Vrbno pod Pradědem en distrikto Bruntál. Vivas ĉi tie 11 loĝantoj (2021).

Historio[redakti | redakti fonton]

La domaro estiĝis sub nomo Zainhütte en la jaro 1828 apud samnomata gisejo kaj forĝejo konstruitaj fare de vroclava episkopo. La vroclava episkopujo ĉi tie prilaboris propran ferercon en lokaj minejoj. Tu ĉi gisejo apartenis sub ferfabriko en la proksima vilaĝo Železná (1770). Oni produktis ĉi tie ferajn stangoj, diversajn aksojn por veturiloj, diversan ilaron kaj ankaŭ partojn de malvarmaj armiloj kaj kirasoj. Ekde sia fondo la domaro apartenis sub Mnichov kaj ekde la jaro 1835 sub Železná. Post pereo de la gisejo fine de la 19-a jarcento ĝi estis alinomita al Weisseseife kaj en la jaro 1947 al Bílý Potok. Ankoraŭ en 1950-j jaroj ĉi tie estis funkcia kvarcita minejo. Proksimume 1 km de la domaro survoje sur rokoj super valo de rojo Bílý potok situas ruinoj de du burgoj VeisenštejnRabenštejn. Nuntempe la domaro estas vojkruciĝo de turismaj vojoj kaj troviĝas ĉi tie plejparte refreŝigejaj objektoj.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18690
18800
189018
190015
191018
19210
JaroLoĝantoj
193018
19500
196113
197018
198022
199119
JaroLoĝantoj
200119
201113
202111

En Bílý Potok estas registritaj 13 adresoj: 8 objektoj por daŭra loĝado kaj 5 objektoj por refreŝigado. Dum popolnombrado en la jaro 2001 ĉi tie estis kalkulitaj 8 domoj, el tio 5 daŭre loĝataj.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Veisenštejn (ankaŭ Pustý hrad) – ruino de mezepoka burgo norde de la domaro
  • Rabenštejn – ruino de mezepoka burgo norde de la domaro

Fotogalerio[redakti | redakti fonton]