Železná (Vrbno pod Pradědem)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Železná
Železná
germane Buchbergsthal
vilaĝo
Železná
Oficiala nomo: Železná
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Bruntál
Administra municipo Vrbno pod Pradědem
Historia regiono Ĉeĥa Silezio
Montaro Hrubý Jeseník
Domoj 142 2010
Situo Železná
 - koordinatoj 50° 07′ 38″ N 17° 21′ 51″ O / 50.12722 °N, 17.36417 °O / 50.12722; 17.36417 (mapo)
Katastro 40,12 km² (4 012 ha) Železná pod Pradědem
Loĝantaro 332 (2021)
Denseco 8,28 loĝ./km²
Fondo 1770
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 793 26
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Železná (Vrbno pod Pradědem)
Portalo pri Ĉeĥio

Železná (1880–1947 Buchberkstál, germane Buchbergsthal, pole Żelazna) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de urbo Vrbno pod Pradědem en distrikto Bruntál. Vivas ĉi tie 332 loĝantoj (2021).

Historio[redakti | redakti fonton]

Devene metalurgian domaron fondis vroclava episkopo grafo Filip Gotthard von Schaffgotsch en la jaro 1770. La unua forĝejo ricevis nomon Nepomuk kaj la metalurgia domaro havis nomon Hammerdörfel. La domaro estis en subiĝo de municipo Einsiedel (Mnichov). Ekde la jaro 1795 ĝi proviĝis memstariĝi, kio la unuanfojon ne sukcesis. Grandan klopodon por la memstariĝo montris regiona hetmano Mückusch von Buchberg, laŭ kiu la domaro akiris en la jaro 1795 novan nomon Buchbergstahl kaj omaĝe de li estis plantita en la jaro 1795 historia arbo – fago, kiu kreskas ĝis hodiaŭ. La municipo akiris memstarecon nur en la jaro 1835. En la ajroj 1850 ĝis 1877 ĝi estis parto de municipo Mnichov. Al la municipo apartenis ankaŭ domaro Wolfseife. Plu post la jaro 1835 domaro Vidly (germane Gabel) kaj post la jaro 1930 ankaŭ Bílý Potok (ankaŭ Bílý Zejf), tiu ĉi municipo estiĝis en la jaro 1827 sub nomo Zainhütte. Ekde de fino de la 19-a jarcento ĝis la jaro 1947 ĝi havis nomon Buchberkstál. En la jaro 1947 la municipo estis alinomita al Železná.

En la jaro 1938 la municipo fariĝis konsisto de Germanio. La 8-an de majo 1945 la municipo estis okupita de Ruĝa Armeo kaj denove alligita al Ĉeĥoslovakio. Poste la germana loĝantaro estis ellandigita. Ĝis tiu tempo la municipo estis pure germana. La municipo perdis memstarecon en la jaro 1960 pro alligo al urbo Vrbno pod Pradědem.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869730
1880793
1890761
1900761
1910694
1921685
JaroLoĝantoj
1930693
1950480
1961391
1970381
1980451
1991505
JaroLoĝantoj
2001498
2011391
2021332

En Železná estas registritaj 142 adresoj: 136 objektoj por daŭra loĝado kaj 6 objektoj por refreŝigado. Dum popolnombrado en la jaro 2001 ĉi tie estis kalkulitaj 131 domoj, el tio 13 daŭre loĝataj.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Naskiĝintoj[redakti | redakti fonton]

Fotogalerio[redakti | redakti fonton]