El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bělá pod Pradědem estas municipo en Ĉeĥio en distrikto Jeseník . Vivas ĉi tie 1 731 loĝantoj (2022). La municipon kreas lokaj partoj Adolfovice, Domašov, Bělá kaj Filipovice. Ĝi etendiĝas proksime de Jeseník , 14 km ĝis montoselo Červenohorské sedlo (1013 m) (Ruĝmonta selo) sur ambaŭ bordoj de rivereto Bělá.
En proksima ĉirkaŭaĵo eblas trovi vicon da interesaj lokoj - Lázně Gräfenberg , Lipová-lázně , Velké Losiny , Karlova Studánka , kavernoj Na Pomezí kaj Špičák, skicentrejoj kaj turismaj cenrejoj sur Červenohorské sedlo, Ramzová , Praděd ka.
La municipo proponas riĉan elekton de enloĝigejoj en objektoj de hotela tipo, en pensionoj kaj en privateco.
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro Loĝantoj 1869 4 347 1880 4 678 1890 4 513 1900 4 109 1910 3 707 1921 3 351
Jaro Loĝantoj 1930 3 596 1950 2 096 1961 1 802 1970 1 599 1980 1 711 1991 1 736
Jaro Loĝantoj 2001 1 785 2011 1 747 2014 1 841 2016 1 810 2017 1 810 2018 1 802
Jaro Loĝantoj 2019 1 790 2020 1 770 2021 1 600 2022 1 731
Bělá pod Pradědem membriĝas en kvar partojn( samtempe bazaj setlejunuoj), kiuj situas en du katastraj teritorioj:
La parto Domašov mem ankoraŭ dividiĝas en partojn Dolní Domašov (germane Nieder-Thomasdorf ) kaj Horní Domašov (germane Ober-Thomasdorf ).