Velká Kraš

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Velká Kraš
germane Groß Krosse, pole Wielka Krasz
municipo
Preĝejo en Velká Kraš
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Velká Kraš
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Jeseník
Administra municipo Jeseník
Historiaj regionoj Ĉeĥa Silezio, Sudetio
Montaro Žulova montetaro
Transporto Fervojlinio 295
Rivero Vidnavka
Situo Velká Kraš
 - alteco 252 m s. m.
 - koordinatoj 50° 21′ 38″ N 17° 09′ 07″ O / 50.36056 °N, 17.15194 °O / 50.36056; 17.15194 (mapo)
Areo 21,50 km² (2 150 ha)
Loĝantaro 726 (2023)
Denseco 33,77 loĝ./km²
Reliefo Vidnava malaltebenaĵo
Unua skribmencio 1291
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 709 58 ĝis 790 58
NUTS 3 CZ071
NUTS 4 CZ0711
NUTS 5 CZ0711 553468
Katastraj teritorioj 4
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 4
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Velká Kraš
Retpaĝo: www.velkakras.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Velká Kraš (legu Velka Kraŝ - signifas Granda Kraŝ) estas nomo por grupo da vilaĝoj en Ĉeĥio en distrikto Jeseník. Vivas ĉi tie 726 loĝantoj (2023).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Kobylá nad Vidnavkou, Vidnava, Stará Červená Voda, Černá Voda kaj Bernartice.

La nomo Kraš estas derivita de slava persona nomo Kras, kiu poste estis transprenita ankaŭ en germanan Krosse. Ĉar estis kelke da Kraš-oj, ili estis diferencigataj per diversaj predikativoj, ekz. Velká (Granda) (en la 14-a jarcento ankaŭ eble Henčova = de Henč), Malá (Malgranda) (ankaŭ eble Siegfriedova = de Siegfried) kaj Fojtova (de Fojt). Ankaŭ eblas, ke temis devene pri unu granda vilaĝo, kiu pli poste apartiĝis je kelke da vilaĝoj. Velká Kraš ensumigis ekde la jaro 1869 devene memstarajn administrajn vilaĝojn Velká Kraš, Malá Kraš, Fojtova Kraš kaj Hukovice (germane Haugsdorf, devene Hugova Kraš); ĉiuj ĉi vilaĝoj havis ĝis la plej nova epoko propran katastron. En la jaroj 1976 ĝis 1990 Velká Kraš estis portempe aligita al Vidnava.

Grupo da vilaĝoj kun la komuna aŭ unuopa nomigo Kraš etendiĝas en ĉirkaŭaĵo de rivereto Vidnávka, kiu fluas el Rychleba montaro unue tra Žulová al nordo kaj ĉe Hukovice ĝi turniĝas al oriento al Vidnava kaj al limo kun Pollando.

En la plej malnovaj skribdokumentoj estas indikataj kelke da Kraš-oj kaj malfacile estas distingeble, kiu estis la plej malnova. Tio validas kiel pri dokumento por vidnava vilaĝestro, kiu estas metata en la jaron 1290, sed kiu priskribas staton proksimume en la jaroj 1256 - 1266, tiel pri listo de vilaĝoj de vroclava episkopujo el 1284, kie estas indikitaj kvar Kraš-oj.

Dum la tridekjara milito ĉiuj vilaĝoj estis prirabitaj kaj parte dezertigitaj. Post la jaro 1848 kaj post unuiĝo en unu administran vilaĝon Velká Kraš apartenis juĝeja distrikto Vidnava kaj al politika distrikto Frývaldov. Post la estiĝo de Ĉeĥoslovakio Velká Kraš havis la saman sorton kiel ceteraj germanaj vilaĝoj en regiono de Frývaldov. Unue ĉi tie havis la plej grandan influon kristanaj socialistoj, poste samideanoj de K. Henlein. Dum la Dua Mondmilito estis enla loko establitaj du pli malgrandaj militkaptitejoj. Post nova enloĝigo industriaj entreprenoj, kiuj ĉi tie estis antaŭe, pludaŭris nur parte.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 515
18801 574
18901 621
19001 630
19101 492
19211 573
JaroLoĝantoj
19301 643
1950956
19611 049
1970952
1980853
1991776
JaroLoĝantoj
2001907
2014779
2016759
2017756
2018742
2019734
JaroLoĝantoj
2020721
2021677
2022721
2023726

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.