Troubky (germaneRöhren) estas municipo situanta en Ĉeĥio en distrikto Přerov. Ties katastra teritorio havas areon 2114 ha. Ĝi situas en Hanakio ĉe kunfluejo de riveroj Moravo kaj Bečva. En la jaro 2025 ĉi tie vivis 2 009 loĝantoj.
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1348. Laŭ mito enskribita en municipa kroniko Troubky estis fondita fare de koloniistoj el devena domaro nomata Člunek, kiu situis sur insuleto ĉirkaŭfluata de rivero Bečva. Ĉar la rivero ofte disakviĝis, onidire oni decidis ekloĝi pli alte sur la bordo. Gvidis ilin libera sinjoro el Trúbky, laŭ kiu la municipo ricevis sian nomon. Sur ŝoseo ĉe Troubky estis ankaŭ en la jaro 1620, antaŭ sia mortotorturo en Olomouc, arestita sankta Jan Sarkander.
En la novepoka historio la municipo estis dufoje trafita per inundoj. Unuafoje dum julio de 1997, kiam estis neniigitaj 150 domoj kaj 9 homoj mortis. Temis tiel pri la plej malbone trafita setlejo per la inundo. Duanfojon la municipo estis ellavita dum majo de 2010, tiu ĉi katastrofo estis sen viktimoj en la vivoj.