Stará Červená Voda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Tiu ĉi artikolo temas pri municipo en regiono Jeseníky. Pri municipo en regiono Králíky temas artikolo Červená Voda.
Koordinatoj: 50°20′39″N 17°11′47″E  /  50.34417°N, 17.19639°O / 50.34417; 17.19639 (Stará Červená Voda)
Stará Červená Voda
germane: Alt Rothwasser, germane: Alt-Rothwasser, germane: Altrothwasser, pole: Stara Czerwona Woda
municipo
Stará Červená Voda vlajka.jpg
Flago
Stará Červená Voda znak.jpg
Blazono
Oficiala nomo: Stará Červená Voda
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Jeseník
Administra municipo Jeseník
Historiaj regionoj Nisa princlando, Ĉeĥa Silezio, Sudetio
Montaro Riĥleba montaro
Rojo Červený potok
Situo Stará Červená Voda
 - alteco 304 m s. m.
 - koordinatoj 50°20′39″N 17°11′47″E  /  50.34417°N, 17.19639°O / 50.34417; 17.19639 (Stará Červená Voda)
Areo 36,67 km² (3 667 ha)
Loĝantaro 665 (01.01.2010)
Denseco 18,13 loĝ./km²
Unua skribmencio 1291
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 790 53
NUTS 3 CZ071
NUTS 4 CZ0711
NUTS 5 CZ0711 541036
Katastraj teritorioj 3
Partoj de vilaĝo 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Stará Červená Voda
Retpaĝo: www.staracervenavoda.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Stará Červená Voda (en traduko Malnova Ruĝa Akvo) estas grupo da domaroj kun ampleksa katastro situanta en distrikto Jeseník.

Ĉeĥa kaj germana nomoj de Červená Voda (Rothwasser) estiĝis same kiel ĉe Černá Voda kaj Bílá Voda de koloro de fluo aŭ fundo de ĉi tiea rojo. Predikativoj Stará (Malnova), Nová (Nova) kaj Dolní (Malsupra) estiĝis iom post iom, sed oficiale ili estis uzitaj nur ekde la 18-a jarcento por diferencigi unuopajn partojn kaj vilaĝojn. La tuta administra unuo post la jaro 1848 konsistis el kelke da katastraj vilaĝoj kaj vilaĝetoj.

Stará Červená Voda-on prezentas propre la tuta grupo da loĝdomaroj kun ampleksa katastro. Tiu havis ankaŭ post la aligo de parto de la teritorio al Vidnava areon 3668 ha de plejparte arbara grundo tiriĝante de Vidnava ebenaĵo ĉe ŝtatlimo kun Pollando en nordo malproksimen suden en montaran regionon de montodorso-Sokolský, kio estas zono de Rychleba montaro inter Žulová kaj Jeseník. La loĝdomara areo etendiĝas en valo de Ruĝa rojo. Tra la sama, te. nordorienta direkto de Žulová kaj tra Černá Voda kondukas ankaŭ ŝoseo ĝis Stará Červená Voda, kie ĝi duiĝas parte al oriento al Mikulovice, parte al nordo tra Dolní Červená Voda (Malsupra Ruĝa Akvo) al Vidnava. Ekde Stará Červená Voda al sudo en la valon de Ruĝa rojo tiriĝas Nová Červená Voda (Nova Ruĝa Akvo). Vilaĝeto Johanka, kiu fakte pereis, estis dislokigita rekte ĉe la ŝtatlimo kaj ĉe ĉelima ŝoseo el Mikulovice ĝis Vidnava. Malantaŭ loka parto de la vilaĝo estas hodiaŭ agnoskataj nur Stará kaj Nová Červená Voda.

Nombro de loĝantoj de tiu ĉi proporcie granda vilaĝo, respektive grupo da vilaĝoj, notis dum lastaj cent jaroj antaŭ la jaro 1945 malkreskon proksimume el 2500 al 2000 personoj. Antaŭ la unua mondmilito estis en la tuta vilaĝo eĉ ne unu ĉeĥo, kelke da ĉeĥaj familioj aperis ĉi tie nur post la jaro 1918.

El la tuta grupo da vilaĝoj kaj vilaĝetoj la plej malnova estas la hodiaŭa Stará Červená Voda, devene nomata nur Červená Voda (Ruĝa Akvo). Ĝi aperas ja en dokumento por vidnava vilaĝestro el 1291, sed tiu konfirmis staton proksimume je kvaronon de jarcento antaŭe.

Dum la tridekjara milito la vilaĝo estis sufiĉe dezertigita kaj prirabita, sed riĉeco de arbaroj en ĉirkaŭaĵo ebligis proporcie rapidan renovigon. Dum militoj je Silezio la vilaĝo spertis en 1759 portempan enkvartirigon proksimume de kvardek mil aŭstriaj soldatoj. Post la malvenko de Aŭstrio Červená Voda tuj aperis ĉe nova limo inter Prusia kaj Aŭstria Silezio.

La jaro 1848 alportis ĉi tien ne nur novajn administrajn strukturojn kaj enmembriĝon de Stará Červená Voda en katastron de juĝeja distrikto en Vidnava kaj distrikta hetmanujo en Frývaldov, sed ankaŭ ŝanĝojn en agrikulturo kaj industrio. Certa specifaĵo de la vilaĝo estis tiam ankaŭ ampleksa bredado de abeloj.

Rilate al socia konsisto de la loĝantoj en Stará Červená Voda akiris post la jaro 1918 plej multe da balotvoĉoj germanaj kristanaj socialistoj kaj socialaj demokratoj, pli poste samideanoj de henleina movado. Dum la dua mondmilito ĉi tie estis du militkaptitejoj.

Post alveno de novaj loĝantoj en Stará Červená Voda pludaŭris sole ŝtonindustruio. Fine restis en la loko nur granita minejo en Nová Červená Voda, kiu estis malfermita en 1970. Pluaj lokaj uzinoj iom post iom pereis.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]