Velké Losiny estas municipo en Ĉeĥio. Ĝi situas en norda Moravio, el la Regiono Olomouc, 9 km nordoriente de Šumperk en cismontaro de Hrubý Jeseník. Velké Losiny estas konata kuracloko (kun varma mineralfonto) kaj feriloko, elirpunkto al la montaro Jeseníky. En 2023 ĝi havis 2 527 loĝantojn.
samnoma renesanca kastelo el 1580-1589, Nacia kultura memorindaĵo de Ĉeĥio, en kies parko kreskas Esperanto-arbo
manufakturo pri papero el 1550 (la plej malnova ĝis nun funkcianta tiuspeca entrepreno en la tuta Eŭropo; alirebla por publiko, ligita kun muzeo pri produktado de papero)