Bohuslavice estas municipo en distrikto Šumperk en Ĉeĥio. En la vilaĝo vivas 507 loĝantoj (2022). La vilaĝo estas kaj ĉiam ankaŭ estis plejparte agrikultura, industrio ĉi tie ne estas, oni veturas al laboro plejparte en najbarajn Lukavice kaj ĝis Mohelnice.
Bohuslavice estis fondita proksimume ĉirkaŭ la jaro 1250, evidente je insisto de posedanto de dubica sinjorujo Beneda, la plej supera ĉasisto de moravia margrafo kaj pli posta reĝo Přemysl Otakar la 2-a, en kies servoj Beneda estis. Tiu klopodante kiel eble plej multe eluzi teritorion apartenanta en dubica burgaro, pere de la t.n. lokigistoj alvokis vilaĝanojn, disdividis parcelojn kaj fondis vilaĝojn. La nomo de lokigisto ofte venis en la nomon de vilaĝo. Do la nomo Bohuslavice estas evidente derivita de nomo Bohuslav.
La unua skribmencio pri la vilaĝo konserviĝis nur el la jaro 1356. Kio valoras mencii, estas fakto, ke Bohuslavice ekde sia estiĝo ĝis hodiaŭa tempo estis pure ĉeĥa vilaĝo.
La vilaĝo dum la tutaj jaroj de sia ekzistado neniam estis kunigita kun alia vilaĝo.