Regiono Olomouc

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Regiono Olomouc
ĉeĥe: Olomoucký kraj
administra unuo
Urbodomo en Olomouc
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Olomoucký kraj
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Distriktoj
Historiaj regionoj Moravio, Ĉeĥa Silezio, Hanakio
Montaroj
Aŭtostrado D1
 - Internacia vojo R35, R46, R48, R55
 - Telfero Telferlinio Ramzová - Šerák
 - Fervojo Fervojlinio Přerov - Břeclav, Fervojlinio Olomouc - Opava
 - Flughaveno Flughaveno Olomouc
Najbaras kun
Gravaj urboj
Interesaj lokoj
Abismo Abismo ĉe Hranice
Riveroj Moravo, Odro
Ĉefurbo Olomouc
 - mezo Olomouc
 - alteco 219 m s. m.
 - koordinatoj 49° 35′ 38″ N 17° 15′ 03″ O / 49.59389 °N, 17.25083 °O / 49.59389; 17.25083 (mapo)
Plej alta punkto
 - situo Praděd
 - alteco 1 491 m s. m.
Plej malalta punkto
 - situo Abismo ĉe Hranice
 - alteco −274,5 m s. m.
Areo 5 159,0 km² (515 900 ha)
Loĝantaro 648 414
Denseco 125,69 loĝ./km²
Estiĝo 2000
Hetmano Ing. Martin Tesařík ĈSDP
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Aŭtokodoj M
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO
Nomo Holy Trinity Column in Olomouc
Tipo de heredaĵo kultura heredaĵo
Jaro 2000 (#24)
Numero 859
Regiono Eŭropo
Kriterioj i, iv
ISO 3166-2:CZ CZ-OL
CZ-NUTS CZ071
Situo de Olomouc enkadre de Ĉeĥio
Situo de Olomouc enkadre de Ĉeĥio
Situo de Olomouc enkadre de Ĉeĥio
Situo de Olomouc enkadre de Ĉeĥio
Situo de Olomouc enkadre de Ĉeĥio
Regiono Olomouc enkadre de Ĉeĥio
Regiono Olomouc enkadre de Ĉeĥio
Regiono Olomouc enkadre de Ĉeĥio
Administra divido de Regiono Olomouc
Administra divido de Regiono Olomouc
Administra divido de Regiono Olomouc
Vikimedia Komunejo: Olomouc Region
Retpaĝo: www.kr-olomoucky.cz

Regiono Olomouc situas en nordo de Moravio, ties la plej norda parto historie apartenas en Silezion. Oriente ĝi najbaras kun Moravia-Silezia Regiono, sudoriente kun Regiono Zlín, sudokcidente kun Sudmoravia regiono kaj okcidente Regiono Pardubice. Norde ties najbaro estas Pollando.

Naturkondiĉoj[redakti | redakti fonton]

Mezproksima supermara alteco pli-malpli sinkas de nordo al sudo. Regiono Olomouc dividiĝas je la plej alta moravia montaro Hrubý Jeseník kun najbara Moravia-Silezia Regiono; sur montodorso de Jeseníky ankaŭ kondukas malnova landlimo inter Moravio kaj Silezio. Okcidenton kaj sudokcidenton de Regiono kovras terlangoj de Bohema-Moravia montetaro, en orienta limo leviĝas montetaro Oderské vrchy. Sudorientan parton de Regiono plenigas fekundaj ebenaĵoj en teritorio nomata Haná.

De nordo al sudo tra Regiono trafluas rivero Morava, en kies riverregiono apartenas plimulto de la teritorio de Regiono. Morava enfluiĝas en Danubon, kiu ties akvojn forkondukas en Nigran maron. Randajn partojn de Regiono el nordo (malantaŭ remparo de Jeseníky) kaj nordoriente deakvigas rivero Odro ĝis Balta maro.

En Regiono Olomouc situas la plej profunda abismo en ĈeĥioAbismo ĉe Hranice. Interesaj naturregionoj estas Litovelské Pomoraví, naturparko Sovinecko kaj Velký Kosíř. Montetaroj Oderské vrchy kaj Nízký Jeseník estas plenaj de densaj arbaroj kaj rojoj.

Administra divido[redakti | redakti fonton]

La teritorio de Regiono estis limigita per teritorioj de distriktoj: Distrikto Olomouc, Distrikto Přerov, Distrikto Prostějov, Distrikto Šumperk kaj Distrikto Jeseník.

Komence de la jaro 2003 pereis distriktaj oficejoj kaj Regionoj ekde tiu tempo dividas sin en la tn. urbojn kun disvastigita agadeco. Krom la supre menciitaj eksaj distriktaj urboj laboras en la ŝtata administrado en la teritorio de Regiono ankoraŭ tiuj ĉi urboj: Hranice na Moravě, Konice, Lipník nad Bečvou, Litovel, Mohelnice, Šternberk, Uničov kaj Zábřeh.

En Regiono estas 394 komunumoj, el tio 13 urboj kun disvastigita agadeco. Sidejurbo de Regiono estas laŭstatuta urbo Olomouc.

Historio[redakti | redakti fonton]

Regiono kiel pli supera administra tutaĵo de Ĉeĥa respubliko estiĝis en la jaro 2000.

Olomouc en pasinteco rivalis kun Brno je gvidposteno en Moravio. Jam dum Přemyslidoj Moravio estis apartigita en destinojn Olomouc, Brno kaj Znojmo. Brno pli malfrue fariĝis sidejo de moraviaj landaj nobelaroj, sed ankaŭ poste la nobelaroj kunvenis alterne en Olomouc kaj Brno. Olomouc estas ankaŭ sidejo de ĉefepiskopejo, administranta la tutan Moravion.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Plej multe da loĝantoj laboras en industrio. Areoj de agrikultura grundo estas ampleksaj, malgraŭ tio senlaboreco en agrikulturo senĉese malaltiĝas.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Ek okcidento orienten kondukas tra Regiono ĉeĥa „ĉefa fervojlinio“ el Prago tra Pardubice, Zábřeh, Olomouc, Přerov, Hranice na Moravě kaj plu al Ostrava kaj ĝis SlovakioPollandon. Aŭtostrado kunigas Olomoucon kun Brno en sudo, daŭrigo al nordoriento ĝis Ostrava ankoraŭ ne estas preta.

Scienco kaj klereco[redakti | redakti fonton]

En Olomouc estas universitato.

Rilataj temoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]