Ruda nad Moravou
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Ruda nad Moravou | |||
germane: Eisenberg | |||
municipo | |||
Vido al municipo de okcidento
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Ruda nad Moravou | |||
Ŝtato | ![]() | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Olomouc | ||
Distrikto | Distrikto Šumperk | ||
Administra municipo | Šumperk | ||
Historia regiono | Moravio | ||
Rivero | Moravo | ||
Situo | Ruda nad Moravou | ||
- alteco | 325 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 58′ 52″ N 16° 52′ 40″ O / 49.98111 °N, 16.87778 °O (mapo) | ||
Katastro | 25,01 km² (2 501 ha) | ||
Loĝantaro | 2 512 (2020) | ||
Denseco | 100,44 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1350 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 789 63 | ||
NUTS 3 | CZ071 | ||
NUTS 4 | CZ0715 | ||
NUTS 5 | CZ0715 540978 | ||
Katastraj teritorioj | 6 | ||
Partoj de municipo | 6 | ||
Bazaj setlejunuoj | 6 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
![]() | |||
Retpaĝo: www.ruda.cz | |||
![]() |
Ruda nad Moravou (germane: Eisenberg) estas municipo en Ĉeĥio, en distrikto Šumperk en Regiono Olomouc. Vivas ĉi tie 2512 loĝantoj.
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1350.
Partoj de municipo[redakti | redakti fonton]
- Ruda nad Moravou
- Bartoňov
- Hostice
- Hrabenov
- Radomilov
- Štědrákova Lhota
Geologio[redakti | redakti fonton]
Ruda nad Moravou kun la ĉirkaŭaĵo estas tre riĉa por mineraloj. Geologie la grundo konsistas el griza gnejso, ardezo kaj serpentinŝtono. Sur la norda flanko direkte al Hostice de pratempoj estis fosata fererco, limonito, hematito kaj magnetito. Nordokcidente en Žďár estis trovita bronzito, pseŭdofito, enstatito, kromito, asbesto, ĥrizolito, pikrotito, skapolito, periklino, epidoto, amazonito, ĥalcedono, diopsido, dolomito, titanito kaj zirkonoj.
Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- Kastelo Ruda nad Moravou kun la areo; al la areo apartenas pluaj objektoj:
- Domo n-ro 3
- Komplekso de eksa distilfarejo ĉe n-roj 73 kaj 74
- Domo n-ro 72
- Statuo de Virgulino Maria – baroka skulptista laboro el la jaro 1715
- Statuaro de Kalvario (kontraŭe al municipa ofico) – ŝtonista laboro el la jaro 1825
- Statuaro de sankta Jozefo kun anĝeletoj (ĉe la preĝejo) – skulptista laboro el la jaro 1729
- Preĝejo de sankta Laŭrenco
Personecoj[redakti | redakti fonton]
- Wolfgang Kusý (1842–1886), juristo kaj kultura faranto en Brno, naskiĝinta en Ruda nad Moravou
- Richard Wiesner (1900–1972), ĉeĥa pentristo
- Ondřej Bank (* 1980), ĉeĥa skiisto, naskiĝinta en Zábřeh na Moravě, li vivis en Ruda nad Moravou
Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]
|