Petrov nad Desnou

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Petrov nad Desnou
germane Petersdorf an der Tess
municipo
Meza parto de la municipo kun ŝoseo n-ro 11 kaj montodorso de Hrubý Jeseník en fono
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Petrov nad Desnou
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Šumperk
Administra municipo Šumperk
Historia regiono Moravio
Montaro Hanuŝovica montetaro
Situo Petrov nad Desnou
 - alteco 365 m s. m.
 - koordinatoj 50° 00′ 20″ N 17° 02′ 40″ O / 50.00556 °N, 17.04444 °O / 50.00556; 17.04444 (mapo)
Katastro 12,20 km² (1 220 ha) Petrov nad Desnou
Loĝantaro 1 223 (2023)
Denseco 100,25 loĝ./km²
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 788 16
NUTS 3 CZ071
NUTS 4 CZ0715
NUTS 5 CZ0715 500020
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 2
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Petrov nad Desnou
Retpaĝo: www.petrovnaddesnou.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Petrov nad Desnou (germane Petersdorf an der Tess) estas municipo en Ĉeĥio, en Regiono Olomouc, en distrikto Šumperk. Ensumigante municipon Petrov nad Desnou kaj vilaĝon Terezín ĝi troviĝas apud kunfluejo de riveroj Desná kaj Merta. Vivas ĉi tie 1 223 loĝantoj (2023).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Vikýřovice, Velké Losiny, Rapotín kaj Sobotín.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la pasinteco la vilaĝo portis nomojn Petersdorf kaj ankaŭ Petrovice, evidente laŭ vokto Petr menciata al la jaro 1391. La nomon Petrov estas unuafoje dokumentita en la jaro 1869, nobelan predikaton "an der Tess" ĝi akiris en la jaro 1924, ekde la jaro 1955 ĝi portis nomon Petrov nad Desnou. Vilaĝo Teresienthal (hodiaŭ Terezín) estiĝis en parceloj de Petrov en la jaro 1789 kaj ĝi nomiĝas laŭ grafino Terezie Žerotínová, naskita Schrattenbach.

Ĝis ellandigo de germanoj post la dua mondmilito Petrov estis germana municipo kun ĉeĥa minoritato. La municipo estis okazejo de kamparanaj ribeloj. La ĉi tie regiono estas ankaŭ fama pro ĉasado de sorĉistinoj, al kiuj falis en la jaro 1686 kiel viktimo ankaŭ Voršila Kolbová, voktino de Petrov. En la jaroj 1839 ĝis 1931 estis sur loko de devena martelegejo maŝinejo, kiu apartenis al ferfabriko de fratoj Kleinidoj. Ekde la jaro 1932 agadis sur teritorio de Petrov uzino Velamos por produktado de bicikloj.

Geografio kaj transporto[redakti | redakti fonton]

Petrov nad Desnou situas sur maldesktra bordo de rivereto Desná kaj apud rivereto Merta antaŭ kunfluejo kun Deská kaj ĉirkaŭ ŝoseo I/11, inter Sobotín kaj Rapotín. Terezín situas sur maldekstra bordo de Desná antaŭ kunfluejo kun Merta, paralele kun ŝoseo I/44, kiu kondukas tra Rapotín laŭlonge laŭ la dekstra bordo de Desná.

Sude kaj oriente en la teritorion de la municipo falas arborkovritaj montodorsoj, la limo de la municipo kondukas ĉirkaŭ montoj Prostřední skála (718 m s. m.), Petrovský vrch (778 m s. m.) kaj nordoriente tra deklivejo de Kamenitý kopec (616 m s. m.). Apud la norda, orienta kaj suda randoj de la teritorio de municipo ĉirkaŭiras verde verda turisma marko markita turisma vojo, super Terezín krucigas ĝin flave flava turisma marko markita vojo de Kamenitý vrch.

En Petrov disbranĉiĝas fervoja linio 293 de Fervojo Desná.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 795
18801 913
18901 793
19001 635
19101 744
19211 594
JaroLoĝantoj
19301 777
19501 161
19611 400
19701 308
19801 211
19911 271
JaroLoĝantoj
20011 261
20141 195
20161 201
20171 185
20181 196
20191 224
JaroLoĝantoj
20201 220
20211 195
20221 230
20231 223

Partoj de municipo[redakti | redakti fonton]

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]