Drahany

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Drahany
germane Drahan
kampurbo
Preĝejo de sankta Johano Baptisto, fajroestingista armilejo kaj fiŝlago
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Drahany
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Prostějov
Administra municipo Prostějov
Historia regiono Moravio
Parto de Hanakio
Montaro Drahana montetaro
Situo Drahany
 - alteco 626 m s. m.
 - koordinatoj 49° 26′ 00″ N 16° 53′ 51″ O / 49.43333 °N, 16.89750 °O / 49.43333; 16.89750 (mapo)
Katastro 6,17 km² (617 ha) Drahany kaj Občiny u Drahan
Loĝantaro 512 (2023)
Denseco 82,98 loĝ./km²
Unua skribmencio 1310
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 798 61
NUTS 3 CZ071
NUTS 4 CZ0713
NUTS 5 CZ0713 589462
Katastraj teritorioj 2
Partoj de kampurbo 1
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Drahany
Retpaĝo: www.drahany.com
Portalo pri Ĉeĥio

Drahany estas kampurbo en Ĉeĥio troviĝanta en distrikto Prostějov, Regiono Olomouc. Vivas ĉi tie 512 loĝantoj (2023).

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1310.

En la jaro 1940 la urbeto fariĝis konsisto de la tn. "paferzercejo ĉe Vyškov." La municipo estis perforte forloĝigita kaj ĝi fariĝis celtabulo de pafado. Multe da domoj estis damaĝigitaj aŭ plen detruitaj. Post fino de la dua mondmilito plimuulto da loĝantoj revenis reen en sian vilaĝon, sed multaj povis reveni nenien kaj loĝigis vilaĝon Libinon en distrikto Šumperk. En la jaro 1984 estis ĉe preĝeo gtrovita trezoro kun 556 arĝentaj moneroj el perioso de la tridekjara milito.

Ekde la 10-a de oktobro 2006 estis al la municipo redonita statuso de kampurbo. Tiun la municipo akiris en la jaro 1384, sed ĝi perdis ĝin antaŭ la tridekjara milito kaj por tempo la titolo de kampurbo estis al ĝi redonita nur en la novepoka historio, en la jaro 1908. Sekve de malgrandigo de armea spaco Březina estis al la municipo la 1-an de januaro 2016 alligita katastra teritorio Občiny u Drahan.

Naturaj rilatoj[redakti | redakti fonton]

La municipo situas en orienta parto de Drahana montetaro, al kiu ĝi donis sian nomon. Rekte en la municipo fontas rivereto Velká Haná, nordokcidente de la municipo rojo Otinoveský potok. En katastro de la municipo troviĝas naturaj memorindaĵoj Nebeský rybník kaj Údolí Velké Hané.

Pluaj fotografioj[redakti | redakti fonton]