Mostkovice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mostkovice
municipo
Mostkovice
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Mostkovice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Prostějov
Administra municipo Prostějov
Historia regiono Moravio
Parto de Hanakio
Montaro Drahana montetaro
Rivero Hloučela
Situo Mostkovice
 - alteco 253 m s. m.
 - koordinatoj 49° 28′ 20″ N 17° 03′ 08″ O / 49.47222 °N, 17.05222 °O / 49.47222; 17.05222 (mapo)
Areo 8,33 km² (833 ha)
Loĝantaro 1 606 (2023)
Denseco 192,8 loĝ./km²
Valego Supramoravia valego
Unua skribmencio 1131
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 798 02
NUTS 3 CZ071
NUTS 4 CZ0713
NUTS 5 CZ0713 589730
Katastraj teritorioj 2
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Mostkovice
Retpaĝo: www.mostkovice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Mostkovice estas municipo en Ĉeĥio, en Regiono Olomouc, en distrikto Prostějov. Vivas ĉi tie 1 606 loĝantoj (2023). Ĝi situas sur rivereto Hloučela proksimume 4,5 km okcidente de Prostějov. Sur ĝia katastro troviĝas digo kaj parto de akva areo de Plumlova valbaraĵo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1131. Posedantoj de la senjorujo kiel konsisto de Plumlov estis ĝis la jaro 1466 senjoroj el Kravaře kaj poste familio de senjoroj el Pernštejn, ekde la jaro 1599 ĝis fino de la unua mondmilito proprumis la vilaĝon Lichtenštejnidoj.

En la jaroj 1980 ĝis 1990 Mostkovice estis loka parto de Prostějov, ekde la jaro 1991 ĝi estas denove memstara municipo.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj por la tuta municipo kaj por ties unuopaj partoj indikas tabeleto sube.

Lokaj partoj 1869 1880 1890 1900 1910 1921 1930 1950 1961 1970 1980 1991 2001 2011
Nombro de loĝantoj parto Mostkovice 885 972 1055 1168 1290 1351 1448 1724 1511 1413 1415 1315 1294 1497
Nombro de domoj parto Mostkovice 132 163 177 196 222 247 283 396 363 377 399 454 466 469

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Preĝejo de Ĉielpreno de Virgulino Maria
  • Dia torturo ĉe muelejo
  • Krucifikso
  • Monumento al falintoj en la 1-a mondmilito en loka parto Mostkovice
  • Monumento al falintoj en la 1-a mondmilito en loka parto Stichovice
  • Memortabulo sur naskodomo de generalo František Kravák, ekzekutita fare de nazioj

Ekipaĵaro de municipo[redakti | redakti fonton]

Sur ties katastro, en la okcidenta parto kun historia nomo Stichovice, troviĝas digo kaj parto de akva areo de Plumlova valbaraĵo inkluzive de vico da refreŝigeja objektoj.

Signifa loko de Stichovice estas ankaŭ eksa flughaveno konstruita senpere antaŭ la dua mondmilito, kiu pli poste servis al germana okupacia armeo kaj ĝis la jaro 1990 al ČSLA. Ekde la jaro 1990 ĝi estas uzata de civilaj subjektoj.

Personecoj[redakti | redakti fonton]

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Panoramo[redakti | redakti fonton]

Vido al Mostkovice de sudo
Vido al Mostkovice de sudo