Bílá Voda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Bílá Voda (apartigilo)
Bílá Voda
germane Weißwasser, pole Biała Woda
municipo
La eksa piarista kolegio kun preĝejo de Vizito de Virgulino Maria
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Bílá Voda
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Jeseník
Administra municipo Jeseník
Historiaj regionoj Ĉeĥa Silezio, Sudetio
Montaro Riĥleba montaro
Najbaras kun Złoty Stok Pollando
Rojo Bílý potok
Situo Bílá Voda
 - alteco 305 m s. m.
 - koordinatoj 50° 26′ 31″ N 16° 54′ 56″ O / 50.44194 °N, 16.91556 °O / 50.44194; 16.91556 (mapo)
Areo 14,98 km² (1 498 ha)
Loĝantaro 337 (2023)
Denseco 22,5 loĝ./km²
Reliefo Vidnava malaltebenaĵo
Unua skribmencio 1532
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 790 69
NUTS 3 CZ071
NUTS 4 CZ0712
NUTS 5 CZ0712 525227
Katastraj teritorioj 2
Partoj de vilaĝo 3
Bazaj setlejunuoj 3
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Bílá Voda
Retpaĝo: www.bilavoda.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Bílá Voda estas la plej norda vilaĝo de Ĉeĥa Silezio situanta en distrikto Jeseník. Malantaŭ ŝtatlimo al Pollando troviĝas la eksa minejurbo Złoty Stok. Vivas ĉi tie 337 loĝantoj (2023).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Javorník kaj Złoty Stok.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas maksimume verŝajne, ke ĉeĥa nomo Bílá Voda (en traduko Blanka Akvo) kaj germana nomo Weisswasser estiĝis laŭ akvoj de ĉi tiea rojo. Ekde la jaro 1748 estis diferencigataj du partoj de Bílá Voda – kampourbo kaj vilaĝo. Plu apartenis al ĝi vilaĝeto kaj katastra vilaĝo Kamenička (malĝuste Kameničky, germane Kamitz-Uberschar), vilaĝeto Růženec (Rosenkranz) kaj ankaŭ kelke da solejoj.

La komuna katastro de Bílá Voda (1291 ha) kaj de Kameničky (216 ha) havis antaŭe areon de 1507 ha kaj ĝi plenigis la plej malantaŭan parton de terlango en Javorníky, kiu estas el tri flankoj limigita de ŝtatlimoj; antaŭe kun Germanio, post la jaro 1945 kun Pollando. La tereno leviĝas de norda ebenaĵa parto (ĉirkaŭ 300 supermaraj metroj) direkte al sudo en grandajn altecojn de la plej okcidenta parto de Rychlebské hory kun montopinto de Javorník (780 m). Bílá Voda situas en norda angulo de la katastro kaj vizitanto povas veni ĉi tien sole per unusola ŝoseo el Javorník kaj el Horní Hoštice, senĉese senpere laŭlonge laŭ la ŝtatlimo, tra ĉelima vilaĝeto Kamenička al la eksa kampourbo kaj al ĝi liganta vilaĝo; de tie kondukas sole loka vojo al sudo ĝis la pereinta Růženec apud limo kun Klodsko. En la jaro 1959 okazis malgranda ŝanĝo de la ŝtatlimo, per kiu la areo de la katastro estis malaltigita al 1498 ha.

Bílá Voda spertis la plej grandan evoluon en la 18-a jarcento, poste post apartigo de Silezio ĝia malavantaĝa situo senĉese pli karakterize influis sinkon de nombro de ĉi tieaj loĝantoj. En 1900 ĉi tie estis 1277 personoj en 238 domoj, el tio 159 en 33 domoj en la memstara katastara vilaĝo Kamenička, 47 loĝantoj en 12 domoj en vilaĝeto Růženec, 545 en 120 domoj en la vilaĝo kaj fine 526 loĝantoj kaj 73 domoj en kampourbo Bílá Voda. Antaŭ la unua mondmilito ne estis en tiu ĉi ekskluzive germana vilaĝo eĉ unu ĉeĥo, post la jaro 1918 ĉi tie ekloĝis nur kelke da ĉeĥaj familioj kun 31 anoj en la jaro 1930. Nova loĝigo post 1945 gvidis al plua radikala malaltigo de la nombro de loĝantoj al 465 en 205 domoj en 1950. En 1991 ĉi tie estis 545 loĝantoj, el tio en Kamenička 63 kaj en la vilaĝo 64. Monaĥinoj, kiuj estis ĉi tien devige transloĝigitaj el nuligitaj monaĥinejoj post la jaro 1950, tre partoprenis en la eksa kampourbo en la nombro de 418 personoj. En 1991 en la tuta vilaĝo estis sole 67 domoj, el tio en Kamenička 11 kaj en la vilaĝo 17. Tio estis vere unu el la plej malproksimaj anguloj en Ĉeĥoslovakio, respektive en Ĉeĥio.

Estiĝo de Bílá Voda[redakti | redakti fonton]

Bílá Voda kiel vilaĝo kun tiu ĉi nomo estiĝis nur tre malfrue, ĉirkaŭ la jaro 1532, sed estas verŝajne, ke temis pri nova loĝigo sur loko de dezertiĝinta vilaĝo Wyssoka, dokumentita jam fine de la 13-a jarcento en ĉirkaŭaĵo Reichenstein (hodiaŭa Zloty Stok). Kamenička estas rememorigata kiel eklezia posedaĵo unue jam en 1325 ĉe vilaĝo Kamenice (antaŭe Kamnitz, hodiaŭ Kamienica), kiun ĝi fine de la 15-a jarcento akiris kiel lombardaĵon kaj fine kiel posedaĵon urbo Patschkau, la hodiaŭa Paczków. Bílá-Voda-on evidente fondis familio de Schoffidoj, alie ankaŭ de Gotschidoj (Schaffgotschidoj), kaj ĝi estis ĝis la jaro 1794 kunigita kunposedaĵo en Hertwigswald (hodiaŭ Doboszowice). Fine de la 16-a jarcento akiris tiun ĉi posedaĵon Maltitzidoj kaj iam tiutempe estiĝis ĉirkaŭ gastigejo survoje al Klodsko vilaĝeto Růženec. Dum la tridekjara milito Bílá Voda dezertiĝis tiel, ke ĝi devis esti vendita, sed fine la tutan posedaĵon heredis en 1687 grafa familio de kladska branĉo de Liĥtenŝtejnoj.

En la posedo de Liĥtenŝtejnoj Bílá Voda tre leviĝis. Estis ĉi tie nefinkonstruita kavalira sidejo, korto, kalkoŝtonfabriko, brikfabriko, du fiŝlagoj kaj kelke da metiistoj. Tiutempe estis renovigitaj pilgrimadoj al statueto de Virgulino Mario en preĝejo el 1604, kiuj kontribuis al rekatolikigo. En 1651 estas en la loko dokumentita agado de instruisto, eĉ kiam lernejo ĉi tie estis eble pli baldaŭ. En 1722 estis en la vilaĝo 8 kamparanoj kaj 39 ĝardenistoj.

En la historion de Bílá Voda plej multe enskribiĝis Jakub Arnošt Liĥtenŝtejn (1690 – 1747), olomouca kanoniko kaj pli posta episkopo, kiu ekprenis administradon de bieno de Hertwigswaldau en 1714. Tiu ĉi nobelo decidis en Bílá Voda fondi piaristan kolegion, en kiu estis komencita instruado en 1727. Tio estis la unua piarista fondaĵo en la tuta Silezio. Por la kolegio kaj sesjara gimnazio estis konstruita en 1733 ampleksa monaĥeja kaj lerneja konstruaĵo, en pluaj jardekoj estis alikonstruita kaj ampleksigita ankaŭ ĉi tiea preĝejo de Ĉieliro de Virgulino Mario, kiu estis konsekrita en 1777. La konstruita areo ĉirkaŭ la monaĥejo kaj la kolegio estis avancita je kampourbo. La lernejo fariĝis apud klerigado ankaŭ centrejo de arta, precipe teatra kaj muzika vivoj. Agadis ĉi tie multe eminentaj profesoroj, el kiuj necesas nomi almenaŭ muzikan komponiston Antonín Brossmann (1731 – 1789).

Tre multpromesa evoluo de Bílá Voda estis bedaŭrinde tre baldaŭ malrapidigita per kelkaj malfavoraj cirkonstancoj. Tio estis unuavice sileziaj militoj, kiuj kelkfoje tuŝis rekte la regionon ĉirkaŭ Javorník. En 1742 Bílá Voda ja fariĝis loko de subskribo de protokolo je divido de Silezio, sed tuj ĝi ŝanĝiĝis en enklavon, preskaŭ ĉiuflanke limigitan de la ŝtatlimoj. Post la morto de fondinto de la piarista kolegio havis liaj sekvantoj por tiu ĉi instituto jam multe pli malmulte da kompreno. Nombro de lernantoj en la piarista gimnazio malkreskis, tiel ke ĝi estis en 1829 nuligita; al piaristoj restis senĉese nur ĉeflernejo kaj paroĥo. La sinjorujo de Hertwigswaldau estis ŝuldigita kaj helpis neniel la memstariĝon de ties blank-akva parto en 1794. La posedaĵon Bílá Voda alternis poste kelke da posedantoj, kaj fine aĉetis ĝin en aŭkcio rotestro Ludoviko grafo d'Ambly; kontraŭ vidvino Betina ribelis en 1848 servutuloj kaj devis interveni soldataro.

Provo subteni en Bílá Voda teksproduktadon en 1771 havis nur mallongan daŭron. Tio estis ĉefe tial, kiel onidire esprimis tion dum vizito en 1779 imperiestro Jozefo la 2-a, ke la vilaĝo situis "vere ĝuste en pinto" de tiama monarkio. Pli signifan havis ĉi tiea korto, bierfarejo, ŝtonminejo, du kalkoŝtonfornoj, mallonge ankaŭ minado de arzenopirito (ĝis 1675).

En 1836 estis en Bílá Voda (en la kampourbo kaj la vilaĝo) 192 domoj kaj 1296 loĝantoj, en vilaĝeto Růženec 11 domoj kaj 63 loĝantoj. En Kamenička, kiun tiam ricevis en rektan proprumadon urbo Paczków kaj aligis ĝin a posedaĵo Hoštice, tiam estis 32 domoj kaj 216 loĝantoj.

Post nuligo de servuteco Bílá Voda fariĝis parto de juĝeja distrikto Javorník kaj politikaj distrikton Frývaldov. Ĉi-tiun posedaĵon heredis ekde 1853 kelke da princinoj, ke en 1917 ĝi venis en nenobelajn manojn. La posedaĵo havis mezproksime netutan milon da hektaroj da grundo, sed agrikulturaj parceloj estis traluigitaj, do en reĝioj de la posedantoj restis arbaroj kaj industriaj entreprenoj, precipe segejuzino, ŝtonminejo kaj kelke da kalkfabrikoj, sed ties nombro senĉese sinkis. Post 1918 estis alaĉetitaj arbaraj parceloj de bieno en Krutvald (hodiaŭ Travná), do grunda fonduso kreskis al 1512 hektaroj. Dum la unua parcelreformo en Ĉeĥoslovakio estis parceligitaj nur 54 ha kaj ĉio cetera estis lasita al la proprumantoj; dum la dua mondmilito alternigis la ĝisnunajn posedantojn grafo W. Wilczek. Apud grandbieno en la vilaĝo aperis nur kelkaj iom malgrandaj firmaoj, el kiuj eblas noti almenaŭ minadon de kalkoŝtono kaj kalkoŝtonfabrikon (ĝis fino de la 19-a jarcento) kaj precipe poste produktadon de plenigkrajonoj de marko Haro, kiu estiĝis dum la unua respubliko en Ĉeĥoslovakio, ĝi supervivis la militon kaj intertempe ankaŭ periodon post la jaro 1945.

Apud komunumaj lernejoj en la kampourbo kaj en la vilaĝo transprenis en 1872 zorgon pri lernejaferoj en Bílá Voda de piaristoj nova konvento de malriĉaj lernejaj fratinoj Notre Dame, kiu ĉi tie konstruis pensionon kaj malfermis la tuta skalon de knabinaj lernejoj ĝis instituto por virinaj profesioj.

Politika orientado de la germana loĝantaro en Bílá Voda respondis al la tuta situacio en regiono de Frývaldov. Dum la ĉeĥoslovaka unua respubliko ĉi tie post kristanaj socialistoj kaj socialaj demokratoj akiris decidan influon samideanoj de Konrad Henlein, kiuj meritis pri okupo de javorníka terlango ankoraŭ antaŭ munkena interkonsento en 1938. Diskonkorditan situacion dum la dua mondmilito rememorigas en tombejo tombo por viktimoj de la t. n. marŝoj de morto de arestitoj el Oswiecim, kiu tra ĉi tie marŝis vintre de 1945.

Post majo de 1945 la izoliteco de Bílá Voda de la ĉirkaŭa mondo ankoraŭ pli profundiĝis. Novaj alloĝintoj venis ĉi tien nur en malgranda nombro kaj ili ne povis anstataŭi la forŝovitajn germanajn familiojn. La arbaran grundon de ĉi tiu bieno transprenis ŝtata administracio. Neagrikulturaj produktejoj iom post iom pereis. Nova instituto fariĝis psikiatra kuracejo (ekde 1954), kiu estis orientita precipe por kuracado de alkoholuloj. En 1990 Bílá Voda havis propran poŝtoficon, estis ĉi tie arbara administracio de Arbara uzino Javorník, uzino de Ĉeĥa katolika Karitato, sed apud tio jam nur unusola vendejo kaj ankaŭ gastigejo. Estis ĉi tie eĉ ne lernejo, do infanoj devis veturi en lernejon ĝis Javorník.

Ne estis evidente hazardo, ke tiun ĉi forŝovitan angulon de Ĉeĥoslovakio elektis post la jaro 1948 nova monopola potenco kiel lokon, kien estis post la tutŝtata perforta nuligo de monaĥejoj en 1950 transveturigitaj monaĥinoj el multaj lokoj, por ke ili ne estu "je okuloj". Tiel en la konstruaĵo de ĉi tie monaĥinejo kreiĝis specifa eklezia komunumo, kiu supervivis ĉiujn suferojn kaj obstaklojn kaj influis en ĉiuj direktoj la plej novan historion de Bílá Voda.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
JaroLoĝantoj
18691 475
18801 470
18901 330
19001 277
19101 166
19211 182
JaroLoĝantoj
19301 104
1950465
1961673
1970539
1980588
1991546
JaroLoĝantoj
2001316
2014331
2016324
2017328
2018314
2019307
JaroLoĝantoj
2020323
2021370
2022330
2023337

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]

La eksa piarista kolegio kun preĝejo de Vizito de Virgulino Maria
La eksa piarista kolegio kun preĝejo de Vizito de Virgulino Maria