Štěpánov (distrikto Olomouc)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Štěpánov
germane Stefanau
urbo
Kostel sv. Vavřince se hřbitovem.jpg
Preĝejo de sankta Laŭrenco
Štěpánov OL flag.jpg
Flago
Štěpánov znak.png
Blazono
Oficiala nomo: Štěpánov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Olomouc
Administra municipo Olomouc
Historia regiono Moravio
Parto de Hanakio
Fervoja haltejo Štěpánov
 - fervojlinio n-ro 270
Riveroj Moravo, Oskava
Situo Štěpánov
 - alteco 232 m s. m.
 - koordinatoj 49° 41′ 03″ N 17° 13′ 14″ O / 49.68417 °N, 17.22056 °O / 49.68417; 17.22056 (mapo)
Areo 26,84 km² (2 684 ha)
Loĝantaro 3 512 (2022)
Denseco 130,85 loĝ./km²
Valego Supramoravia valego
Unua skribmencio 1201
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 783 13
NUTS 3 CZ071
NUTS 4 CZ0712
NUTS 5 CZ0712 505161
Katastraj teritorioj 4
Partoj de urbo 3
Bazaj setlejunuoj 6
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Štěpánov (Olomouc District)
Retpaĝo: www.stepanov.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Štěpánov estas urbo en Ĉeĥio situanta en distrikto Olomouc. Ĝi situas proksimume 10 km norde de Olomouc, 10 km oriente de Litovel kaj 6 km sudokcidente de Šternberk. Per areo temas pri unu el la plej grandaj hanakaj municipoj. Vivas ĉi tie 3 512 loĝantoj (2022).

Tra la katastro de la urbo, kiu konsistas el kelke da antaŭe memstaraj municipoj, trafluas riveroj Moravo kaj Oskava kaj rivereto Sitka. La teritorio de urbo trafas ankaŭ PPR Litovelské Pomoraví. Tra Štěpánov kondukas fervoja koridoro Olomouc–Praha (fervojlinio n-ro 270).

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1201.

Relative granda municipo, plejparte de ĉeĥa karaktero, sed kun germana minoritato, atingis grandan evoluon post la jaro 1842, kiam ĉi tie František Klein fondis konatan ferfabrikon. Kialo estis avantaĝa komuniko Vieno–Olomouc–Prago, kiun donis tiam konstruata Norda fervojo de imperiestro Ferdinando. Sed dum granda ekonomia krizo en la jaro 1932 la ferfabriko finis sian trafikon.

En la jaro 1938 estis en Štěpánov internejo por henleinanoj.[1] En la jaro 1939 poste la spacoj de la eksa ferfabriko de fratoj Kleinoj servis kelke da monatoj kiel spaco de kon centrejo por amasigado de plejparte la juda loĝantaro de Olomouc kaj la ĉirkaŭaĵo antaŭ forŝovo en pluajn koncentrejojn. En la jaroj 1945–1946 la areo de la ferfabriko male estis uzata por internejo de germanoj en konekso kun ilia labor-enmembrigo kaj li posta forŝovo.[1]

La 22-an de julio 2020 Štěpánov fariĝis urbo.

Partoj de urbo[redakti | redakti fonton]

Konsisto de la urbo estas ankaŭ Hutě, kvankam ne temas pri registra parto de municipo. Tio estas devene laborista kolonio kaj ĝi troviĝas inter tiamaj ferfabriko, trajna stacidomo kaj parto Březce.

Březce estis al Štěpánov alligita en la jaro 1960, Moravská Huzová eĉ kun Stádlo kaj Benátky en la jaro 1974. Ekde la jaro 1976 konsisto de la municipo estis ankaŭ Liboš, sed tiu fine de la jaro 1990 denove memstariĝis.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de Štěpánov laŭ popolnombrado
Jaro 1869 1880 1890 1900 1910 1921 1930 1950 1961 1970 1980 1991 2001 2011
Loĝantoj 2692 2656 2695 2897 2813 2960 3203[n 1] 2427 2746 2647 4200 3312 3329 3274
Domoj 175 212 228 251 300 325 419 496 550 565 886 794 839 907
  1. El tio 2794 personoj de la naciecoj ĉeĥoslovaka, 384 germana kaj 25 ceteraj.

Personecoj[redakti | redakti fonton]

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Zdeněk Jeník: Češi a Němci dříve a dnes: problémy národní identity a vzájemných vztahů Čechů a Němců: sborník statí ze semináře k česko-německým vztahům konaného 14. 9. 2000 v Krnově. Open Education & Sciences, Opava, 2000, 222 s.