Vernířovice
- Pri domaro de gigantmontara urbo Žacléř temas artikolo Vernířovice (Žacléř).
Vernířovice (Šumperská Teplice) | |||
germane: Wermsdorf | |||
municipo | |||
Parto de municipo sub preĝejo
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Vernířovice | |||
Ŝtato | ![]() | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Olomouc | ||
Distrikto | Distrikto Šumperk | ||
Administra municipo | Šumperk | ||
Historia regiono | Moravio | ||
Montaroj | Hrubý Jeseník, Hanuŝovica montetaro | ||
Situo | Vernířovice | ||
- alteco | 524 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 01′ 54″ N 17° 07′ 49″ O / 50.03167 °N, 17.13028 °O (mapo) | ||
Katastro | 33,29 km² (3 329 ha) Vernířovice u Sobotína | ||
Loĝantaro | 201 (2019) | ||
Denseco | 6,04 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1558 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 788 15 | ||
NUTS 3 | CZ071 | ||
NUTS 4 | CZ0715 | ||
NUTS 5 | CZ0715 554146 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
![]() | |||
Retpaĝo: www.obec-vernirovice.cz | |||
![]() |
Vernířovice (germane: Wermsdorf, antaŭe ĉeĥe Šumperská Teplice) estas municipo en Ĉeĥio, en distrikto Šumperk, katastra teritorio Vernířovice u Sobotína. Vivas ĉi tie 201 loĝantoj.
Geografio[redakti | redakti fonton]
La municipo troviĝas en PPR Jeseníky en valo de montara rivereto Merta, ambaŭflanke ĉirkaŭigita de montaraj masivoj de pinta parto de montaro Hrubý Jeseník. Senpere proksime de la municipo estas natura memorindaĵo Zadní Hutisko.
Vernířovice estas allogema ne nur pro turismo kaj refreŝigejaj sportoj, sed por ŝatantoj de malnovaj minejaj laboraĵoj kaj mineraloj. Ŝatata estas markita vojo tra Kosaře al Jelení hřbet kaj Čertova stěna kun belvedera roko. En ĉirkaŭaĵo estas restaĵoj de minejgalerioj kaj kavoj post minado de ercoj. La municipo estas karakteriza elirloko al entreprenado de diversaj ekskursoj ĝis Protektata pejzaĝa regiono Jeseníky. Skeleton kreas montaraj grupoj de Keprník, Praděd, Orlík kaj Mravenečník.
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1558. Tiu ĉi minista domaro komune kun pluaj municipoj dum longaj 400 jaroj provizis ferajn gisejojn en Sobotín per kvalitaj magnetitaj ercoj. Tiu ĉi erco kaj el ĝi fabrikitaj feraj produktoj famigis tiun ĉi regionon tra la tuta mondo.
El Vernířovice devenis almozpetantino Marina Schuchová, kiu pro tio, ke ŝi elprenis el la buŝo en preĝejo en Sobotín dum komunio hostion, donis senperan kaŭzon al komenco de malgloraj sorĉistinaj procesoj en senjorujo Velké Losiny.
Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- Dia torturo
- Monumento al sorĉistinaj procesoj