Komunio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kaliko por ofero de la sakramenta vino

Komunioeŭĥaristio (signifanta "dankespriman oferon") estas sakramento, kiu estas rita ofero de pano kaj vino por memorigi pri Kristo. La komunio per la simbola manĝo de panpeco kaj iom da vino scene ripetas la Lastan Vespermanĝon de Jesuo Kristo dividis kun liaj dek du apostoloj kaj disĉiploj antaŭ ol esti mortigita per krucumado, kaj rite memorigas pri ĝi. Meso estas diservo, en kiu okazas komunio. La termino "komunio" estas ankaŭ uzata por signifi la partoprenon en eŭĥaristio[1], dum la termino "eŭĥaristio" estas ankaŭ uzata por indiki la konsekritajn pano kaj vino[2]

En diversaj eklezioj kaj doktrinoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ katolikismo kaj ortodoksismo, la komunio aŭ eŭĥaristio — la pano kaj vino — fariĝas la veraj sango kaj korpo de Kristo, kaj ne nur simbole aŭ spirite, kvankam la ekstera apero restas sama. Sankta Tomaso de Akvino klarigis la procezon per la ideo de transsubstancigo. Per la eŭkaristio ni partoprenas en la korpo kaj sango de Kristo, kaj tial en lia venko super peko kaj morto. Ĝi estas nia nutraĵo spirita, la pano de la ĉielo, per kiu ni estas fortigitaj iri laŭ la volo de Dio sur la tero kaj tial al la ĉielo post morto. Sed la eŭkaristio devas esti manĝita kun fido kaj koro ricevema.

La eŭĥaristio estas oferata dum ĉiu meso. En la katolikismo ĉiu baptita kredanto, nekonscianta pri grava peko (murdo, adulto, ŝtelo, ktp) povas ricevi la eŭkaristion; alie li devas konfesi siajn pekojn en konfeso antaŭ ol li povas ricevi ĝin. La eŭkaristio donas pardonon pri malgravaj pekoj (kolero, volupto, egoismo, ktp). La ortodoksismo ne konas la distingon inter pekoj gravaj kaj malgravaj, sed la praktiko pri la antaŭkomunia konfeso varias laŭ landoj. En la Rusa Ortodoksa Eklezio konfeso antaŭ la komunio estas nepre necesa.

Laŭ protestantismo, la pano kaj vino estas simboloj de la korpo kaj sango de Kristo, sed ne la efektivaj korpo kaj sango. Jesuo eble ĉeestas en la sakramento, sed la pano kaj vino ne estas la efektiva korpo kaj sango. Zvinglo diris, ke la sakramento estas tute simbola. Kalvino diris, ke Jesuo ne estas en la pano, sed en la kredanta manĝanto (Konsento de Zuriko). Lutero diris, ke Kristo estas fizike en la pano kaj vino, tamen ne per transsubstancigo (la katolika doktrino), sed per kunsubstancigo. La disputo krevigis la protestantan eklezion.

La Konferenco de Lambeth deklaris, ke anglikanoj havas la saman doktrinon pri eŭkaristio, kiun havas romkatolikismo kaj ortodoksismo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Difinoj de komunio en vortaro.net [1]
  2. Difinoj de eŭkaristio en vortaro.net [2]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]