Transsubstancigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Transsubstancigo estas doktrino de katolikismo pri la eŭkaristio, la pano kaj vino de komunio. Transsubstancigo estas la klarigo de Tomaso de Akvino pri kiel la pano kaj vino povas esti la efektiva korpo kaj sango de Jesuo Kristo. Akvino diris, ke la substanco de la pano kaj vino fariĝis Kristo dum la ekstera apero restis same. En tio, Akvino antaŭsupozis ne modernan fizikon, sed sekvis la filozofion de Aristotelo.

Protestantoj forĵetis la doktrinon, sed ne povis akordiĝi pri la naturo de komunio: Lutero enkondukis la doktrinon de kunsubstancigo -- la substanco de kaj Kristo kaj la pano kaj vino kunekzistas. Laŭ Kalvino, la tuta afero estas tute kontraŭlogika; li diris, ke Kristo estas en la kredanto, ne en la pano. Zvinglo, aliflanke, diris, ke komunio estas tute simbola.