Marteno Lutero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Lutero)
Saltu al: navigado, serĉo
Marteno Lutero
germana religia reformisto
germana religia reformisto
Personaj informoj
Naskiĝo 10-an de novembro 1483 (1483-11-10)
en Eisleben, Saksio, Armoiries modernes Saint-Empire bicéphale.svg Sankta Romia Imperio
Morto 18-an de februaro 1546 (1546-02-18) (62-jara)
en Eisleben, Saksio, Armoiries modernes Saint-Empire bicéphale.svg Sankta Romia Imperio
Lingvokapablo latina lingvo, New High German, germana lingvo
Familianoj
Edz(in)o Katarina von Bora
Infanoj Elisabeth Luther, Paul Luther, Magdalena Luther, Margarete Kunheim, Martin Luther jr., Johannes Luther
Patro Hans Luther
Patrino Margarethe Luther
v  d  r
Information icon.svg

Marteno LUTERO (germane Martin LUTHER; naskiĝis la 10-an de novembro 1483 en Eisleben, mortis la 18-an de februaro 1546 samloke) aŭgustenana monaĥo kaj germana profesoro, estas la fondinto de protestantismo, unu el la tri ĉefaj branĉoj de kristanismo. Pro tio, li estas unu el la plej influaj homoj de la mondo. La 31-an de oktobro 1517 li najlis siajn 95 tezojn al la pordego de preĝejo de Wittenberg, lia protesto kontraŭ la korupteco en la katolika eklezio. Ĉi tiu ago estis la origino de protestantismo. Kaj ankaŭ la origino de luteranismo, la unua protestanta konfesio, kiu ankoraŭ estas la precipa konfesio en Germanio kaj Skandinavio. Ekster ĉi tiu regiono, la precipa protestantismo estas tiu de Zvinglo kaj Kalvino, kiu estis disvolvigita en Svislando dum 1520-60, kaj nun floras precipe inter anglalingvanoj.

Kvankam Lutero protestis kontraŭ la korupteco de la Eklezio, lia doktrino estis hereza laŭ katolikismo: li protestis ne nur kontraŭ la korupta uzo de aŭtoritato en la Eklezio, sed kontraŭ la ideo de aŭtoritato mem: la aŭtoritato de la Eklezio ne nur estis misuzita, sed estis senlegitima en si mem.

La ĉefaj doktrinoj de Lutero, kiuj fariĝis la koro de protestantismo kiel herezo:

Vivo[redakti | redakti fonton]

Universitato de Wittenberg
Foto de portreto

En julio 1505, Lutero preskaŭ estis frapita de fulmo kaj diris, "Sankta Ana, helpu min. Mi fariĝos monaĥo." Tiel li fariĝis aŭgustenana monaĥo. En 1507, Lutero fariĝis sacerdoto (ordino fare de Johannes Bonemilch). En 1508 li estis sendita al la universitato de Wittenberg por studi pri Aristotelo. En 1510 la aŭgustenanoj sendis lin al Romo pro iu afero. Romo ŝancelis Luteron: tie li vidis la diboĉadon de la korteganoj de la Eklezio.

En 1512 li fariĝis doktoro kaj studis kaj instruis pri la Biblio, precipe pri la epistoloj de Paŭlo.

En la monaĥejo kaj la universitato, Lutero praktikis severan sinregadon, pentofaradon kaj ofte konfesis siajn pekojn. Sed tio donis al li nek pacon de koro nek certecon de menso pri sia eterna savo. Sub la influo de sia amiko Johann von Staupitz, Lutero profunde studis la Biblion, ne nur profesie, sed por sia eterna savo. En la Biblio li fine trovis la solvon:

Ĉar la justeco de Dio malkaŝiĝas en ĝi de fido al fido, kiel estas skribite: La virtulo vivos per sia fideleco. (Romanoj 1:17)

La savo de Kristo, Lutero finfine komprenis, ne venis de iu ajn faro de pento aŭ bono, sed sole per fido en Kristo mem, fido kiu estas donita per la graco (la senmerita favoro) de Dio. Tio fariĝis la doktrino sola fide, la koro de lia reformo.

Pro lia nova kompreno pri la fido, li estis instigita protesti la praktikon de indulgenc-biletoj, per kiu la Eklezio korupte vendis pardonojn por la punoj de purgatorio. En 1517, Lutero najlis sian Disputatio pro declaratione virtutis indulgentiarum, alinomatan la 95 tezoj, al la pordego de preĝejo de Wittenberg, por protesti kontraŭ pardon-biletoj. Dum 1517-21, Lutero ne ribelis kontraŭ la Eklezio, sed penis reformi ĝin.

En 1520 Lutero skribis tri leterojn kontraŭ la Eklezio:

  • Pri kristana libereco - letero al la papo. Kristano estas savita sole per fido, ne per faroj (sola fide).
  • La babilona kapto de la eklezio – letero kontraŭ la sep sakramentoj de katolikismo. Lutero akceptis nur tri: komunion, konfeson kaj bapton.
  • Publika letero al la kristana nobelaro de la germana nacio pri la reformo - La pastrareco de la kredantaro. Ĉiuj kristanoj estas egalaj, la Biblio estas la sola aŭtoritato pri la fido, ne la papo (sola scriptura). * La diboĉado de la korteganoj de la Eklezio.

En tiuj li klarigas sian reformon kaj doktrinon.

Al la Eklezio, lia doktrino ne estis iu pura kaj reformita—reveno al veroj forgesitaj—sed iu nova kaj hereza. Je la 3-a de januaro 1521, papo Leono la 10-a deklaris Luteron herezulo kaj ekskomunikis lin. Poste, en la sama jaro, Lutero estis venigita al Worms, kie li aperis antaŭ la germana imperiestro Karlo la 5-a, ties princoj kaj reprezentanto de la papo. La imperiestro kaj la papo volis, ke Lutero rezignu sian herezon, sed anstataŭe Lutero defendis sian novan doktrinon:

Krom se mi estas konvinkita de la atesto de la Skriboj aŭ de klara rezono, (ĉar mi ne fidas en la papo nek la koncilioj per si mem, ĉar ili klare kaj ofte eraris kaj memkontraŭdiris), mi estas ligita al la Skriboj, kiujn mi citis, kaj mia konscienco estas kaptito de la Vorto de Dio. Mi ne povas rezigni ion ajn kaj ne tiel faros, ĉar agi kontraŭ mia konscienco estas nek sendanĝera nek prava. Mi ne povas fari alie.

La imperiestro kondamnis lin kaj la amikoj de Lutero kaŝis lin en la kastelo de Wartburg.

La doktrinoj de Lutero estis disvastigitaj tra Germanio. Ilin subtenis la et-nobelaro kaj kamparanoj, kiuj ribelis en 1522, trenante Germanion en militon. La lukto daŭris ĝis 1536, kvankam milito revenis en la 1540-jaroj. Finfine, en la paco de Augsburg de 1555, post la morto de Lutero, post jaroj de milito, kie nek katolikaj nek protestantaj armeoj povis venki decidige, Germanio adoptis la principon de ‘‘cuius regio, eius religio’‘ ("kies regiono, ties religio"), laŭ kiu la loka reganto decidas pri la religio de sia regataro. Germanio en tiu tempo estis regata de multaj lokaj princoj, kiuj estis praktike sendependaj de la imperiestro. Ankoraŭ hodiaŭ Germanio estas parte katolika, parte protestanta (kaj nun, parte nekredanta).

En 1522, en la kastelo de Wartburg, Lutero tradukis la Novan Testamenton el la greka en la germanan lingvon. Poste li tradukis la tutan Biblion (eldonita en 1534). Lia traduko, kaj liaj aliaj skriboj, helpis formi la germanan kiel nacian, normigitan, skriban lingvon. La germana de lia Biblio fariĝis la normo.

En 1543, Lutero skribis 65,000-vortan verkon, kiu kontraŭis Judismon. La titolo estis Pri la Judoj kaj iliaj Mensogoj (germane: Von den Jüden und iren Lügen).

Je la 13-a de junio 1525, Lutero edziĝis al eksmonaĥino, Katarina von Bora. Li havis ses gefilojn: Johano, Elizabeta, Magdalena, Martino, Paŭlo kaj Margareta. Lia familio loĝis en eks-monaĥejo.

Doktrino[redakti | redakti fonton]

Lutero en vitralo de Goslar.

La fundamenta malsamo inter la doktrino de Lutero kaj la doktrino de katolikismo:

Ĉi tiuj diferencoj fariĝis komuna al la plimulto de protestantismo.

Meso: Lutero diris meson en la germana, ne en la latina (la tiama kutimo), kaj oferis komunion en ambaŭ formoj—pano kaj vino (la roma katolika eklezio nur oferis la panon dum 1365-1965). Laŭ Lutero la meso ne estas pri la oferdono de Kristo por niaj pekoj, komunio ne estas la centro de la Diservo, sed la prediko, ĉar ĝi instigas fidon.

Sakramentoj: Lutero retenis du el la sep katolikaj sakramentoj: bapto kaj komunio . Lutero kredas ke infanetoj povas baptiĝi.

Kristo kaj vino kaj pano: Lutero kredis ke Kristo estas ‘‘fizike’‘ en la pano kaj vino de komunio, ne per transsubstancigo (la katolika doktrino), sed per kunsubstancigo, kie Kristo estas kun, en kaj sub la pano, sed la substanco de la pano restas. Laŭ Kalvino, aliflanke, la pano kaj vino ne ŝanĝiĝas, sed la kredanto mem kiu manĝas ilin kun fido. Laŭ Zvinglo la rito estas tute simbola. Ĉi tiu malsamo de doktrino fariĝos punkto de granda disputo kaj fendos protestantismon.

Monaĥismo: Ĉar merito estas senutila, luteranismo abolis la monaĥejojn. Lutero mem rompis sian monaĥan voton kaj poste edziĝis. La germanaj princoj, kiuj poste protestantiĝis, rabis la havon de la monaĥejoj.

Antaŭdestinismo: Lutero diris ke homo ne posedas libervolon, ke Dio antaŭdecidis, kiuj estos savitaj. Tio estas la doktrino de antaŭdestinismo. Lutero kredis en unuobla antaŭdestinismo kaj ne en la pli severa duobla antaŭdestinismo de Kalvino. Laŭ Kalvino, Dio antaŭdecidis ne nur la savotaron, sed ankaŭ la damnotaron. Erasmo defendis la katolikan doktrinon de libervolo kontraŭ Lutero.

Biblia kanono: Lutero en sia traduko de la Biblio, metis la librojn de la apokrifo kiel aldonaĵojn post la korpo de la Malnova Testamento kaj la librojn Jakobo, Judas, Hebreoj kaj Apokalipso kiel aldonaĵojn post la korpo de la Nova testamento. Lutero vidis tiujn librojn kiel edifajn sed ne kiel la Vorton de Dio. La libroj de Makabeoj de la apokrifo subtenas la katolikan doktrinon de purgatorio, kaj Jakobo la katolikan doktrinon pri merito, doktrinoj kontraŭ kiuj Lutero staris (kaj doktrinoj kiuj estas la bazo de pardon-biletoj).

Sanktuloj: Lutero ne forigis la kulton de Sankta Maria. Li kredis ke ŝi estis virgulino ĝis morto.

Lutero kaj la judoj[redakti | redakti fonton]

La rifuzo de judismo la fare de Luther ekestis nur iom post iom. En sia traktaĵo Ke Jesuo estas denaska judo (1523) li akcentas, ke Jesuo devenis el la Dia popolo, li malpermesis perforton kontraŭ judoj kaj rigardis ilian socian izolon kiel baro, „plibonigi“ ilin, tio signifas, konverti ilin al la „vera kredo“. Li supozis, ke post okazinta reformado de la eklezio judojn li povas pli bone konverti al kristanismo.

Post kiam li estis en tio senrevigita kaj estis travivinta misiosukcesojn de judoj al protestantoj, li ŝanĝiĝis al judomalamiko. En siaj malfruaj traktaĵoj Brief wider die Sabbather an einen guten Freund [Letero kontraŭ la sabatanoj al bona amiko] (1538), Von den Jüden und jren Lügen [Pri la judoj kaj iliaj mensogoj] (1543) kaj Pri Ŝemhamforaŝo kaj pri la gento de Kristo (1544) li deklaris la judojn al plej malica amiko de la kristanismo kaj referencis pri tio ankaŭ – ĉu prave aŭ ne, estas disputata – kontraŭjudajn eldirojn de la Nova Testamento. En 1543 li skribis:[1]

Tiel malespera, tramalicigita, travenenigita, tradiabligita afero estas per tiuj ĉi judoj, ĉar tiuj ĉi 1400 jarojn estis kaj ankoraŭ estas nia plago, pestego kaj ĉiu malfeliĉo. Resume, ni havas verajn diablojn per ili. Se mi povus, mi faligus kaj en mia kolero trapikus lin [la judon] per la glavo. Jes ja, ili tenas nin [kristanojn] kaptitaj en nia propra lando, ili igas nin labori ĝisŝvite, produkti monon kaj bonon, dum kiam ili sidas malantaŭ la forno, maldiligentas, pompas kaj fritas pirojn, manĝaĉas, drinkaĉas, vivas dolĉe kaj bone de nia laborprodukto, tenas nin kaj niajn posedaĵojn kaptitaj per ilia malbenita uzuro, mokas dume kaj alkraĉas nin, ke ni laboru kaj lasu ilin esti maldiligentaj junkroj … estas do niaj sinjoroj, ni iliaj servutuloj.
Wittenberg, 1543

Post tio sekvis sep-era plano por la traktado de la judoj:[2]

Unue, ke oni fajre ekbruligu ilian sinagogon aŭ lernejon kaj tion, kio ne volas bruli, surŝutu kaj surmontu per tero, ke neniu homo iam ajn vidu ŝtonon aŭ skorion de tio. Kaj tion oni faru por honori nian Sinjoron kaj la kristanaron per tio, por ke Dio vidu, ke ni estas kristanoj. – Due, ke oni ankaŭ same disrompu kaj ruinigu iliajn domojn. Ĉar ili faras ĝuste la saman en ili, kion ili faras en siaj lernejoj. Anstataŭe oni povas ilin meti ekzemple sub tegmenton aŭ stalon kiel la ciganojn, por ke ili sciu, ke ili ne estas sinjoroj en nia lando. – Trie, ke oni forprenu de ili ĉiujn iliajn preĝolibrojn kaj talmudojn, en kiuj estas instruataj tiaj idolkultoj, mensogoj, malbenado kaj blasfemo. – Kvare, ke oni malpermesu al iliaj rabenoj je [puno kontraŭ] korpo kaj vivo plue instrui. – Kvine, ke oni tutplene nuligu la protekton de la judoj. – Sese, ke oni malpermesu al ili la uzuron, ke oni forprenu de ili ĉiun kontantan monon kaj trezoron je arĝento kaj oro, kaj deponu ĝin garde. – Sepe, ke oni metas al fortaj judoj enmanen draŝilon, hakilon, pioĉon, fosilon, ŝpinturnilon, ŝinilon kaj perlaborigi ilin sian vivtenon ĝisŝvite.

Tio legiĝas kiel voko al pogromo kaj memorigas pri kelkaj rimedoj de la pli malfruaj nazioj kontraŭ la judoj. Historiistoj tamen indikas sur tion, ke la traktaĵo estis direktita al evangeliaj princoj, ne al la popolo. Luther akcentis, ke li ne volas ataki la judojn, sed nur iliajn „mensogojn“ (la judan kredon), kaj atingi, ke tiuj ĉi neniel povu esti disvastigataj. Por tio li postulis de la princoj en iliaj teritorioj subpremadon kaj finfine la forpeladon de ĉiuj judoj. Al tio ili tamen ne sekvis.

Ĉu la malamikeco de Luther kontraŭ la judoj havis siajn radikojn en lia teologio aŭ nur laŭiris la epokospiriton, estas pridisputata. La kontraŭjudaj kliŝoj de Luther tamen ne diferenciĝis de la katolika tradicio, el kiu li transprenis ilin; ili tamen ricevis pli grandan teologian pezon, kiam li ligis ilin kun sia doktrino de leĝo kaj evangelio. En tiu ĉi li destinis al la judaro la rolon de la rifuzita popolo staranta nur sub la Dia kolerojuĝo.

Kontraŭjudistoj en la Germana Regno kiel Adolf Stöcker, pli malfrue naziaj ideologiistoj kiel Alfred Rosenberg kaj Julius Streicher, kaj ne laste la Germana kristanoj kiel Martin Sasse ofte bazigis sur tiaj eldiroj de Luther kaj pravigis sian propran kontraŭjudismo per ili, kvankam Luther ne reprezentis "rasisme" argumentitan kontraŭjudismon. Ili povis la frazon stampitan de Heinrich von Treitschke en 1879 „La judoj estas nia malfeliĉo“ dedukti el tio: „ ĉar tiuj ĉi 1400 jarojn estis kaj ankoraŭ estas nia plago, pestego kaj ĉiu mafeliĉo.“ Multaj evangelaj germanoj rigardis la nazian raspolitikon 1933–1945 kiel plenumo de nacia kristanismo onidire volata de Luther.

Lutero kaj la muziko[redakti | redakti fonton]

Lutero, estanta lerta kaj sperta kantisto kaj liutisto, sciis komponi laŭ la polifonio stilo siatempa. Li estis familiara kun la verkoj de gravaj samtempuloj kiel Ludwig Senfl, Pierre de la Rue, Heinrich Finck kaj Josquin Desprez kaj atribuis al la muzikon altan rangon. Liaopinie ĝi havas eksterordinaran moralan kiel animan influon sur la homon.[3]

Denn wir wissen, daß die Musik auch den Teufeln zuwider und unerträglich sei. Und ich sage es gleich heraus und schäme mich nicht, zu behaupten, daß nach der Theologie keine Kunst sei, die mit der Musik könne verglichen werden, weil allein dieselbe nach der Theologie solches vermag, was nur die Theologie sonst verschafft, nämlich die Ruhe und ein fröhliches Gemüte. [Ĉar ni scias, ke la muziko ankaŭ estas naŭza kaj neeltenebla por la diabloj. Kaj mi tuj eldiras kaj ne hontas aserti, ke post la teologio ne ekzistas arto komprenebla kun la muziko, ĉar nur tiu ĉi post la teologio povas, kion alikaze nur povas la teologio, nome la kvieton kaj gajan animon.]
--Lutero al Ludwig Senfl[4]
Nun freut euch, lieben Christen gmein en la Okkanta Libro

Luther, koncedante al la muzikan praktikadon (musica practica) pli altan gravecon kompare kun la muzikteorio resp. muzika filozofio (musica speculativa), reprezentis vidmanieron pri la muziko kaj la socia pozicio de la muzikisto, kiu klare distingiĝis de la mezepoka kompreno.[5]

Teologo Friedrich Schorlemmer interpretas la rigardon de Luther pri la muziko kiel rimedo kontraŭ „kolero, kverelo, malamo, envio, avareco, malkvieto, malgajeco kaj murdo“,[6] kiel tiu ĉi versis en antaŭparolo por kantaro, akcentante laŭ moderna vidpunkto la kuracan, animpurigan, animaltigan kaj pacdonan funkcion de muziko.[7]

Luther rigardas la muzikon kiel nepran eron de la lerneja kaj universitata edukado. Ĉiu instruisto do devas povi kanti kaj ankaŭ onta pastro kunportu teoriajn kaj praktikajn lertecojn en la muziko.[8] Luther akcentas la pedagogian valoron de muziko kaj postulas de la regantoj protekton kaj prosperigon de la muziko. En siaj Tischreden [tabloprelegoj] li opiniis:

Reĝoj, princoj kaj regantoj devas protekti la muzikon. Ĉar al grandaj potenculoj kaj regantoj konvenas teni bonajn liberajn artojn kaj leĝojn […] Oni devas nepre flegi la muzikon en lernejoj […] La junularon oni ĉiam alkutimiĝu al ĉi tiu arto, ĉar ĝi generas vere lertajn homojn.
Luther, Tischreden[9]
Vom Himmel hoch, da komm ich her – unu el la plej famaj kantoj komponitaj de Luther, presita en 1567

Luther kontraŭstaris ekstremajn strebojn[10] en la reformacia movado, rezigni ĉion eksterecan kaj per tio aparte ankaŭ la muzikon.[11]

Ankaŭ ke mi ne opinias, ke per la evangelio ĉiuj artoj devus esti terenbatata kaj malaperi, kiel kelkaj pastregoj opinias, sed mi volas ĉiujn artojn, aparte la muzikon, volonte vidi en la servo de tiu, kiu ĝin donis kaj kreis.
--Luther: Antauparolo al la kantaro de Wittenberge el 1524[12]

Rilate la muzikon en la preĝejo lia celo estis pli aktiva partopreno de la komunumo je la diservo. Li ekzemple pledis por tio, enkonduki je certaj lokoj de la diservoj germanajn kantojn. Liaj ideoj pri la uzo de la muziko estas plej klara en lia traktaĵo Deutsche Messe und Ordnung Gottesdiensts [Germana meso kaj ordo de la diservo] el 1526. Anstataŭ la unuopaj mespartoj laŭ tio germanlingvaj paroĥaj kantoj, tiel nomataj ordinariumaj kantoj, povus anstataŭi aŭ kompletigi latinajn partojn.[13] Je tio al li ne sufiĉis, simple transmeti la tekston nur en la germanan. La muziko devis estis adaptata al la postuloj de la germana lingvo.[14]

Mi volonte volus havi hodiaŭ germanan meson, mi ankaŭ agas per tiu; sed volonte mi volus, ke ĝi havus veran germanan karakteron. Ĉar ke oni tradukas la latinan tekston kaj gardas la latinan tonon aŭ notojn, mi lasas okazi; sed tiu ne sonas agrabla nek honesta. Devas ambaŭ, teksto kaj notoj, akcento, melodio kaj tonmetaĵo deveni el vera gepatra lingvo kaj voĉo; alikaze ĉio estas imitado kiel faras la simioj.
Citaĵo de Luther – 6739, XX. 265[15]

De Luther estas transdonitaj 36 kantoj.[16] Konrad Ameln kaj Markus Jenny supozas en sia publikaĵo Das deutsche Kirchenlied, ke Luther verŝajne verkis 45 kantojn kaj kantaĵojn. Je almenaŭ 20 el ĉi tiuj kantoj la melodioj certe estas de li mem. Je la verkado de la kantoj Luteron parte subtenis la elektoprinca kantmajstro Konrad Rupff kaj kantoro Johann Walter.[17] Je tio Luther uzis variajn formojn de traduko, pliampleksigo kaj kontrafakturo. Apude staras liberaj novkreitaĵoj de li.[18] Li germanigis tradiciajn latinajn tekstojn de liturgiaj kantoj, ekzemple gregoriajn himnojn, kaj ŝanĝis laŭbezone la melodion, por adapti ĝin al la trajtojn de la germana lingvo kaj ĝiaj leviĝoj kaj malleviĝoj. Siajn proprajn poeziajn talentojn li rigardis je tio per esprimaĵoj kiel „abomenan kaj mizeran rimadon“ nepre kritike.[19] Krom tio li uzis melodiojn el popol- aŭ kristnaskokantoj same kiel de studentaj aŭ paroĥaj kantoj kaj parte ŝanĝis ilin iomete.[20] Tio estis ankaŭ ligita kun didakta celo:[21]

furorkantoj, rajdanto- kaj montokantoj kristane kaj morale ŝanĝitaj, por ke la malbonaj ĉagrenigaj melodioj, malutilaj kaj hontindaj kantaĉoj kantendaj je stratetoj, kampoj, domoj kaj aliloke, dumpase de la tempo foriĝu, kiam oni povus havi kristanajn, bonajn, utilajn tekstojn kaj vortojn sub ili.

La kantoverkaro de Luther estas subdividebla laŭ diversaj genroj.[22] Tiu ĉi kategoriigo tamen ne estas ekskluziva. Krom tio ekzistas malklare difinitaj klasigoj kiel „ĵurnala kanto“ (Rößler), „konfeskanto“ (Veit), „reformacia kanto“ kaj aliaj

La ĥoraloj de Luther aperis unuafoje 1523/24 en la Achtliederbuch kaj poste en 1524 je Wittenberg en evangela kantaro. Ili fariĝis kolono de la reformacia diservo kaj krome stampis daŭreme la historion de la religia kanto sur la kontinento Eŭropo.

Post morto[redakti | redakti fonton]

Melanktono, kiu regis la luteranan eklezion post Lutero kaj skribis la kredon de luteranismo (la Konfeso de Augsburgo), moderigis la doktrinon de Lutero. Ekzemple, li re-enkondukis la ideon de libervolo kaj remetis la librojn Jakobo, Judas, Hebreoj kaj Apokalipso en la korpon de la Biblio.

La doktrino de Lutero pri pravigo sole per fido fendis la eklezion, ekigis la protestantan reformadon kaj du jarcentojn da milito. Tamen, je la 31-a de oktobro 1999, je la 482-a datreveno de la 95 tezoj, la luterana kaj katolika eklezioj harmoniigis sian komprenon pri la doktrino.


Memoraĵoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. vidu ankaŭ Thorsten Ehrke: Schluss mit der Luther-Apologie (PDF; 4,5 MB); en: Politik und Kultur. Zeitung des Deutschen Kulturrates, eldono marton/aprilon 2009 de la Germana Kulturkonsilantaro, p. 37
  2. Martin Luther: Von den Juden und ihren Lügen (1543); in Martin Luthers Werke, Kritika Kompleta Eldono, volumo 53; Verlag H. Böhlau, 1920; pj. 522–523
  3. Andrew Wilson-Dickson: Geistliche Musik – Ihre großen Traditionen – Vom Psalmengesang zum Gospel; Brunnen Verlag, Gießen, 1994; p. 60. Horst Herrmann: Martin Luther. Eine Biographie; Berlino: Aufbau Taschenbuch-Verlag, 2-a eldono. 2003; p .488.
  4. El letero al Ludwig Senfl de la 1-a oktobro 1530; el Luther, Karin Bornkamm kaj Gerhard Ebeling (eldonintoj): Ausgewählte Schriften, volumo 6, 1982, Insel Verlag, paĝo 134.
  5. Oskar Söhngen: Theologie der Musik, Johannes Stauda Verlag, Kassel, 1967, paĝo 84.
  6. Komprenaĵoj laŭ la antaŭparolo de Luther pri ĉiuj bonaj kantaroj el 1583, en kiu li versigas „Sinjorinon Musica“ post laŭdo de la ĝojoj de la muziko („Singen und Klingen“) en la unua kvarlinia verso: „Hier kann nicht sein ein böser Mut, / wo da singen Gesellen gut. / Hie bleibt kein Zorn, Zank, Haß noch Neid / weichen muß alles Herzeleid. / Geiz, Sorg und was sonst hart anleiht / fährt hin mit aller Traurigkeit. / […] Dem Teufel sie sein Werk zerstört / und verhindert viel böser Mörd.“ Citita laŭ Friedrich Schorlemmer: Hier stehe ich – Martin Luther; Berlino: Aufbau-Verlag, 2003; p. 95 f.
  7. Friedrich Schorlemmer: Hier stehe ich – Martin Luther; Berlino: Aufbau-Verlag, 2003; p. 96.
  8. Christoph Krummacher: Musik als praxis pietatis – zum Selbstverständnis evangelischer Kirchenmusik; Vandenhoeck & Ruprecht, Göttingen, 1994; paĝo 17.
  9. Luther: Tischreden, volumo 5, n-ro 6248.
  10. Horst Herrmann: Martin Luther. Eine Biographie; Berlino: Aufbau Taschenbuch-Verlag, 2-a eldono. 2003; p. 489.
  11. Christoph Krummacher: Musik als praxis pietatis – zum Selbstverständnis evangelischer Kirchenmusik; Göttingen: Vandenhoeck & Ruprecht; 1994, paĝo 16. Franzpeter Messmer: Ein Leben in der Renaissance, Orlando di Lasso, Musik zwischen Mittelalter und Neuzeit; Verlag Wissenschaft & Literatur, 1982; paĝo 96.
  12. Citita laŭ Georg Merz, Hans Heinrich Borcherdt (eldonintoj): Martin Luther. Ausgewählte Werke, volumo 3; Munkeno: Kaiser, 1962; paĝo 322.
  13. Karl Heinrich Wörner, Wolfgang Gratzer, Lenz Meierott: Geschichte der Musik – Ein Studien- und Nachschlagebuch; Vandenhoeck & Ruprecht, Göttingen, 8-a eldono, 1993; paĝo 233
  14. Horst Herrmann: Martin Luther. Eine Biographie; Berlino: Aufbau Taschenbuch-Verlag, 2-a eldono. 2003; p. 487.
  15. Citita laŭ Martin Luther / Friedrich Wilhelm Lomler, G.F. Lucius, D. J. Rust, L. Gackreuter, D. Ernst Zimmermann (eldonintoj): Geist aus Luther’s Schriften oder Concordanz der Ansichten und Urtheile des großen Reformators über die wichtigen Gegenstände des Glaubens, der Wissenschaft und des Lebens, volumo 3, Verlag Karl Wilhelm Leske, 1830, paĝo 467, rete hier .
  16. Friedrich Schorlemmer: Hier stehe ich – Martin Luther; Berlino: Aufbau-Verlag, 2003; p. 97.
  17. Horst Herrmann: Martin Luther. Eine Biographie; Berlino: Aufbau Taschenbuch-Verlag, 2-a eldono. 2003; p. 490. Friedrich Schorlemmer: Hier stehe ich – Martin Luther; Berlino: Aufbau-Verlag, 2003; p. 97.
  18. Karl Heinrich Wörner, Wolfgang Gratzer, Lenz Meierott: Geschichte der Musik – Ein Studien- und Nachschlagebuch, Vandenhoeck & Ruprecht, Göttingen, 19938; paĝo 233.
  19. Manfred Lemmer: Beiträge zur Sprachwirkung Martin Luthers im 17./18. Jahrhundert, parto 2, Martin-Luther-Universität Halle-Wittenberg, 1988, paĝo 98
  20. Andrew Wilson-Dickson: Geistliche Musik – Ihre großen Traditionen – Vom Psalmengesang zum Gospel; Brunnen Verlag, Gießen, 1994; paĝo 63.
  21. Citita laŭ Friedrich Blume: Geschichte der evangelischen Kirchenmusik; Kassel: Bärenreiter, 1965; paĝo 20.
  22. Birger Petersen-Mikkelsen, Axel Frieb-Preis (eldonintoj): Kirchenmusik und Verkündigung – Verkündigung als Kirchenmusik, Die Referate des Symposions zum Verhältnis von Theologie und Kirchenmusik, 2003, paĝo 33.
  23. Christoph Markschies, Michael Trowitzsch: Luther zwischen den Zeiten – Eine Jenaer Ringvorlesung; Mohr Siebeck, 1999; p. 215–219.
  24. Martin Rößler: Liedermacher im Gesangbuch, Band 1 mit Martin Luther, Ambrosius Blarer, Nikolaus Herman, Philipp Nicolai, Johann Heermann; Calwer Taschenbibliothek; 2-a eldono, 2002; paĝo 21 sj.
  25. Ernst-Klett-Verlag: Arbeitsblätter unisono: Aus tiefer Not; Stutgarto 2005 (ne plu atingebla.).
  26. Heinrich Heine: Zur Geschichte der Religion und Philosophie in Deutschland. En: Der Salon. Zweiter Band. Hoffmann und Campe, Hamburgo 1834, p. 80.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]



Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.