Nunc dimittis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La prezentado en la templo de Giovanni Bellini

Nunc dimittis (ankaŭ konata kiel La Kantiko de Simeono) estas kantiko de la Evangelio laŭ Sankta Luko, tiel nomata pro ĝiaj unuaj vortoj en la latina. Ĝi estas unu el la tri evangeliaj kantikoj kune kun Magnificat kaj Benedictus. Simeono estis fervora judo al kiu la Sankta Spirito promesis ne forpasi antaŭ vidi la Savinton. Kiam Maria kaj Jozefo portis la infanon al la templo de Jerusalemo por la konsekra ceremonio de la unuanaskito, Simeono estis tie kaj prenis Jesuon en liaj brakoj kaj recitis:

La originala en la greka:

Νυν απολύεις τον δούλον σου, Δέσποτα, κατά το ρήμα σου εν ειρήνη,
ότι είδον οι οφθαλμοί μου το σωτήριόν σου,
ο ητοίμασας κατά πρόσωπον πάντων των λαών,
φως εις αποκάλυψιν εθνών και δόξαν λαού σου Ισραήλ.

Latino:

Nunc dimittis servum tuum, Domine, secundum verbum tuum in pace:
Quia viderunt oculi mei salutare tuum
Quod parasti ante faciem omnium populorum:
Lumen ad revelationem gentium, et gloriam plebis tuae Israel.

Esperanto

Nun, ho Eternulo, Vi ellasas Vian servanton,
Laŭ Via vorto, en paco,
Ĉar miaj okuloj vidis Vian savon,
Kiun Vi preparis antaŭ la vizaĝo de ĉiuj popoloj,
Lumon por malkaŝo al la gentoj,
Kaj gloron de Via popolo Izrael.