Skribisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Se vi serĉas artikolon pri mezepokaj monaĥoj, kiu kopiis tekstojn, vidu Kopiisto.
Antikva egipta skribisto kun papirusfolio

La profesio de skribisto (lat.: Actuarius) kiel spertulo pri skribo kaj lego plurfoje ŝanĝiĝis dum la paso de la homa historio laŭ taskaro kaj graveco.

En la antivaj kulturoj skribistoj estis altfakuloj, kiuj rangis ĉepinte de siaj socioj. Dum epokoj, en kiuj eĉ la reĝo preskaŭ neniam ŝcipovis legi nek skribi, ili havis la pozicion de skribfakulo kaj aktisto. En la mezepoko la monaĥejoj estis centroj de la skribarto, kies ĝermoj ili fariĝis. Ekde la malfrua mezepoko la supren strebanta burĝaro komencis mal-analfabetiĝi; proceso, kiun aparte en Germanujo progresigis la reformacio. Pro la kreska kleriĝo de la socio la funkcio de la skribistoj evoluis al tiu de aktisto.

Nuntempe vera skribista profesio ekzistas en la socioj de subevoluitaj landoj, kie la anafabetismo ankoraŭ estas vaste disvastiĝinta.

La patrono de la skribistoj[redakti | redakti fonton]

En la eŭropa mezepoka katolika kulturo oni inventis diablon, kiu estu la patrono kaj de tajperaroj kaj de skribistoj (kopiistoj), nome Tutivillus, registrita ekde la 13-a jarcento, ankaŭ per diverseco de nomoj kiel Titivillus, Tytinillus, Titulinus, Titufullus, Tutivill kaj Titivitilarius, kompreneble logika konsiderante la tendencon al literŝanĝoj. Tiu diablo estus la kulpulo de la eraroj faritaj de la skribistoj (instigita de siaj inferaj estroj), kiu siavice transprenis la kulpon de la eraroj, por la profito de la erarintoj, kiuj sentis sin senkulpigitaj. Tiu estas la diskonigo de Julio G. Montañés en sia verko 'Tutivillus: el demonio de las erratas'.[1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]