Tajperaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Korektita tajperaro sur papero
La mistajpo, eble la plej fama en la historio, en la "Malbona, adultema, Biblio" - en kiu la vorto "ne" estis preterlasita en la Dek Ordonoj, tiel ke anstataŭ "vi ne adultu" ĝi estas skribita "vi adultu".
Paĝo de la Judas-Biblio konservita ĉe la preĝejo St Mary en Totnes (Devon, Anglio). En ĉi tiu ekzemplero, presita en 1613, la vorto "Judaso" estis presita anstataŭ la vorto "Jesuo". Vi povas vidi la gluitan vorton algluata (indikita per ruĝa elipso)

La nocio tajperaro (mistajpaĵo) estas tia ortografia eraro en tekstoj verkitaj per maŝinoj, kiu estiĝas ne pro la nekono de la ĝusta skribmaniero, sed pro la hasta laboro, malatenteco.

La plimulto de tajperaroj estas plusaj aŭ mankantaj literoj aŭ ŝanĝo de la sinsekvo de la literoj en la vorto. Ofte oni aldonas literon, kiu najbaras la ĝustan literon.

Tipaj mistajpoj estas etas (anstataŭ estas), sekreatrio (anstataŭ sekretario) anstataŭ (anstataŭ anstataŭ) ktp.

Tajperaroj per skribmaŝinoj[redakti | redakti fonton]

Se la tajperaro estiĝas per mekanika skribmaŝino, oni povas uzi ĝustigajn foliojn por kovri la malĝustajn literojn aŭ oni devis tute retajpi la tekston. Okaze de elektronika skribmaŝino, ĝi ebligis ioman rezervon de la tajpita teksto, tiel oni ne devis tute retajpi la tekston.

En modernaj oficejoj, oni jam ne uzas skribmaŝinojn, ĝin anstataŭigis komputiloj.

Tajperaroj per komputiloj[redakti | redakti fonton]

Okaze de tajperaroj en tekstoj, modernaj komputiloj, programoj atentigas pri la eraroj, oni povas eĉ uzi programan kontroladon de la ortografio.

Se oni faras tajperarojn en verkado de komputila programo, tio povas konduki al malfunkcio de la programo.

Okaze de internacia komercado, la tajperaroj povas kaŭzi financan damaĝon: ekz. iu mendas 1000 unuojn anstataŭ la planitaj 100.

La patrono de la tajperaroj[redakti | redakti fonton]

En la eŭropa mezepoka katolika kulturo oni inventis diablon, kiu estu la patrono kaj de tajperaroj kaj de skribistoj (kopiistoj), nome Tutivillus, registrita ekde la 13-a jarcento, ankaŭ per diverseco de nomoj kiel Titivillus, Tytinillus, Titulinus, Titufullus, Tutivill kaj Titivitilarius, kompreneble logika konsiderante la tendencon al literŝanĝoj. Tiu diablo estus la kulpulo de la eraroj faritaj de la skribistoj (instigita de siaj inferaj estroj), kiu siavice transprenis la kulpon de la eraroj, por la profito de la erarintoj, kiuj sentis sin senkulpigitaj. Tiu estas la diskonigo de Julio G. Montañés en sia verko 'Tutivillus: el demonio de las erratas'.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]