Kopiisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Se vi serĉas artikolon pri antikvaj spertuloj, kiuj kapablis skribi, vidu Skribisto.
Kopiisto.
Kopiisto.

Kopiisto estas skribisto, kies tasko konsistas en tio, kopii tekstojn, kiujn aliaj verkis.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Se kopiistoj en la mezepoko ofte laboris en monaĥejoj kaj abatejoj, por multobligi ekleziajn aŭ sciencajn verkojn, ĉi tiu profesio post invento de la presarto preskaŭ komplete malaperis. En tiama epoko ofte eĉ ne estis klaraj la limoj inter kopiistoj, tradukistoj kaj eĉ verkisto-adaptisto, ĉar oni ne havis la nunan konscion pri la rolo de verkisto, dum la tasko de kopiisto estis ege impona kaj necesa. En multaj historiaj romanoj aperas tiaj kopiistoj en elstaraj roloj, kiel en Il nome della rosa de Umberto Eco kie eĉ libro kiun kopias aŭ tenas la kopiistoj ludas gravan rolon en la intrigo.

Kopiistoj por muziko, kiuj elskribas la unuopajn voĉojn el manskribitja partituroj, tamen ankoraŭ ĝis nuntempe ekzistas. Bona notkopiisto povas taksi, kiel ordigi sistemojn, taktojn kaj notojn sur unu paĝo por ebligi al la muzikistoj kiel eble plej komfortan legadon. Pli frue oni konfidencis al kopiistoj ankaŭ pli simplajn komponajn agadojn kiel kompletigo de akompanvoĉojinstrumentado. Kvankam notometado per komputilo atingas ĉiam pli bonajn rezultojn, ĉiam denove povas okazi, ke mallongtempe oni bezonas la voĉojn de novkomponaĵo aŭ transponaĵoj, aŭ la notado de verko povas esti tro kompleksa por komputilaj programoj. En tiaj kazoj kopiisto povas esti necesa.

Manskribisto aŭ kopiisto, antaŭ la epoko de la vastiĝo de la presarto, estis profesia figuro kiu, laŭfake, kopiis manuskriptojn je servo de privatuloj aŭ de la ŝtato.

En la klasika epoko la manskribista profesio estis aktiveco propra de la sklavoj. Post la disvastiĝo de kristanismo ĝi estis kulturita precipe en religiaj centroj ((aparte en la benediktanaj abatejoj, sed en la 12-a jarcento ekfloris vera kaj propra industrio de profesiuloj.

Hodiaŭ, por la studuloj pri filologio estas pli fidinda verko kopiita de profesiulo de la kopiado ol tiu de ne-spertuloj pri la materio objekto de la verko, ĉar, laŭ iuj filologoj, tiuj lastaj emis “korekti” la tekston;ààà sed alioj

Nune la termino manskribisto povas esti utiligata por indiki tiun kiu skribas aktojn kaj dokumentojn en la kazoj en kiu la leĝo, aŭ la kutimo, postulas la uzon de la manskribo: povas okazi en la kunposedaĵaj asemblejo. Vera arto estas praktikata en la manskriba reprodukto de antikvaj memorigaj manuskriptaj dolumentoj aŭ promovaj.

Manskribistaj monaĥoj[redakti | redakti fonton]

La vorto “manskribisto” devenas el la latina servus a manu, kiu estis la termino per kiu la romianoj difinis la skribistojn.[1]

La manukribistaj monaĥoj pasigis grandan parton de la tago en la scriptorium (aparta ĉambro ĉeesta en iuj religiaj strukturoj, en pozicioj taŭga ricevi plejeblon da lumo, utila al la laboristoj kaj al la procezo de kopiado de la antikvaj kodeksoj. Al tiuj kiuj praktikadis tiun taskon estis permesite malĉeesti en iuj Kanonaj Horoj por profiti de la taga lumo.

Al la aktiveco de manskribisto ligiĝas romia personulo Flavio Magno Aŭrelio Kasiodoro, kiu fondis en Squillace, en Kalabrio, la monaĥejon de Vivario kun precipe la celo sin dediĉi al la studo kaj kopiado. Tie li kreis scriptorium por la kolekto kaj reprodukto de manuskriptoj, kiu baldaŭ fariĝis modelo al kiu inspiriĝos la mezepokaj monaĥejoj. Dum la 14- kaj 15-a jarcentoj, tiu arto gajnis la kulminon : la libroj, fakte, post esti kopiitaj de la manskribistoj, ili estis kontrolitaj nivele de gramatiko kaj ortografie de correctores (korektistoj. Tio okazis ĉar en tiuj tempoj, pro la bona salaroj por la manskribistoj, diversaj duonanalfabetoj eniris tiun metion) kaj arte perfektigitaj de miniaturistoj (miniatores). Krome ĉe universitatoj, la studentoj kopiadis, tradukadis kaj miniaturigadis diversajn kodeksojn por povi sin vivteni en la studaj centroj.

Cele de duonigi la porproduktajn tempojn, kodekso foje estis dividita inter du aŭ tri manskribistoj: ĉiu kopiadis sian eron asignitan kaj sekve la diversaj kopiitaj kodeksaj eroj estis briŝure ligitaj. Tiu kolektiva streĉo aperas eĉ pli evidenta kiam temas pri luksaj kodeksoj kiuj postulis la intervenon de miniaturistoj, kiuj komencis sian aktivecon ĉe la fino.

Libroj[redakti | redakti fonton]

Kutime la libroj estis skribitaj laŭ kvar stiloj:

Post la porskriba procezo, la manskribisto broŝuris la paĝojn kaj elspemsis koverton: ĝi povis esti tute en oro martelita, en kupraj lamenoj kun arĝentaj anguloj, aŭ simple en papera materialo. Kaj ofte povis rezulti arta ĉefverko, kro grana historia dokumento.

La patrono de la kopiistoj[redakti | redakti fonton]

En la eŭropa mezepoka katolika kulturo oni inventis diablon, kiu estu la patrono kaj de tajperaroj kaj de skribistoj (kopiistoj), nome Tutivillus, registrita ekde la 13-a jarcento, ankaŭ per diverseco de nomoj kiel Titivillus, Tytinillus, Titulinus, Titufullus, Tutivill kaj Titivitilarius, kompreneble logika konsiderante la tendencon al literŝanĝoj. Tiu diablo estus la kulpulo de la eraroj faritaj de la skribistoj (instigita de siaj inferaj estroj), kiu siavice transprenis la kulpon de la eraroj, por la profito de la erarintoj, kiuj sentis sin senkulpigitaj. Tiu estas la diskonigo de Julio G. Montañés en sia verko 'Tutivillus: el demonio de las erratas'.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. En la juda antikva epoko sub la nomo de skribisto kovriĝis kaj manskibisto kaj sperulo pri la Sankta Skriboj.
  2. CARLOS BENITO, "Si hay alguna errata en este texto, es culpa de Tutivillus", HOY, 6a de junio 2021,

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]