Il nome della rosa
Il nome della rosa | |
---|---|
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Umberto Eco |
Lingvoj | |
Lingvo | itala lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1980 |
Eldonejo | Bompiani |
Ĝenro | historia mistera fikcio • historia fikcio • krimfikcio • trilero • romano |
Il nome della rosa (Esperante: La nomo de la rozo) estas romano de Umberto Eco kiu aperis 1980 sub la originala itala titolo Il nome della rosa.
La nomo de la rozo estas la unua romano de la sciencisto kaj eseisto Umberto Eco kaj famigis lin kiel senteman, sed science precizan priskribanton de la vivrealaĵoj de historiaj epokoj. La romano enhavas multajn indikojn pri la plej diversaj eroj de eŭropaj homaj sciencoj kaj tial oni nomis ĝin kelkfoje profesorromano. En sia postskribo Eco provis malfermi la pli profundajn tavolojn de la libro al tiuj, kiuj havas malmulte da konoj pri la mezepokaj homaj sciencoj, scienco pri signoj aŭ postmodernismo. La romano enpreniĝis en la liston de la 100 (plej signifaj) libroj de la 20-a jarcento laŭ Le Monde.
Roluloj[redakti | redakti fonton]
- William de Baskerville (Ĉefrolulo, franciskana pastro kaj iama inkviziciisto, mastro de Adson de Melk)
- Adson de Melk (Ĉefrolulo, servanto de William de Baskerville, benediktana lernanto, kaj kronikisto de la eventoj)
- Abbo de Fossanova (Abato, iama entombigisto)
- Remigius de Varagine (Kelmastro kaj iama ano de Fra Dolcino)
- Malachias de Hildesheim (bibliotekisto)
- Severin de St. Emmeram (herbo- und veneno-esploristo)
- Nicolas de Morimond (metiisto)
- Alinardus de Grottaferrata (maljuna monaĥo)
- Jorge de Burgoso (blinda viziisto)
- Adelmus de Otranto (bela desegnisto)
- Venantius de Salvemec (fakulo pri Aristotelo)
- Berengar de Arundel (tentulo)
- Benno de Upsalo (libremulo)
- Aymarus de Alessandria (intriganto)
- Petrus de Sant´Albano (intriganto)
- Pacificus de Tivoli (intriganto)
- Ubertin de Casale (mistikulo)
- Michael de Cesena (politikisto)
- Bertrand del Poggetto (kardinalo)
- Bernard Gui (inkviziciisto)
- Fra Dolcino (minorito kaj herezulo)
- Salvatore (multlingva povrulo kaj iama disĉiplo de Fra Dolcino)
- La knabino (eble la rozo)
kaj multaj aliaj monaĥoj, laikaj fratoj, papaj mesaĝistoj kaj francaj arkpafistoj, mortintaj kaj vivaj herezuloj, terkultivistoj.
En 1986 la romano estis filmigita de Jean-Jacques Annaud kun la originala titolo, kun Sean Connery en la ĉefrolo kiel William de Baskerville.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- La unuaj du ĉapitroj tradukitaj en Esperanto (esperante)
- Recenzo (germane)
- Projektlaboro kun foninformoj Arkivigite je 2006-07-20 per la retarkivo Wayback Machine (germane)