Umberto Eco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Umberto Eco en 2005

Umberto ECO [UmBERTo Eko] (naskiĝis la 5-an de januaro, 1932 - mortis la 19-an de februaro, 2016[1]) estis itala verkisto kaj semiotikisto. Li naskiĝis en Alessandria. Poste li laboris kiel profesoro pri semiotiko en la universitato de Bolonjo.

Eco kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

Umberto Eco multe interesiĝis pri komunikado, idiomoj kaj artefaritaj lingvoj. En diversaj libroj kaj artikoloj pritraktis tiajn temojn. Menciindas tiuflanke la jena libro: La ricerca della lingua perfetta nella cultura europea ("La serĉado de la perfekta lingvo en la eŭropa kulturo", 1993)

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Opera Aperta (1962)
  • Trattato di semiotica generale (1975)
  • Il nome della rosa ("La nomo de la rozo", 1980)
  • Il pendolo di Foucault (1988)
  • La ricerca della lingua perfetta nella cultura europea ("La serĉado de la perfekta lingvo en la eŭropa kulturo", 1993)
  • L'isola del giorno prima ("La insulo de la antaŭa tago", 1994)
  • Baudolino (2000)

Libroj tradukitaj al esperanto[redakti | redakti fonton]

La libroj tradukitaj al esperanto estas:

Originala titolo: La ricerca della lingua perfetta nella cultura europea (Ĉi tie la lingvo estas eĉ nomata kaj skribata)

Citaĵoj pri Esperanto[redakti | redakti fonton]

"... Mi  iom  studis ĉiujn tiujn utopiojn pri kreado de lingvo perfekta aŭ de la origina, Adama lingvo, ĝis tiuj lingvoj kiujn oni nomas universalaj, kiel Esperanto, volapuko kaj aliaj, kiuj ne celas esti perfektaj lingvoj, sed helplingvoj. Kaj je tiu okazo mi eĉ studis la gramatikon de Esperanto por kompreni pri kio temas. Kaj mi venis al du konkludoj. Ĝi estas tre, tre bone farita lingvo. El lingvistika vidpunkto, ĝi vere sekvas admirindajn kriteriojn de [lingva] ekonomio kaj efikeco. Due, ĉiuj movadoj por internaciaj lingvoj fiaskis, sed ne [tiu de] Esperanto,  kiu plu kunigas aron da homoj ĉie en la mondo, ĉar malantaŭ Esperanto estas iu ideo, idealo; mi celas ke Zamenhof ne nur konstruis lingvan objekton, sed malantaŭ tiu estis ideo, [...] ideo de frateco, ideo pacisma, kaj tiu forto de idealo - pro kiu la esperantistoj eĉ estis persekutataj sub la naziismo kaj la stalinismo - konservas ankoraŭ la komunumon de la e-istoj. Oni ne povas diri ke ĝi fiaskis. Sed necesas diri unu aferon. La kialo pro kiu iu lingvo sukcesas, estas ĉiam nedifinebla." (H. Masson) El: intervjuo al radio Paris Première (27 feb. 1996) [2]


"La homoj daŭre perceptas Esperanton kiel la proponon de ilo. Ili scias nenion pri la idea impeto, kiu ĝin vivigas. Tamen, ĝuste la biografio de Zamenhof ravis min. Necesus pli bone diskonigi tiun aspekton!... La historia kaj ideologia flanko de Esperanto restas funde nekonata." [3]

Faces-nevit.svg Trovu « Umberto Eco » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»

Notoj kaj fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nekrologo en la aŭstra gazeto derstandard.at
  2. Revuo Esperanto, majo 1996, n-ro 1081 (5), paĝo 90
  3. Revuo "Esperanto", februaro 1993, n-ro 1045 (2), paĝo 3.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]