Saltu al enhavo

Universitato de Bolonjo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
universitato de Bolonjo

publika universitato
eldonejo de malfermita aliro Redakti la valoron en Wikidata
moto Petrus ubique pater legum Bononia mater

Sankta Petro estas ĉie la patro de la leĝo, Bologna estas ĝia patrino

Informoj
fondodato 1088
speco Publika esplora universitato
Situo
Geografia situo 44° 29′ 38″ N, 11° 20′ 34″ O (mapo)44.49388888888911.342777777778Koordinatoj: 44° 29′ 38″ N, 11° 20′ 34″ O (mapo)
lando Italio
urbo Bolonjo, Italio
Nombroj
nombro de studentoj
nombro de kunlaborantoj
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
Listoj
membro de
vd
filiita al
vd
filioj
vd
universitato de Bolonjo (Italio)
universitato de Bolonjo

(Italio)
DEC
Map
universitato de Bolonjo

vdr

La Universitato de Bolonjo (itale Università di Bologna; latine Universitas Bononiensis) estas universitato de Bolonjo, Italio. La universitato, kiu ekfunkciis en 1088, estas la plej malnova universitato en la mondo, same kiel unu el la plej elstaraj akademiaj institucioj en Italio kaj Eŭropo. Aktuale en 2018, pli ol 85 000 studentoj studas en kvin kampusoj en 32 fekultatoj kaj kvin lernejoj.

La universitato estas la plej malnova en la okcidenta mondo kaj unu el la plej malnovaj universitatoj en la mondo. Ĝiaj unuaj ĉartoj estis ricevitaj de Frederiko Barbarosa en 1158. En la 19-a jarcento, komitato de historiistoj esploris la historion de la universitato kaj malkovris ke ĝi estis fondita jam en 1088. La universitato festis sian 900-an datrevenon en 1988. En la tuta mondo, ĝi estas antaŭita de nur du universitatoj: Universitato de Al-Karaŭino en Fez kaj Universitato Al-Azhar en Kairo, Egiptio.

La Fakultato de Medicino de la Universitato de Bologna estas konsiderata la unua en la mondo en sia fako. La universitato havas studfiliojn en Reggio Emilia kaj Imola kaj studfiliojn kaj esplorbranĉojn en Raveno, Forlì, Rimini kaj Cesena ; "College Superior" funkcias kiel ekscelenco programo. Krome, ekzistas filio en Bonaero. La studmetodo, kiel en la tuta Italio, baziĝas sur parolaj ekzamenoj (viva voce). La universitato estas membro de la Utrecht Reto kaj membro de la Koimbra grupo kaj membro de la Gildo de Esplor-intensaj Eŭropaj Universitatoj.

Historio kaj fono[redakti | redakti fonton]

La universitato fondiĝis de la itala juristo Irineus (1050-1125)[1] en la jaro 1088. En 1158, la universitato ricevis Ĉarton de Frederiko la 1-a la ruĝbarbulo, sed, en la 19-a jarcento, ia grupo da historiistoj, direktitaj de Giosuè Carducci, spuris la fondon de la universitato reen al la jaro 1088, kio faras el ĝi la plej malnova universitato de la mondo, senĉese aktivante.

En 1576, apud la universitato ekestis botanika ĝardeno, kiu ankoraŭ funkcias samloke kaj estas unu el la plej fruaj. La institucio apartenas al la Koimbra Grupo, internacia asocio de 41 universitatoj en Eŭropo.

Kiel la plej malnova universitato en la okcidenta mondo, ĝi estis fondita fare de libera kaj laika organizo (dekroĉita de la kontrolo de la eklezio aŭ ajna reĝa tribunalo) de studentoj kiuj elektis kaj financis siajn profesorojn de siaj propraj poŝoj. La organizo de la studentoj funkciis en maniero de reciproka helpo, kaj estis dividita laŭ naciecoj en du ĉefajn grupojn: intramontani aŭ chitamontani (laŭlitere "inter la montoj" aŭ "ĉi tiu pasejo de la montoj", kaj rilatante al studentoj sude de la Alpoj, t.e. de Italio) kaj ultramontani (laŭvorte "malantaŭ la montoj", "preter la montoj" [el la vidpunkto de Italio], kaj celis studentojn de aliaj eŭropaj landoj krom Italio). En la 12-a jarcento la universitato havis 17 naciajn subgrupojn de la Intermontane kaj 14 naciajn subgrupojn de la Ultramontane. Kiel pruvo de tio, la prestiĝa Collegio di Spagna (la interhelpa organizo de la hispanaj studentoj) daŭre estas utiligita nuntempe kiel aktiva restaĵo de tiu periodo.

La Universitato de Bolonjo estis la kontraŭo de la Sorbono, al kies lekciistoj apartenis kaj estis financitaj fare de la eklezio aŭ la Reĝa Domo. Post tio, la municipo financis la lekciistojn de la Universitato de Bologna.

Fama lernantaro kaj profesoraro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]