Universitato de Al-Karaŭino
Salti al navigilo
Salti al serĉilo

Interno de la Universitato kaj moskeo.
La Universitato de Karaŭijino aŭ Al-Karaŭino (arabe جامعة القرويين) estas islama universitato kaj moskeo situanta en la urbo Fezo (Maroko). Ĉi tiu institucio estis fondita kiel madraso en 845, kaj estas la plej antikva universitato en la historio de la mondo. Dum regado de la idrisidoj, ĝi estis fondita de du tuniziaj virinoj, inter ili Fatima al-Fihri, el la urbo Kajruano, kiu tiam estis la ĉefurbo de Tunizio. La belaj rezidejoj de la studentoj ankoraŭ troveblas ĉirkaŭ la universitato kaj estas restaŭrataj de la maroka registaro.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Université Quaraouiyine (france)