Laura Bassi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Laura Bassi
Laura Bassi - Carlo Vandi.jpg
Persona informo
Laura Maria Caterina Bassi
Naskiĝo 29-an de oktobro 1711 (1711-10-29)
en Bolonjo, Flag of the Papal States (pre 1808).svg Papa Ŝtato
Morto 20-an de februaro 1778 (1778-02-20) (66-jara)
en Bolonjo, Flag of the Papal States (pre 1808).svg Papa Ŝtato
Tombo Corpus Domini, Bologna [#]
Lingvoj latinaitala [#]
Loĝloko Bolonjo [#]
Ŝtataneco Papa Ŝtato [#]
Profesio
Alia nomo Laurinda Olimpiache [#]
Okupo fizikisto • universitata instruisto • matematikisto • anatomo • professor of philosophy • filozofobiologo [#]
Laborkampo fizikobiologioanatomio [#]
Aktiva en Bolonjo [#]
Verkado
Verkoj Pri aera kunpremiĝo [#]
Filozofo Thinking man.png
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Laura Bassi (Bolonjo 1711 - Bolonjo 1778) estis filozofo, profesoro kaj itala sciencisto. Ŝi estis la dua premiita virino de Italio post la venecia Elena Lucrezia Cornaro, la unua kiu entreprenis akademian sciencan karieron kaj la unua en la tuta mondo kiu ricevis universitatan katedron.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Laura estis mir-infano, ricevis instruadon pri matematiko, filozofio, anatomio, natura historio kaj lingvoj de Gaetano Tacconi, Profesoro de Medicino en la Bolonja Universitato. Bassi disvolvigis sian intereson por la scienco kaj estis instigata de sia familio kaj amikoj, inter ili la Kardinalo Prospero Lambertini (estonta papo Benedikto la 14-a), por serĉi akademian postenon.[1]

Ŝi diplomiĝis en 1732, akiris postenon kiel profesoro de filozofio en la universitato kaj iĝis ano de la Bolonja Akademio de Sciencoj. En 1738 ŝia geedziĝo kun la kuracisto kaj fizikisto Giuseppe Veratti, kun kiu ŝi havis dek du idojn, kiu faciligis ŝian profesian karieron. Kiel virino, ŝi stumblis pro multnombraj malfacilaĵoj. Ekzemple, ŝi povis celebri publikajn prelegojn nur kun la konsento de la Senato. En 1749, por mildigi ĉi malfacilaĵojn, ŝi inaŭguris privatan laboratorion kiu famiĝis en tuta Eŭropo kaj gastigis renomajn sciencistojn kaj junulojn kiuj iĝus poste famaj. Nur en 1776 la Senato de Bolonjo koncedis al ŝi la katedron pri eksperimenta fiziko en la Instituto de Sciencoj.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

Kratero de la planedo Venuso estis baptita Bassi honore al ŝi.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Patricia Rodríguez. Laura María Caterina Bassi. Marcando el camino de las mujeres en ciencia Journal of Feelsynapsis (JoF). ISSN 2254-3651. 2012.(6): 40-47

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]